home.social

#verkoj — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #verkoj, aggregated by home.social.

fetched live
  1. Amikoj! Kaj malamikoj! Kaj aliaj homoj! Jes, precipe vi – vi, vi, vi! (Diablo! Sed ne vi.) Mi ĵus publikigis mallongan rakonton pri viro, kiu falis en inferon kaj tie manĝiĝis. :gutkato_diablo:

    Ĝi ne estas bela. Ĝi kredeble ne estas utila. Do kial? Kial, kial, kial? »Ĉar«, mi diras! Ĉar! Jes, amikoj – kaj malamikoj, kaj aliaj homoj – en la rakonto aperas ĉaro! Ĝi ne estas ĉaro, sed – ho! – ĝi ja estas ĉaro! :gutkato_hura:

    Tre verŝajne ekzistas multe pli bonaj manieroj, per kiuj vi povus uzi vian tempon. Sed pri mi tio troviĝas iom dubinda. Ĵetu fiŝon en akvon, kaj kion ĝi faros? Naĝos, naĝos, naĝos! Kaj kredeble iam mortos? Ĉu fiŝoj mortas nature? Nu, la rakonto mencias fiŝojn, sed ili ne vere aperas en ĝi. Eble. Dependas de onia difino de fiŝo, sed… plejparto de la mondaj sciencistoj kredeble konsentus kun mi. Mi jam estas tia facile konsentebla homo. Eble ne por vi, sed por mondaj sciencistoj – eble jes! :gutkato_sciencisto:

    (Ho, kaj averto: La rakonto povas esti iom malkomforta por homoj sentemaj aŭ malamantaj aferojn malbelajn. Eble. Estas malfacile por mi diri, ĉar mi kredeble ne estas tia persono. Eble.) :gutkato_averto:

    #lang_eo #rakontoj #verkoj

  2. Mi ĵus publikigis novan mallongan rakonton kun la nomo »Tiun ĉi nokton«. Ĝi rakontas pri eksterordinara nokto plena de memorotaj okazoj. Mi esperas, ke ĝi plaĉos al vi! :gutkato_koro:

    Legu plej bone kun taso da varma lakto aŭ kakao. :gutkato_trinkas_kakaon:

    #lang_eo #rakontoj #verkoj

  3. Mi ĵus publikigis novan rakonton »Livero«. Ĝi temas pri franca junuliĉo, lernanta vitristo, kiu liveras glason al sinjoro en proksima urbeto. Mi rekomendas legi ĝin kun pomsuko, pomvino, aŭ zingibra teo. Kaj iom da indulgo, se vi estas franco. Bonan legapetiton! :gutkato_trinkas_sukon: :flago_francujo:

    #lang_eo #rakontoj #verkoj

  4. Iuj homoj faris kaj uzas etikedojn por montri, ke iliaj verkoj estas faritaj home, sen helpo de maŝina lernado. Sed ĉar neniu el ili sufiĉe plaĉis al mi, mi faris mian propran. :gutkato_trinkas_teon:

    Nun aliuloj povas uzi ĝin, aŭ (pli verŝajne) trovi, ke ĝi ne sufiĉe plaĉas al ili, kaj fari sian propran. Varieco ja estas spico de homa vivo. :gutkato_3c:

    #lang_eo #AI #artefarita_intelekto #ML #maŝina_lernado #retetikedoj #verkoj

  5. Hodiaŭ mi publikigis novan rakonton kun la nomo »Mortanĝelo«. Ĝi temas pri verkisto, kiu pasigas siajn lastajn momentojn per lukto kontraŭ tempo, strebante fini sian lastan strekon antaŭ sian lastan spiron, antaŭ ol la mortanĝelo lin forprenos. :gutkato_fantomo:

    Mi pensas, ke la rakonto bone akordas verdan teon aŭ cikorion. Agrablan legadon. :gutkato_trinkas_teon:

    #lang_eo #arto #rakontoj #verkoj

  6. Mi ĵus publikigis tre mallongan teruran rakonton: La kelo. Ĝi estis skribita en konkureto kun @jadedctrl, kaj iom inspirita de la teruraj rakontoj de @vilhelmo. :gutkato_trinkas_teon:

    Teruro estas nekutima kaj eksperimenta verko-speco por mi, sed jen. Eble vi almenaŭ timetos. :gutkato_timsurprizita:

    #lang_eo #rakonto #rakontoj #teruro #verko #verkoj

  7. Mi ĵus publikigis novan, tre mallongan rakonton: »Fulmo«. Ĝi estas facila por cerbo kaj koro. Mi invitas vin legi kaj komenti! (Kaj kopii, redakti, traduki… ĉar ĝi estas libera, laŭkutime.) :gutkato_libro:

    #lang_eo #arto #libera_arto #libera_kulturo #rakontoj #verkoj

  8. CW: Poemo: Torĉo de la idealo

    Torĉon de la idealo ni fiere portas,
    ĝis aŭ korpo aŭ la flamo iutage mortas.
    Aŭ, se Dio veni lasos, ni la celon venos,
    kaj torĉojn de idealo ĉiuj homoj tenos.

    Forte brulas justa fajro je torĉo kaj koro,
    sed ni devos ĝin finporti ĝis forfora foro;
    foro, kiun la okuloj ne kapablas koni,
    kaj en kiu por espero tro facilas droni.

    Forte brulas la kuraĝo je unua paŝo,
    sed je lasta ĝi paliĝas, etiĝas ĝis kaŝo.
    Forte revas juna homo pri la faroj samaj,
    kiujn ĝi en maljuneco ofte trovas vanaj.

    Ne rigardu foran foron, serĉante la tempon,
    en kiu la idealo festos sian venkon!
    Ne tie vi trovos pacon, nek pli grandan forton,
    ĉar ne eblas al mortulo malkovri la sorton.

    Por la ŝarĝo surprenita ne serĉu kompenson;
    neniu ĝin povos pagi, forĵetu la penson!
    Se la flamo ektenita konsistigas bonon,
    vi jam havas tion, kio vivindigas homon.

    Ni ne estas destinitaj atesti sukceson,
    nek de vojo suferita anonci la ĉeson.
    Ni ne estas tiuj, kiuj montopinton tuŝos,
    nek kiuj la bonajn penojn kaj intencojn fuŝos.

    Torĉon de la idealo ni fiere levas,
    por la ŝanco de justeco, pri kiu ni revas.
    El ni ĝia malgrandeco ne elpremos larmon,
    ĉar apud la justa flamo ni eltrovis varmon.

    :gutkato_koro: (Ĉi tiu verko estas libera sub la Permesilo de arto libera. Ĝuu ĝin laŭplaĉe!)

    #lang_eo #Esperanto #poemarto #poemoj #verkoj

  9. Mi ĵus publikigis alian tre mallongan rakonton »La arbo«. Ĝi temas pri arbo sur fundo de maro. :gutkato_libro:

    Krome, mi provis ligi ĉiun paĝon de la retejo al la novaĵ-fluo, tiel ke novaĵ-legiloj povu facile trovi ĝin. Se vi provos aboni, bonvolu sciigi min, ĉu tio funkciis aŭ ne! :gutkato_flucerba:

    #lang_eo #rakontoj #verkoj

  10. Post longa tempo (pli ol jaro), mia retejo, kies bazajn dosierojn mi antaŭe perdis, estas refarita! Ankoraŭ ne aperis nova enhavo, sed la retejo havas novan veston kaj strukturon, kaj nun mi finfine povos krei kaj afiŝi novajn verkojn!

    Se vi ankoraŭ ne vizitis ĝin: Vi povas trovi tie kelkajn mallongajn rakontojn, eseojn, poemojn, kaj komputilan vortareton. Espereble ilia nombro baldaŭ plu kreskos. :gutkato_kontenta:

    (Se vi antaŭe abonis la novaĵ-fluon (Atom/RSS), eble ĵus reaperis multaj malnovaj afiŝoj, kiuokaze bonvolu pardoni min, aŭ eble aperis nenio ajn, kiuokaze vi eble abonu refoje.)

    #lang_eo #Esperanto #retejo #TTT #verkoj #vivo

  11. Kontenta manĝinto!
    Feliĉa manĝinto!
    Ne minacu ĝin,
    ne ĉagrenu ĝin;
    ĝi ja manĝis,
    kaj estas feliĉa.
    Saton kaj pacon.

    #lang_eo #Esperanto #poemoj #verkoj

  12. # Violo el antikva librejo, ĉapitro 9: La lando de eterna mateno

    La ĉapitro, en kiu la aŭtoro lernas priskribi… 😅 Ĝi devis esti pli longa, tamen se mi bezonos alian jaron por skribi ĝin…

    archiveofourown.org/works/2850

    #lang_eo #verkoj #violo_el_antikva_librejo #cc0

  13. Mi: Mi devas finskribi la ĉapitron finfine…

    La cerbo: Vi volas legi esperantan verkon pri amo de fratinoj.

    Mi: Kaj se la verko ne ekzistas?

    La cerbo: Vi skribu ĝin. Ankaŭ la historio okazas en la kosmo.

    Mi: …

    #lang_eo #pensoj #verkoj

  14. Mi ĵus publikigis novan fabelan rakonton, »Bovo kaj balailo«! Kaj mi iom plibeligis mian liston de rakontoj.

    Mi strebis skribi simple kaj klare, ĉar mi volis, ke la rakonto estu facila por komencantoj. Sed mi ne certas, ĉu mi sukcesis. Se iu komencanto legos iun mian rakonton, bonvolu diri, ĉu ĝi estis facila por vi!

    (Averto: la rakonto uzas la afikson »iĉ«. Mi pensas, ke ĝi estas bona, sed ĝi ne estas oficiala, kaj iuj personoj ne ŝatas ĝin!)

    #lang_eo #esperanto #rakontoj #verkoj :blobcatwave:

  15. Mi komencis skribi serion de mallongaj ĉaptroj pri knabinoj, katoj, kaj magio. Verŝajne mi nun konkuras kun @tennoseremel (kiu nun skribas serion de mallongaj ĉapitroj pri tiuj samaj temoj).

    #lang_eo #verkoj :blobcatpeek:

  16. Nu, mi skribis du novajn rakontojn. Unu estas tre mallonga, kaj la dua estas eĉ pli mallonga! Ili nomiĝas:

    Se vi timas seriozajn verkojn, vi ne timos ĉi tiujn!

    #lang_eo #rakontoj #verkoj :blobcatderpy:

  17. Post neatendite longa prokrasto, mi ĵus afiŝis novan rakonton: Mensogo! Temas pri esto, kiu decidas trompi siajn proksimulojn, kaj la konsekvencoj de tiu ago. Eble ĝi plaĉos al vi! Eble vi estos surprizita! Kredeble ne – sed eble! Eksciu!

    #lang_eo #rakontoj #verkoj :blobcatninja:

  18. Post ioma prilaborado, mi ĵus finfine publikigis mian eseon: »Kunmetado estas simpla!« Se vi havas senokupan horon kaj iom interesas vin gramatiko de Esperanto, eble vi rigardu, ĉar eble ĝi plaĉos al vi!

    La verko esploras la manieron, per kiu oni kunmetas ideojn en la lingvo internacia. Mi penas montri per ĝi, ke oni ne povas bone priskribi tutan kunmetadon per multaj reguloj, kaj ke tute sufiĉas kelkaj simplaj reguloj gvidataj de racio, per kiuj oni povas ĝuste analizi ĉiun vorton en la lingvo.

    Ĉiu komento pri la enhavo estas tre bonvena, ĉu temas pri laŭdo aŭ kritiko, konsento aŭ malkonsento. Demandoj, proponoj, kaj atentigoj pri eraroj ankaŭ tre valoras. Kontaktu min laŭplaĉe!

    #lang_eo #eseo #esperanto #gramatiko #kunmetado #verkoj #vortfarado :blobcathappy:

  19. Hieraŭ mi publikigis en mia retejo mallongan kunverkitan rakonton »Lagto«. Eble vi ĝuos ĝin, se plaĉas al vi bestoj. Kaj eble vi ĝuos ĝin, se malplaĉas al vi bestoj. Kaj eble vi ĝuos ĝin, eĉ se vi ne forte opinias pri bestoj. Nur unu vojo ekscii!

    #lang_eo #rakontoj #verkoj :blobcatwinktongue:

  20. Mi skribis mallongan rakonton pri ŝafo kaj roboto. Pri renkontiĝo de naturo kaj altnivela teĥnikaro. Se vi scivolas, eble vi legu ĝin!

    …sed se ĝi ne plaĉos al vi, bonvolu ne ĵeti ĝin en rubujon. La rakonto estas cifereca, kaj aperos sur via ekrano. Vi povus difekti la ekranon, aŭ alian parton de via komputilo, se vi farus tion.

    #lang_eo #rakontoj #verkoj :blobcatbot:

  21. Ankaŭ menciindas, ke mi ĵus afiŝis unu mallongegan rakonton sur mian retpaĝaron. Ĝi ne estas nova, sed estis iom kaŝita en la federuniverso.

    #lang_eo #rakontoj #verkoj :blobcatread:

  22. Mi ĵus publikigis novan mallongan rakonton, kiu nomiĝas »Nokta vizito«. Vi ne devas legi ĝin, sed vi povas! :blobcat:

    Krome, mi ankaŭ tradukis mian mallongegan rakonton, »Pri Kociano kaj la firmamana gastejestro«, de la ĉeĥa. Ĝi legeblas dum malpli ol minuto!

    #lang_eo #rakontoj #verkoj ~