home.social

#neutilaj_vortoj — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #neutilaj_vortoj, aggregated by home.social.

  1. Neutila oficiala vorto de la semajno: ĝemelo

    :gutkato: Ĉi tiu vorto oficialiĝis en la jaro 1929. Ĝi signifas »dunaskito«.

    :gutkato_teo: Rimarku, ke la signifo de »dunaskito« estas facile divenebla el la kunmeto. Kaj se naskiĝas pli da beboj samtempe? Facile! Simple diru »trinaskito«, »kvarnaskito«, kaj tiel plu.

    :gutkato_konsternetita: Kaj anstataŭ ŝati kaj kultivi tiun mirindan simplecon kaj flekseblecon de Esperanto, iuj ideis, ke ni devu lerni eĉ plian vorton tute nebezone.

    :gutkato_ploras: Bonvolu ne esti kiel tiuj personoj! Esperanto bezonas vian helpon por ne iĝi tute fuŝita!

    #lang_eo #Esperanto #lingvo #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj

  2. Neutila oficiala vorto de la semajno: oferti

    :gutkato: Ĉi tiu vorto oficialiĝis en la jaro 1974. Ĝi signifas »proponi (servon aŭ komercaĵon) al kliento«.

    :gutkato_kontenta: Danke al ĉi tiu vorto, ni nun scias, kiam propono temas pri servo aŭ komercaĵo por kliento, kaj ne pri io alia! Krom se oni uzas la vorton figure…

    :gutkato_pensas: Ĉu tio estas tre utila? Ĉu ofte okazas, ke »proponi« ne sufiĉus tute bone?

    :gutkato_flucerba: Bonvolu diradi »proponi« (kaj aliajn konvenajn esprimojn laŭbezone), kaj se vi rimarkos ian gravan mankon, bonvolu sciigi min! Ĉar ĝis nun, mi tion ne rimarkis!

    #lang_eo #ekonomio #Esperanto #lingvo #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj

  3. Neutila oficiala vorto de la semajno: hospitalo

    :gutkato: Ĉi tiu vorto oficialiĝis en la jaro 1909. Ĝi signifas malsanulejon. Do ĝi evidente estas superflua, ĉu ne?

    :gutkato_fiera: La afero ne tiom simplas! Iuj argumentas, ke ekzistas distingo inter tiuj vortoj, kaj ke hospitalo fakte signifas ne malsanulejon, sed kuracejon.

    :gutkato_malesperetas: … do jes, ĝi estas tute superflua! Kial ni havas ĝin? Kial?!

    :gutkato_dikfingro_supren: Sekvafoje, kiam vi grave vundiĝos aŭ malsaniĝos, memoru, ke vi ne rajtas morti, ĉar la mondo ankoraŭ bezonas pli da personoj, kiuj diros, ke ili estas ne en hospitalo, sed en malsanulejo!

    #lang_eo #Esperanto #lingvo #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #sano #vortoj

  4. Neutila oficiala vorto de la semajno: ekvacio

    :gutkato: Ĉi tiu vorto oficialiĝis en la jaro 1919. Ĝi signifas matematikan (aŭ fizikan) esprimon pri egalaj valoroj, ekzemple »2x² = −12«, aŭ »E = mc²«. Oni ankaŭ povas nomi tian esprimon pli simple »egalaĵo«. Kial do Esperanto bezonas la vorton »ekvacio«?

    :gutkato_pensegas: …

    :gutkato_kontenta: Bona demando! Via hejmtasko por la sekva semajno estas trovi kontentigan respondon! Se vi ne trovos, eble provu nomi ĝin »egalaĵo«.

    #lang_eo #Esperanto #lingvo #matematiko #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj

  5. Neutilaj oficialaj vortoj de la semajno: pluralo kaj singularo

    :gutkato: Ĉi tiuj vortoj oficialiĝis en la jaroj 1929 kaj 1974, respektive. Ili estas gramatikaj vortoj, kiuj respektive signifas »multenombro« kaj »ununombro«.

    :gutkato_sciencisto: Kial? Nu, ĉiu devas kompreni, ke lingvoscienco estas scienco serioza, kaj ke seriozaj sciencistoj ne povas paroli vulgaran lingvon de ordinaruloj! Fideblecon de fakulo oni plej bone taksas laŭ tio, kiom da latinaj vortoj ĝi uzas en ĉiu frazo.

    :gutkato_ruĝa: Se vi komprenas fakulon sen helpo de vortaro, atentu! Ĝi verŝajne estas trompisto, kiu ne vere komprenas sian fakon; ne fidu al ĝi!

    :gutkato_dikfingro_supren: Se vi volas esti fidebla lingvosciencisto, nepre diru »pluralo« kaj »singularo«! (Sed se vi nur volas, ke oni facile komprenu vin… eble sufiĉos, ke vi diru »multenombro« kaj »ununombro«.)

