home.social

#demando — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #demando, aggregated by home.social.

fetched live
  1. Kiam oni diras »pluŝbesto«, kian pluŝbeston vi imagas? Kio estas la unua pluŝbesto, kiu aperas en via menso? Kiu el ili estas plej tipa por vi?

    #lang_eo #demando #demandoj #enketo #enketoj #pluŝbestoj

  2. Unika eblo: ĉu mi esperantigu ‐san, ‐sama, ktp. en subtekstoj de Simuno? Kutime mi ne ŝatas fari tion, tamen eble tio estos amuze 🤔

    #lang_eo #demando

  3. Ĉu la vorto »moskeo« utilas? Mi ne scias multon pri islamo nek pri arĥitekturo, sed ĝi tute simple signifas islaman preĝejon, ĉu ne…? Kial bezonas apartan vorton? :gutkato_pensas:

    #lang_eo #arĥitekturo #demando #demandoj #Esperanto #Islamo #religio #vortoj

  4. La diverseco de opinioj kaj spertoj en la mondo estas kiel la koloro en la paletro de la vivo. Ĉu ni rigardas ĝin kiel defion aŭ kiel riĉecon? Ĉu vi pensas, ke ni devus pli fieri pri nia diverseco aŭ strebi al uniformeco?

    🤔 🤔 🤔

    #demando #diverseco #uniformeco

  5. Ĉu iu konas libron, kiu uzas la pronomon 'ci'? Mi scias, ke ĝi foje estas uzata en tradukoj de la franca por distingi la konfidencan 'tu' de 'vous', sed mi simple ne povas pensi pri ekzemplo. #demando #esperanto #vi #ci #libroj

  6. ĉu iu de vi uzas la esperantligvan socian reton nubo.re ? Ŝajnas interesa al mi.

    #demando #nubo #nubore