home.social

#animeo — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #animeo, aggregated by home.social.

fetched live
  1. Mi pensis, ke mi spektas Re:Zeron, sed fakte mi spektis Naruton. :gutkato_flucerba:

    La seriaĵo estas facile ĝuebla, se mi ne prenas ĝin tro serioze. Domaĝe ŝajnas al mi, ke ĝi mem faras tion iom tro ofte. :gutkato_hihias:

    #lang_eo #animeo #desegnofilmoj #filmoj #japanaj_desegnofilmoj

  2. Ŝajnas, ke »Re:Zero« havas novan serion. Mi verŝajne spektos ĝin. La antaŭa estis sufiĉe amuza. Kaj ĉi tiu ŝajnas, ke ĝi povus ankaŭ esti. :gutkato_flucerba:

    Ŝajnas, ke ankaŭ »Klasĉambro de elitaj« havas novan serion. Mi eble ne spektos ĝin. La antaŭaj iĝis iom post iom pli kaj pli enuigaj. Sole la unua vere plaĉis al mi. :gutkato_ridas_nervume:

    Ho, kaj ŝajnas, ke la dua serio de »Friren« jam finiĝis. Mi verŝajne spektos ĝin iam. Mi ne tre scivolas pri ĝi, sed ĝi verŝajne plaĉos al mi. :gutkato_kontenta:

    Ĉu vin ekscitis iu nova (aŭ nove daŭrigita) animeo freŝtempe? :gutkato:

    #lang_eo #animeo #filmoj #vivo

  3. Mi bruligis min! Mojose! Nun mi rajtas surporti Beletsanigan bendon! :gutkato_x3:
    #lang_eo #vivo #beletsanigo #animeo
  4. > Listo »6 animeoj kun maljunaj ĉefroluloj«
    > 3⁄6 el la ĉefroluloj estas nuraj infanaspektaj 300-jaraĝaj vampiroj

    Ve… kia aĝismo! Aĝismo inferinda! Ĉu ne eblas pliboni ol ĉi tio? :gutkato_ploras_riveron:

    #lang_eo #aĝismo #animeo
  5. > Seriaĵo nomiĝas »7ª tempo-ripeto: la maliculino ĝuas senzorgan vivon edziniĝinta al sia malamiko«
    > La ĉefrolulino faras nenion malican
    > Fakte faras sole bonaĵojn kaj neŭtralaĵojn
    > La nomo sole devenas fiklaĉoj pri ŝi

    Kompreneble, ke oni ne volis ŝin efektive malica… kia tromp’! :gutkato_xD:
    #lang_eo #animeo #7a_temporipeto #ループ7回目の悪役令嬢は
  6. Freŝe mi spektis »Larmluna Imperio«, »Mi amas la maliculinon«…

    … ial sentiĝas, kvazaŭ mia gusto je animeo putriĝas pli kaj pli. :gutkato_disokula:
    #lang_eo #animeo #larmluna_imperio #mi_amas_la_maliculinon
  7. Ve! Fe! Finfine mi spektis la novan parton de Atako Kontraŭ Homegoj — tiom bone faritaaaa! :gutkato_adoras: :gutkato_ploras:

    Mi ne scias, kiel mi entenos min ĝis la eldono de la dua parto. Mi freneziĝos, atendante la anglalingvan voĉigon!

    Dum la sekvontaj ses monatoj da atendado, mi eble plene respektu la seriaĵon, krom la lastaj tri epizodoj; mi spektos tiujn dum nur unu tago, senrompe. :gutkato_kontenta:
    Dediĉu vian koron!

    #lang_eo #animeo #atako_kontraŭ_homegoj [fonto]

  8. Serĉi »madohomu« ĉe mia servilo sole montras unu rezulton! Kial Pleroma malŝatas Madoka×Homura? Kia maljusteco! :taneŝima_ploras_lageton:
    #lang_eo #animeo #madoka_magika
  9. kio la fekkkk, nova kinofilmo de Magia Knabino Madoka Magika venas!! :inami_adoras:

    mi iom antaŭsupozis ke nova filmo malbonus, sed laŭ tiu ĉi antaŭmontreto… eble ĝi efektive bonos? ja ŝajnas bizare kaj iom surprize! :gutkato_timsurprizita: :gutkato_ĉarmas: :gutkato_adoras:

    https://www.youtube.com/watch?v=AXpnlROHu78

    #lang_eo #animeo #madoka_magika
  10. CW: malkaŝoj pri Kartkaptisto Sakura, epizodaro Klara
    kia stranga epizodaro. iel ĝi samtempe tro rapidis *kaj* tro malrapidis! la kartoj kaptiĝis plejparte ege rapide kaj neinterese, ofte sub du minutoj! la ĉiutagaj rakonteroj kutime ne eĉ havis lecionojn, malkiel la unuaj epizodaroj… apenaŭ interesis :w:

    nu, iuj kartoj mojose strangis kaj havis interesajn potencojn — ekzemple, Registro! domaĝe ne utiliĝis aparte bone.

    tamen, ne tro malbonis, mi esperas ke la sekvonta epizodaro pli mojosos! :taneŝima_ĝojas:

    #lang_eo #animeo #kartkaptisto #kardkaptistosakura
  11. haa, jes, la plej akordaj bidloj en la tuta mondo :cirnolaughing:
    #lang_eo #animeo #saŭco
  12. Oni fojfoje scivolas pri ordo de vorteroj en kunmetado. La ordo devas sekvi simplan regulon: la pli fundamenta vortero staras dekstre, kaj la maldekstra vorto ĝin ŝanĝas aŭ precizigas. Jen praktika memorilo!

    #lang_eo #animeo #Esperanto #gramatiko #kunmetado #memeo #memeoj #vortoj


    Bildo kun du animeaj personoj, …
  13. kial ne? vi ne bezonas vian korpon, vian animon; kial ne donu al la animea knabino? :-)
    [fonto]

    #lang_eo #esperanto #memeo #animeo #transkorpismo