    #lang_eo #Esperanto #gramatiko #lingvo #lingvoscienco #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj

  6. Neutila oficiala vorto de la semajno: braceleto

    :gutkato: Ĉi tiu vorto oficialiĝis en la jaro 1919. Ĝi signifas »ĉirkaŭmano«.

    :gutkato_pensegas: Sed kial oni volus tian superfluan vorton? Ĉu ĝi estas pli oportuna en parolado? Aŭ ĉu ĝi havas iom malsaman signifon? Aŭ ĉu eble oni simple ne ideis la vorton »ĉirkaŭmano« antaŭe?

    :gutkato_malesperetas: Ne, ne, ne! La vorto »ĉirkaŭmano« aperis jam en la Fundamento – en la jaro 1905. Ambaŭ vortoj havas precize la saman oficialan difinon. Kaj ambaŭ havas po kvar silaboj. Evidente la vorto »braceleto« estas tute nenecesa kaj utilas por nenio, krom igi Esperanton eĉ pli eŭropeca! Kia fuŝo!

    :gutkato_malgaja: Sekvafoje, provu diri »ĉirkaŭmano« anstataŭ »braceleto«. Kaj bonvolu memori, ke kunmetado estas kerna kaj potenca parto de Esperanto, antaŭ ol vi serĉos novajn vortojn en angla aŭ franca vortaro!

    #lang_eo #Esperanto #lingvo #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj

  7. Neutila oficiala vorto de la semajno: poligloto

    :gutkato: Ĉi tiu vorto oficialiĝis en la jaro 1919. Ĝi signifas »plurlingvulo«, kaj aperas en pluraj aliaj lingvoj.

    :gutkato_pensas: Ĉu eble la vorto »poligloto« enhavas iun gravan, distingan nuancon? Ne vere. Vortaroj (kaj Esperantaj, kaj alilingvaj) difinas ĝin simple kiel personon, kiu parolas plurajn lingvojn. Verŝajne oni simple volis vorton, kiun multaj esperantistoj rekonus pro aliaj lingvoj… kvankam oni jam povis kunmeti vorton, kiun komprenus ĉiuj esperantistoj, sen bezono kompreni ankaŭ alian lingvon.

    :gutkato_3c: Sed atentu! La vorto »pluraj« oficialiĝis en la jaro 1929; dek jarojn post »poligloto«! Eble tio malhelpis la uzon de »plurlingvulo«, ĉu ne?

    :gutkato_flucerba: Eble jes. Sed tiam oni povis simple diri »multlingvulo« anstataŭe, ĉar la vortero »mult« foje uziĝis (kaj ankoraŭ uziĝas) en la senco de »plur«. Ankaŭ tiu vorto estas bona!

    :gutkato_dikfingro_supren: Kiam vi sentos, ke vi parolas Esperanton sufiĉe bone, vi povos do nomi vin »plurlingvulo« – aŭ »multlingvulo«, laŭprefere!

    #lang_eo #Esperanto #lingvo #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj

  8. Neutila oficiala vorto de la semajno: probabla

    :gutkato: Ĉi tiu vorto oficialiĝis en la jaro 1921. Ĝi signifas »verŝajna«.

    :gutkato_profito: Kiam oni ne scias certe, ĉu io estas vera aŭ ne, sed oni supozas, ke jes, oni povas nomi ĝin verŝajna. (Ĝi ja ŝajnas vera!) Se oni supozas male, oni povas nomi ĝin neverŝajna aŭ malverŝajna. Fojfoje oni eĉ povas mezuri verŝajnecon science!

    :gutkato_bildolibro: Fakte, la Fundamento donis alian nomon al tiu ideo: »kredebla«. Tio havas sencon, ĉar se io certe veras, oni devus ĝin kredi, kaj se io certe ne veras, oni devus ne kredi ĝin. Seeed historio montras, ke kredo ne ĉiam akordas veron, kaj oni fojfoje kredas eĉ evidentan malveron, aŭ malvolas kredi la veron. Eble tial ŝajnas al mi, ke oni pli ofte uzas la vorton »verŝajna«, kiu ja estas iom pli preciza. Kaj verŝajne ankaŭ pli internacia, ĉar pluraj aliaj lingvoj uzas vortojn kiel »verŝajna« aŭ »versimila«!

    :gutkato_pensas: Se ni dekomence havis tiujn vortojn, ĉu ni iam vere bezonis la vorton »probabla«, kiu ne eĉ estas malpli longa?

    :gutkato_3c: Nu… verŝajne ne. Kaj se tio ŝajnas al vi nekredebla, vi mem provu!

    #lang_eo #Esperanto #lingvo #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj

  9. Neutila oficiala vorto de la semajno: licenco

    :gutkato: Tiu ĉi vorto oficialiĝis en la jaro 1974. Ĝi signifas »permesilo«.

    :gutkato_pensas: La oficiala difino parolas pri »permeso« donita de iu organizaĵo. Permesilo ofte havas formon de konkreta dokumenton. Sed eĉ se ĝi ne havas tiun formon (kaj tial la vorto »permesilo« eble ne ŝajnas tute akorda), oni ankoraŭ povas simple nomi ĝin »permeso«!

    :gutkato_pentristo: La dua oficiala difino parolas pri »escepta malobeo al gramatika aŭ poezia regulo«. Tio ŝajnas iom pli utilas! Sed se oni parolas pri la rajto malobei tiajn regulojn pro arto, la vorto »permesilo« ankoraŭ havas sufiĉe klaran metaforan sencon. Kaj artistoj ja devus ŝati metaforojn, ĉu ne?

    :gutkato_dikfingro_supren: Se ni anstataŭe uzados la vortojn »permeso« kaj »permesilo«, nia lingvo verŝajne ne malriĉiĝos.

    #lang_eo #Esperanto #lingvo #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj

  10. Neutila oficiala vorto de la semajno: centralizi

    :gutkato: Tiu ĉi vorto oficialiĝis en la jaro 1921. Ĝi signifas »centrigi (precipe ian sistemon, strukturon, organizon)«.

    :gutkato_pensas: Sed kial ne diri simple »centrigi«? Ĉu la vorto »centro« ne ekzistis? Fakte, ĝi ekzistis, kaj estis eĉ oficiala, almenaŭ de la jaro 1909. Kvankam la 15-a regulo de la Fundamenta gramatiko rekomendas, ke oni enportu nur unu bazan vorton, kaj re-konstruu la rilatajn vortojn per kunmetado, oni ne agis laŭ tiu rekomendo. Domaĝe, mi ne scias kial. Eble iu ne opiniis kunmetadon sufiĉe potenca, aŭ eble ĝi volis pli precizan vorton por iuj specoj de centrigo.

    :gutkato_dikfingro_supren: Ĉiuokaze, se vi diros »centrigi« anstataŭ »centralizi«, mi certas, ke oni komprenos vin eĉ pli facile!

    #lang_eo #Esperanto #lingvo #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj

  11. Neutila oficiala vorto de la semajno: diafana

    :gutkato: Tiu ĉi vorto oficialiĝis en la jaro 1919. Ĝi signifas »trairebla (almenaŭ iom) de lumo«.

    :gutkato_pensas: Ĉu oni ne povas pli simple diri »lumtralasa« aŭ »tralumebla«? (Kaj tiel ankaŭ emfazi rilaton kun la simila vorto »travidebla«?)

    :gutkato_dikfingro_supren: Jes, oni povas! (Aferoj tre simplas fojfoje, ĉu ne?)

    #lang_eo #Esperanto #lingvo #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj

  12. Neutila oficiala vorto de la semajno: riveli

    :gutkato: Tiu ĉi vorto oficialiĝis en la jaro 1974. Ĝi signifas »aperigi ion antaŭe nekonatan, nevideblan, aŭ sekretan«.

    :gutkato_pensas: Ĉu tio ne estas simple »malkaŝi«? Nu, jes. Parolante pri sekretoj, misteroj, planoj, aŭ kaŝitaj aĵoj, diri »riveli« estas tute same kiel diri »malkaŝi«. Kaj ne mankas al ni varieco, ĉar ni povas figure diri ankaŭ »malkovri«, ekzemple.

    :gutkato_fotilo: Sed atendu! La vorto »riveli« taŭgas ankaŭ por fotoj! Malnovaj fotiloj faris fotojn, kiuj komence montris nenion; oni devis ilin prilabori por aperigi la bildojn. Do parolante pri fotoj, diri »riveli« estas… tute same kiel diri »aperigi«. Utile…?

    :gutkato_dikfingro_supren: Sekvafoje, provu »aperigi« viajn fotojn kaj »malkaŝi« viajn sekretojn, antaŭ ol vi »rivelos« ilin.

    #lang_eo #Esperanto #lingvo #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj

  13. Neutila oficiala vorto de la semajno: animalo

    :gutkato: Tiu ĉi vorto oficialiĝis en la jaro 1974. Ĝi signifas »besto«, sed la signifo nepre inkluzivas ankaŭ homojn.

    :gutkato_pensas: Ĉu la vorto »besto« ne inkluzivas homojn jam? Nu, ĝi povas inkluzivi homojn! En scienca kunteksto, sencas kompreni ĝin inkluzive. Kiam oni kontrastigas »homojn« kontraŭ »bestoj«, sencas kompreni ĝin neinkluzive. Tute same kiel la angla vorto »animal«, fakte! Kial do Esperanto bezonas specialan vorton por tio? Nu… eble ĝi ne bezonas.

    :gutkato_dikfingro_supren: Sekvafoje, provu anstataŭ »animalo« diri »besto«, kaj vidu, ĉu tio malpli klaras aŭ ne.

    #lang_eo #Esperanto #lingvo #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj