#absurdaĵoj — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #absurdaĵoj, aggregated by home.social.
-
Iam mi mallonge provis rusan bitludon (ĝi nomiĝis »Тургор«), en kiu la ludanto trairis malgajan, grizan mondon, kaj plantis kaj kreskigis kolorojn… kaj poste rikoltis la kolorojn kaj plenigis per ili siajn plurajn korojn, kiujn ĝi ankaŭ kolektis. Kaj la koloroj potencigis la ludanton.
Mi ne rekomendas devojiĝi por ludi la ludon, ĉar ĝi estas mallibera, sed ĝi havis tre apartan etoson, kiu ĝis nun restas en mia menso. Se niaj haŭtoj travideblus, kaj tra niaj sangotuboj irus pluraj koloroj… iom belus, honeste! Ankaŭ iom timigus. Sed ankaŭ iom belus.
#lang_eo #absurdaĵoj #bitludoj :blobcatartist: