home.social

#vorto_de_la_semajno — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #vorto_de_la_semajno, aggregated by home.social.

  1. Vorto de la semajno: sunokulvitroj.

    Okul·vitr·o·j estas pecoj de vitro, kiujn oni povas porti sur sia vizaĝo. Ili estas fiksitaj al kadro, kiun oni metas sur sian nazon, por havi la vitrojn antaŭ siaj okuloj. Multaj okulvitroj estas tajlitaj tiel, ke ili helpu al homo, kiu malbone vidas, vidi pli bone. Sed iuj okulvitroj helpas alimaniere: ekzemple sunokulvitroj!

    Sunokulvitroj estas faritaj el malhela vitro (aŭ alia materialo), kiu malfortigas lumon. Tio estas tre utila en sezonoj, kiam la suno estas tre hela, kaj vidi estas malfacile pro ĝi. Ĝi ankaŭ povas esti utila, kiam la teron kovras blanka neĝo, pro kies heleco oni malfacile vidas. Sed eble la plej granda utilo de sunokulvitroj estas mojoseco. Tiu, kiu portas sunokulvitrojn, aspektas mojosa. Eĉ stulta diraĵo povas soni saĝe kaj serioze, se diras ĝin sunokulvitrulo!

    Blinduloj ofte portas sunokulvitrojn. Eĉ se iliaj okuloj ne funkcias bone, ankoraŭ indas protekti ilin. Kaj se iu portas sunokulvitrojn kaj blankan bastonon, oni tuj povas diveni, ke ĝi estas blinda. Multaj blinduloj daŭre perdis sian vidkapablon. Sed iuj blinduloj perdis ĝin, ĉar ili elektis tro malhelajn sunokulvitrojn. Al tiuj blinduloj sufiĉas demeti la sunokulvitrojn, kaj ili refoje iĝos malblinduloj. Se vi iam surmetos sunokulvitrojn kaj subite blindiĝos, ne paniku, kaj trankvile formetu la okulvitrojn!

    #lang_eo #Esperanto #lerniloj #okulvitroj #sunokulvitroj #vortoj #vorto_de_la_semajno

  2. Vorto de la semajno: ovo.

    Iuj bestoj zorge kreskigas siajn idojn en siaj propraj korpoj, kaj eligas ilin nur tiam, kiam ili pretas travivi en la ekstera mondo. Homoj tion faras. Katoj tion faras. Katuloj verŝajne tion faras. Sed ekzistas ankaŭ bestoj, kiuj tion ne faras: birdoj. Kial birdoj? Ĉar birdoj METALAS! Birdo ne estas trosentema. Birdo volas pretigi sian idon por la kruela mondo, kaj elektas la malfacilan vojon.

    Anstataŭ naski pretajn idojn, birdo metas ovojn. Ovo estas malmola ŝelo, en kiu la ido devas resti fermita, ĝis ĝi estas sufiĉe matura por eliri. Sed ĝi ne povas simple malfermi la ŝelon; ĝi devas per propra forto FRAPI la ŝelon, ĝis ĝi rompiĝas. Metale!

    Kaj se venas maliculo, kiu volas vundi la idojn? La birdo devas ilin protekti. Sed la birdo havas la elekton fuĝi. Ĝi devas lukti kontraŭ la atakanto kaj sia propra timo! Metale!

    Ankaŭ aliaj bestoj metas ovojn: fiŝoj, insektoj, kunikloj, rampaĵoj… do kial birdoj plej gravas? Nu, se ili ne tiom gravus, la vorto »ovo« ne havus la formon de birda vizaĝo, ĉu ne?

    #lang_eo #birdoj #Esperanto #lerniloj #ovo #ovoj #vortoj #vorto_de_la_semajno


    Foto de tri birdoj (cikonioj) e…
    Foto de unu birdo (dacelo), kiu…
    Foto de tri birdaj (kokaj) ovoj…
    Foto de tri kuniklaj ovoj en bo…
  3. Vorto de la semajno: elefanto.

    La plej granda videbla besto, kiu loĝas sur tero, nomiĝas elefanto. Ĝi havas tre dikan haŭton, kvar krurojn, du grandajn orelojn, kaj el ĝia buŝo elstaras du longaj dentegoj. Dentegoj de iuj elefantoj estas tre grandaj, sed aliaj elefantoj havas malpli grandajn dentegojn. Sur kapo de elefanto oni povas trovi eĉ pli interesan aferon: la rostron! Rostro estas tre longa, forta, kaj fleksebla nazbrako, per kiu la elefanto spiras, sed povas ankaŭ levi tre pezajn aĵojn. Rostro ankaŭ estas tre lerta: la elefanto povas per ĝi senŝeligi nukson, aŭ suĉi akvon, per kiu ĝi poste lavos sin! Ĉu ne mirindas tio? Kiuj aliaj bestoj havas enkonstruitan duŝilon?

    Elefantoj vivas tre longe, simile al homoj – pli ol kvindek jarojn! Ili vivas en grandaj familioj, kaj eĉ familiaroj. Almenaŭ la elefantinoj tiel vivas – la elefantiĉoj onidire iom pli solemas dum plejparto de sia vivo. (Domaĝe mi neniam renkontis elefantiĉon por demandi al li rekte.)

    Sed elefantoj ne naskiĝas grandaj kaj fortaj. Fakte, elefantoj tute ne naskiĝas. Kiam elefantino naskas idon, tiu devas unue lerni elefi, por ke ĝi iĝu elefanto. Ĝis tiam, ĝi estas simpla elefonto. Ĝi vojaĝas kun sia familio kaj lernas de ĝi ĉion, kion elefanto bezonas scii. Kaj poste, kiam nova generacio de elefantoj maturiĝas, venas tempo por la longa vojaĝo. Elefantoj pasigas longajn monatojn marŝante, ĝis ili atingas grandan riveron. Ili staras sur ties bordo, kaj atendas venon de maristoj sur grandaj ŝipoj. Kiam la junaj elefantoj ekvidas la mastojn de tiuj grandaj ŝipoj, ili decidas pri sia sorto. Kelkaj elefantoj tute ne interesiĝas pri la mastoj, kaj reiras hejmon. Sed aliaj elefantoj tiom profunde fervoriĝas pri la bele faritaj mastoj, ke ili decidas forveturi kun la maristoj, kaj lerni kiel kanti, por ke ili povu kanti odojn al la mastoj. Jes – tiuj elefantoj iĝas mastodontoj. Ili ŝipas tra la mondo, renkontas multajn aliajn ŝipojn kaj multajn aliajn mastodontojn de aliaj lokoj, kaj federas kun ili.

    Nu, ne vere. Ĉi tiu lasta alineo estis tute mensoga. Sed ĉu ne belus, se elefantoj vere tiel vivus?

    #lang_eo #bestoj #elefanto #elefantoj #Esperanto #lerniloj #mastodonto #mastodontoj #vortoj

    (Neoficiala vortero: »iĉ« esprimas viran sekson, kontraste al »in«.)


    Foto de elefanto, kiu gvidas el…
    Foto de mastodanto, kiu perfekt…
  4. Vorto de la semajno: vesti.

    Homoj naskiĝas nudaj. Tio eble ne veras pri riĉuloj, kiuj onidire naskiĝas kun brakhorloĝo kaj multekostaj ŝuoj, sed ni, ordinaruloj, naskiĝas nudaj. Kiam oni faras el nuda homo nenudan homon, oni vestas ĝin. Ordinare tio signifas, ke oni kovras ĝin per teksaĵojn, kiujn ĝi portu sur la korpo.

    La nuda vortero »vest« esprimas agon: la agon vesti. Vestaĵo estas aĵo, per kiu oni ordinare vestas personon. Ĉemizo, pantalono, mantelo, kaj ĉapelo estas apartaj vestaĵoj. Vesto estas ĉiuj vestaĵoj, kiujn persono portas. Kiam oni vestas personon, oni ne kreas novan vestaĵon – oni prenas vestaĵojn, kiuj jam ekzistas, kaj kreas el ili novan veston. La manifestiĝo de vestado ne estas unu vestaĵo, sed vesto – ĉiuj portataj vestaĵoj kune. »Vesto« kaj »vestaĵo« estas do kunmetaĵoj kun malsamaj signifoj.

    Kiam homo estas tre juna, plej ofte vestas ĝin aliaj homoj. Kiam ĝi kreskas, ĝi ordinare komencas vesti sin mem. Kaj kiam ĝi estas tre maljuna, kaj ĝia korpo ne plu funkcias bone, refoje vestas ĝin aliaj homoj - eble tiuj homoj, kiujn ĝi vestis, kiam ili estis ankoraŭ tro junaj. Tiel iras la fazoj de vivo!

    #lang_eo #aĵoj #esperanto #lerniloj #vestaĵo #vestaĵoj #vesti #vesto #vortoj #vorto_de_la_semajno :shrugfelix:


    Foto de vira ĉemizo sur starilo…
    Foto de formalaj viraj vestoj s…
    Foto de du virinoj, kiuj rideta…
  5. Vortoj de la semajno: pesi kaj pezi; ankaŭ pesilo kaj pezilo.

    Pezo estas eco, pro kiu oni falas, kaj ne ŝvebas en aero. Pezo senĉese tiras ĉion malsupren, al la tero. Ju pli oni estas peza, des pli forte oni estas tirata al la tero, kaj des pli rapide oni falas. Ekzemple, metala ŝraŭbo estas pli peza, ol birda plumo. Kegla globo estas pli peza, ol keglo, kaj tial ĝi povas facile faligi keglon, kiam ĝi trafas ĝin.

    Pesi signifas mezuri pezon. Plej ofte oni pesas aĵojn per pesilo: aparato, sur kiun oni metas aĵon por scii, kiom peza ĝi estas. Male, pezilo estas aĵo, kies destino estas pezi. Oni metas pezilon sur ion por plipezigi ĝin. Ekzemple, kiam papero kuŝas sur tablo ekster la domo, vento facile povus faligi ĝin, ĉar papero estas tre malpeza. Se oni metas pezilon sur la paperon, la vento ne plu povos ĝin faligi! (Krom se la vento estas tre, tre forta.) Se oni ne havas veran pezilon, oni povas uzi ion alian kiel pezilon; gravas nur tio, ke ĝi estu peza. Katoj ofte decidas uzi sin mem kiel pezilojn; plej ofte tie, kie oni tute ne bezonas pezilon. (Ekzemple sur klavaro de komputilo, aŭ en korbo plena de puraj vestaĵoj.)

    Nunaj pesiloj ordinare estas elektraj: ili havas ekranon, sur kiu ili montras la mezuritan pezon. Kiam homoj ankoraŭ ne havis elektron, ili uzis antikvajn pesilojn. Tiaj pesiloj havis du bovlojn, kiuj povis leviĝi aŭ malleviĝi. Kiam la bovloj pezis egale, ili pendis same alte. Kiam unu estis pli peza, ĝi malleviĝis, dum la alia leviĝis. Sur unu bovlon oni metis aĵon, kies pezon oni ne konis. Sur la alia bovlo oni metis pezilojn, kies pezon oni konis precize. Kiam oni atingis egalpezon inter ĉiuj du bovloj, oni sumigis pezon de la peziloj sur unu bovlo, kaj sciis, ke la aĵo sur la alia bovlo pezas egale.

    #lang_eo #esperanto #lerniloj #pesi #pezi #pesilo #pezilo #vortoj #vorto_de_la_semajno :blobcatte:


    Foto de nuna, elektra pesilo. Ĝ…
    Foto de antikva, meĥanika pesil…
    Foto de tri grandaj peziloj. Il…
  6. Vortoj de la semajno: ju kaj des.

    »Ju« kaj »des« estas du prepozicioj, kiuj prezentas du mezurojn en unu diraĵo. Per ili ni diras, kiel fortiĝo aŭ malfortiĝo de la mezuro post »ju« fortigos aŭ malfortigos la mezuron post »des«. Rigardu kelkajn logikajn ekzemplojn:

    • Ju pli mi manĝas, des pli mi satas.
    • Ju pli mi trinkas, des malpli da teo restas en mia taso.
    • Ju malpli oni dormas, des pli laca estas oni.
    • Ju malpli oni krokodilas, des pli longe oni travivas en esperantista kunveno.

    Memoru, ke timiga teorio ofte havas simplan praktikon. Iuj homoj legas ĉi tion, ektimas, kaj decidas neniam plu trinki, ĉar ili ne volas, ke ilia teo malaperu el taso. Ne faru tion! Memoru, ke vi ĉiam povas fari pli da teo, kaj replenigi per ĝi la tason. Se vi ne trinkos, vi baldaŭ mortos, kaj vi neniam plu povos ĝui vian teon! Ĝi aŭ forsekiĝos, aŭ estos trinkita de muŝoj, kiuj venos manĝi vin post via morto. Kaj ili ridos vin, dirante: »Kia stultulo! Ĝi ne eĉ trinkis sian teon!« Kaj vi certe ne volas tion! Venku la muŝojn, trinku la teon!

    #lang_eo #esperanto #lerniloj #vortoj #vorto_de_la_semajno :meowtea: