home.social

#vortoj — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #vortoj, aggregated by home.social.

  1. SALIKOOOOOOKOOOOOOOOO!!! :gutkato_x3:

    Mi ne havas salikokon… :gutkato_malĝojeta:

    … sed mi havas salon… kaj kokon… :gutkato_pensegas:

    #lang_eo #absurdaĵoj #Esperanto #vortoj

  2. Morgaŭ, sabate, ekde 18.00 UTC-e, oni ludos Vorterojn kaj voĉparolos dume. :gutkato:

    Alivorte, oni aliĝos al komuna virtuala tablo, kie oni ricevados literojn (unu post unu), kaj oni strebos eluzi ilin ĉiujn por kunmeti vorterojn. La ludo estas kunlabora kaj ne tre streĉa. Venu, se vi interesiĝas! Voĉparolado estas bonvena, sed ne nepra. Detalojn vi trovos per la donita ligilo. :gutkato_dikfingro_supren:

    #lang_eo #Esperanto #evento #eventoj #ludoj #vorteroj #vortoj

  3. Vitra pafilego! Tiel oni foje nomas en batalaj bitludoj rolulojn, kiuj eksterordinare forte atakas, sed eksterordinare rapide mortas; kiel pafilego estas tre forta, sed vitro tre facile rompiĝas. :gutkato_dismalaperas:

    Mi havas nenion por diri; mi simple trovis la nomon iom ĉarma kaj amuza, precipe se oni imagas veran vitran pafilegon. (Sed mi pensas, ke tiu kredeble rompiĝus per si mem dum la pafo.) :gutkato_hihias:

    #lang_eo #bitludoj #pafilegoj #vortoj

  4. Mi supozas, ke mi povus uzi la vortojn «patro» kaj «frato» por «virpatro aŭ patrino» kaj «virfrato aŭ fratino» en la sama maniero, kiel mi uzas la vorton «kato» por «virkato aŭ katino», tamen mi ne faras tion, ĉar tio plej verŝajne konfuzus kunparolantojn 😼

    #lang_eo #vortoj #Esperanto #pensoj

  5. Mi lernis novan neoficialan vorton »meringo«. Temas pri bakita kirlita ovblanko kun sukero, uzata en diversaj desertoj. :gutkato_malsata_manĝilaro:

    En la ĉeĥa lingvo oni nomas tion »neĝo«. Mi pensas, ke tio estas nomo bela, sed ne tute memkomprenebla. Ĉu ekzistas pli bona nomo en Esperanto, aŭ ĉu oni simple diru »meringo«? :gutkato_pensas:

    #lang_eo #demandoj #Esperanto #vortoj

  6. «Antaŭ kronviruso» ankoraŭ sonas kiel «antaŭ katastrofo».

    #lang_eo #vortoj #pensoj

  7. Fojfoje mi vidas en Federujo esperantiston, kiu petas lingvajn korektojn en sia prio, sed malofte vidas ĝin misuzi la lingvon tiel, ke korekto estus necesa. :gutkato_kontenta:

    Alifoje mi vidas en Federujo esperantiston, kiu elbuŝigas (elfingrigas) esprimon tiom abomenan, ke mi sentas devon korekti ĝin, sed mi ne faras, ĉar ĝi ne petis korektojn en sia prio, kaj nepetitaj korektoj povas impresi malĝentile. :gutkato_malesperetas:

    Samideanoj, lingvo estas granda donaco; bonvolu trakti ĝin zorge kaj respondece. :gutkato_ploras_riveron_cede:

    #lang_eo #Esperanto #gramatiko #Federujo #vivo #vortoj

  8. Ĉu la vorto »moskeo« utilas? Mi ne scias multon pri islamo nek pri arĥitekturo, sed ĝi tute simple signifas islaman preĝejon, ĉu ne…? Kial bezonas apartan vorton? :gutkato_pensas:

    #lang_eo #arĥitekturo #demando #demandoj #Esperanto #Islamo #religio #vortoj

  9. Kiam oni oficialigos (aŭ kreos pli bonajn) maldecajn vortojn? :blobcattilt:

    #lang_eo #demandoj #vortoj #esperanto

  10. Ekzistas kategorio de verkoj, kiun oni nomas portala fantasto kaj [isekaj]. Ĉu la nomo estas komprenebla esperante? Ĉu oni bezonas la alian? 🤔

    #lang_eo #vortoj #demandoj #esperanto

  11. Neutila oficiala vorto de la semajno: ĝemelo

    :gutkato: Ĉi tiu vorto oficialiĝis en la jaro 1929. Ĝi signifas »dunaskito«.

    :gutkato_teo: Rimarku, ke la signifo de »dunaskito« estas facile divenebla el la kunmeto. Kaj se naskiĝas pli da beboj samtempe? Facile! Simple diru »trinaskito«, »kvarnaskito«, kaj tiel plu.

    :gutkato_konsternetita: Kaj anstataŭ ŝati kaj kultivi tiun mirindan simplecon kaj flekseblecon de Esperanto, iuj ideis, ke ni devu lerni eĉ plian vorton tute nebezone.

    :gutkato_ploras: Bonvolu ne esti kiel tiuj personoj! Esperanto bezonas vian helpon por ne iĝi tute fuŝita!

    #lang_eo #Esperanto #lingvo #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj

  12. Neutila oficiala vorto de la semajno: oferti

    :gutkato: Ĉi tiu vorto oficialiĝis en la jaro 1974. Ĝi signifas »proponi (servon aŭ komercaĵon) al kliento«.

    :gutkato_kontenta: Danke al ĉi tiu vorto, ni nun scias, kiam propono temas pri servo aŭ komercaĵo por kliento, kaj ne pri io alia! Krom se oni uzas la vorton figure…

    :gutkato_pensas: Ĉu tio estas tre utila? Ĉu ofte okazas, ke »proponi« ne sufiĉus tute bone?

    :gutkato_flucerba: Bonvolu diradi »proponi« (kaj aliajn konvenajn esprimojn laŭbezone), kaj se vi rimarkos ian gravan mankon, bonvolu sciigi min! Ĉar ĝis nun, mi tion ne rimarkis!

    #lang_eo #ekonomio #Esperanto #lingvo #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj

  13. Neutila oficiala vorto de la semajno: hospitalo

    :gutkato: Ĉi tiu vorto oficialiĝis en la jaro 1909. Ĝi signifas malsanulejon. Do ĝi evidente estas superflua, ĉu ne?

    :gutkato_fiera: La afero ne tiom simplas! Iuj argumentas, ke ekzistas distingo inter tiuj vortoj, kaj ke hospitalo fakte signifas ne malsanulejon, sed kuracejon.

    :gutkato_malesperetas: … do jes, ĝi estas tute superflua! Kial ni havas ĝin? Kial?!

    :gutkato_dikfingro_supren: Sekvafoje, kiam vi grave vundiĝos aŭ malsaniĝos, memoru, ke vi ne rajtas morti, ĉar la mondo ankoraŭ bezonas pli da personoj, kiuj diros, ke ili estas ne en hospitalo, sed en malsanulejo!

    #lang_eo #Esperanto #lingvo #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #sano #vortoj

  14. Mi finlegis la libron «La reĝo en flava» kaj komencis legi on «Mastro de ĝinoj¹». Nu, rusajn tradukojn de ili.

    1. Parolas pri spiritoj, ne alkoholaĵo. Ĉu Esperanto bezonas alian vorton por ili? Mi ne scias.

    #lang_eo #libroj #vortoj

  15. :gutkato_profito: Unu el famaj latinaj frazoj estas »alea iacta est«. Tiun frazon iam eldiris Julio Cezaro, grava kaj riĉa militestro kaj politikisto.

    Kiam Cezaro volis transiri la riveron Rubikono, li alpaŝis la privatan plezurŝipon, kiu atendis apud la bordo, kaj volis enŝipiĝi… sed tiam li rimarkis, ke la plezurŝipo, kiun li erare rekonis kiel sian, fakte apartenas al iu alia! Kaj tiam li diris: alea iacta est – alia jaĥto estas!

    (… nu, tio ne veras, kaj anstataŭ la neoficiala vorto »jaĥto« ordinare sufiĉas diri »plezurŝipo«… sed la vortoŝerco estis tro tenta. Pardonu min!) :gutkato_post_muro:

    #lang_eo #Cezaro #Esperanto #historio #latina #romo #vortoj #vortoŝercoj #vortŝercoj

  16. :gutkato_profito: Unu el famaj latinaj frazoj estas »alea iacta est«. Tiun frazon iam eldiris Julio Cezaro, grava kaj riĉa militestro kaj politikisto.

    Kiam Cezaro volis transiri la riveron Rubikono, li alpaŝis la privatan plezurŝipon, kiu atendis apud la bordo, kaj volis enŝipiĝi… sed tiam li rimarkis, ke la plezurŝipo, kiun li erare rekonis kiel sian, fakte apartenas al iu alia! Kaj tiam li diris: alea iacta est – alia jaĥto estas!

    (… nu, tio ne veras, kaj anstataŭ la neoficiala vorto »jaĥto« ordinare sufiĉas diri »plezurŝipo«… sed la vortoŝerco estis tro tenta. Pardonu min!) :gutkato_post_muro:

    #lang_eo #Cezaro #Esperanto #historio #latina #romo #vortoj #vortoŝercoj #vortŝercoj

  17. :gutkato_profito: Unu el famaj latinaj frazoj estas »alea iacta est«. Tiun frazon iam eldiris Julio Cezaro, grava kaj riĉa militestro kaj politikisto.

    Kiam Cezaro volis transiri la riveron Rubikono, li alpaŝis la privatan plezurŝipon, kiu atendis apud la bordo, kaj volis enŝipiĝi… sed tiam li rimarkis, ke la plezurŝipo, kiun li erare rekonis kiel sian, fakte apartenas al iu alia! Kaj tiam li diris: alea iacta est – alia jaĥto estas!

    (… nu, tio ne veras, kaj anstataŭ la neoficiala vorto »jaĥto« ordinare sufiĉas diri »plezurŝipo«… sed la vortoŝerco estis tro tenta. Pardonu min!) :gutkato_post_muro:

    #lang_eo #Cezaro #Esperanto #historio #latina #romo #vortoj #vortoŝercoj #vortŝercoj

  18. :gutkato_profito: Unu el famaj latinaj frazoj estas »alea iacta est«. Tiun frazon iam eldiris Julio Cezaro, grava kaj riĉa militestro kaj politikisto.

    Kiam Cezaro volis transiri la riveron Rubikono, li alpaŝis la privatan plezurŝipon, kiu atendis apud la bordo, kaj volis enŝipiĝi… sed tiam li rimarkis, ke la plezurŝipo, kiun li erare rekonis kiel sian, fakte apartenas al iu alia! Kaj tiam li diris: alea iacta est – alia jaĥto estas!

    (… nu, tio ne veras, kaj anstataŭ la neoficiala vorto »jaĥto« ordinare sufiĉas diri »plezurŝipo«… sed la vortoŝerco estis tro tenta. Pardonu min!) :gutkato_post_muro:

    #lang_eo #Cezaro #Esperanto #historio #latina #romo #vortoj #vortoŝercoj #vortŝercoj

  19. Oni fojfoje scivolas pri ordo de vorteroj en kunmetado. La ordo devas sekvi simplan regulon: la pli fundamenta vortero staras dekstre, kaj la maldekstra vorto ĝin ŝanĝas aŭ precizigas. Jen praktika memorilo!

    #lang_eo #animeo #Esperanto #gramatiko #kunmetado #memeo #memeoj #vortoj


    Bildo kun du animeaj personoj, …
  20. Vortoj de la semajno: pesi kaj pezi; ankaŭ pesilo kaj pezilo.

    Pezo estas eco, pro kiu oni falas, kaj ne ŝvebas en aero. Pezo senĉese tiras ĉion malsupren, al la tero. Ju pli oni estas peza, des pli forte oni estas tirata al la tero, kaj des pli rapide oni falas. Ekzemple, metala ŝraŭbo estas pli peza, ol birda plumo. Kegla globo estas pli peza, ol keglo, kaj tial ĝi povas facile faligi keglon, kiam ĝi trafas ĝin.

    Pesi signifas mezuri pezon. Plej ofte oni pesas aĵojn per pesilo: aparato, sur kiun oni metas aĵon por scii, kiom peza ĝi estas. Male, pezilo estas aĵo, kies destino estas pezi. Oni metas pezilon sur ion por plipezigi ĝin. Ekzemple, kiam papero kuŝas sur tablo ekster la domo, vento facile povus faligi ĝin, ĉar papero estas tre malpeza. Se oni metas pezilon sur la paperon, la vento ne plu povos ĝin faligi! (Krom se la vento estas tre, tre forta.) Se oni ne havas veran pezilon, oni povas uzi ion alian kiel pezilon; gravas nur tio, ke ĝi estu peza. Katoj ofte decidas uzi sin mem kiel pezilojn; plej ofte tie, kie oni tute ne bezonas pezilon. (Ekzemple sur klavaro de komputilo, aŭ en korbo plena de puraj vestaĵoj.)

    Nunaj pesiloj ordinare estas elektraj: ili havas ekranon, sur kiu ili montras la mezuritan pezon. Kiam homoj ankoraŭ ne havis elektron, ili uzis antikvajn pesilojn. Tiaj pesiloj havis du bovlojn, kiuj povis leviĝi aŭ malleviĝi. Kiam la bovloj pezis egale, ili pendis same alte. Kiam unu estis pli peza, ĝi malleviĝis, dum la alia leviĝis. Sur unu bovlon oni metis aĵon, kies pezon oni ne konis. Sur la alia bovlo oni metis pezilojn, kies pezon oni konis precize. Kiam oni atingis egalpezon inter ĉiuj du bovloj, oni sumigis pezon de la peziloj sur unu bovlo, kaj sciis, ke la aĵo sur la alia bovlo pezas egale.

    #lang_eo #esperanto #lerniloj #pesi #pezi #pesilo #pezilo #vortoj #vorto_de_la_semajno :blobcatte:


    Foto de nuna, elektra pesilo. Ĝ…
    Foto de antikva, meĥanika pesil…
    Foto de tri grandaj peziloj. Il…
  21. Grava distingo inter muŝo kaj muro estas, ke kiam muŝo sidas sur muro, plu estas muŝo kaj muro, sed kiam muro sidas sur muŝo, plu estas nur muro.

    #lang_eo #muŝoj #muroj #vortoj :blobcatthink:
  22. Venis tempo fari mian unuan enketon! :blobcatcheer:

    Kiel vi prefere nomus la kavernan ŝton-formon videblan en la kunsendita bildo? Bonvolu konsideri, ĉu la vorto plaĉas, sed ankaŭ ĉu ĝi facile kompreneblas al vi. Kaj se vi ideas eĉ pli bonan vorton, bonvolu prezenti ĝin per respondo!

    (La vorton »stalaktito« mi intence preterlasas, ĉar mi serĉas vorton, kiun oni komprenu tutmonde, eĉ nekonante tersciencan terminaron.)

    #lang_eo #demandoj #enketo #Esperanto #vortoj ~

    (Originalan bildon aŭtoris »Life-of-Pix«, kaj ĝi subas la permesilon de Pixabay.)


    Foto de kaverno, sur kies plafo…