home.social

#birdoj — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #birdoj, aggregated by home.social.

  1. CW: Kolaanaso (Anas pepsicus)

    Grado de danĝero: Kritika danĝero

    Kolaanaso estas akvobirdo el la genro de anasoj. Ĝi estas la sola ano de tiu genro, kiu kapablas kaj eĉ bezonas loĝi en starakvoj riĉaj je sukero kaj mineraloj, kaj precipe algusto de la kolanukso (de tie ĝia nomo). Domaĝe, kolaon necesas konservi en malhelo kaj malvarmo, kio (grandparte pro homa influo sur tutmonda varmiĝado) iĝas en naturaj lagoj pli kaj pli malfacila.

    Pro la malofteco de la medio, la birdo estas nur tre malofte trovebla sovaĝe, kie oni konjektas ne pli ol 2 000 vivantajn birdojn tutmonde. Vivtenado de la specio en multaj bestoĝardenoj montriĝis tre sukcesa, kvankam multekosta, kaj tiuj do povus baldaŭ iĝi la solaj lokoj, kie ĉi tiuj mirindaj birdoj troveblos.

    #lang_eo #absurdaĵoj #anasoj #birdoj #naturo 🦆

  2. Vorto de la semajno: ovo.

    Iuj bestoj zorge kreskigas siajn idojn en siaj propraj korpoj, kaj eligas ilin nur tiam, kiam ili pretas travivi en la ekstera mondo. Homoj tion faras. Katoj tion faras. Katuloj verŝajne tion faras. Sed ekzistas ankaŭ bestoj, kiuj tion ne faras: birdoj. Kial birdoj? Ĉar birdoj METALAS! Birdo ne estas trosentema. Birdo volas pretigi sian idon por la kruela mondo, kaj elektas la malfacilan vojon.

    Anstataŭ naski pretajn idojn, birdo metas ovojn. Ovo estas malmola ŝelo, en kiu la ido devas resti fermita, ĝis ĝi estas sufiĉe matura por eliri. Sed ĝi ne povas simple malfermi la ŝelon; ĝi devas per propra forto FRAPI la ŝelon, ĝis ĝi rompiĝas. Metale!

    Kaj se venas maliculo, kiu volas vundi la idojn? La birdo devas ilin protekti. Sed la birdo havas la elekton fuĝi. Ĝi devas lukti kontraŭ la atakanto kaj sia propra timo! Metale!

    Ankaŭ aliaj bestoj metas ovojn: fiŝoj, insektoj, kunikloj, rampaĵoj… do kial birdoj plej gravas? Nu, se ili ne tiom gravus, la vorto »ovo« ne havus la formon de birda vizaĝo, ĉu ne?

    #lang_eo #birdoj #Esperanto #lerniloj #ovo #ovoj #vortoj #vorto_de_la_semajno


    Foto de tri birdoj (cikonioj) e…
    Foto de unu birdo (dacelo), kiu…
    Foto de tri birdaj (kokaj) ovoj…
    Foto de tri kuniklaj ovoj en bo…
  3. Ĉi tiu birdo nomiĝas pavo. Ĝi estas tre granda kaj tre bela birdo! Nu, ĝi malpli grandas ol homo, sed ĝi pli grandas ol koko.

    Paviĉo havas tre longan voston el plumoj, kiun li ordinare tiras post si. Kiam li renkontas iun, li levas kaj etendas la voston kiel grandan, paperan ventumilon (vidu fotojn). La plumoj estas ornamitaj per multaj koloraj okuloj – sed ili ne estas veraj okuloj, la pavo ne povas vidi per ili. (Se ĝi povus, ĝi bezonus aĉeti tro multajn okulvitrojn, kiam ĝi maljuniĝus. Pavoj ne havas multan monon, kaj tial ili prefere uzas nur du okulojn. Tiel funkcias evoluo.)

    Kiam iu prezentas sin tre malmodeste (ekz. kiam ĝi fiere montras siajn scipovojn aŭ posedaĵojn antaŭ ĉiuj personoj), oni povas diri pri ĝi, ke ĝi pavas, ĉar ĝi estas kiel paviĉo, kiu montras al ĉiuj sian belan voston. Domaĝe homoj, kiuj pavas, ordinare ne same belas kiel pavoj, kiuj pavas.

    #lang_eo #bestoj #birdoj #esperanto #lerniloj #pavoj

    (Neoficiala vortero: »iĉ« esprimas viran sekson, kontraste al »in«.)

    • Unua foto © 2021 [Clément Bardot], CC BY-SA 4.0 | Mi tondis kaj malgrandigis ĝin.
    • Dua foto © 2011 [Pavel Špindler], CC BY 3.0 | Mi tondis kaj malgrandigis ĝin.
    • Tria foto © 2006 [Darkros], CC BY-SA 3.0
    • Kvara foto © 2013 [猫猫的日记本], CC BY-SA 3.0 | Mi tondis kaj malgrandigis ĝin.

    Foto de blua paviĉo staranta su…
    Foto de blua paviĉo rigardanta …
    Foto de blanka blua paviĉo eten…
    Foto de faldebla ventumilo. oni…