home.social

#gramatiko — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #gramatiko, aggregated by home.social.

  1. Fojfoje mi vidas en Federujo esperantiston, kiu petas lingvajn korektojn en sia prio, sed malofte vidas ĝin misuzi la lingvon tiel, ke korekto estus necesa. :gutkato_kontenta:

    Alifoje mi vidas en Federujo esperantiston, kiu elbuŝigas (elfingrigas) esprimon tiom abomenan, ke mi sentas devon korekti ĝin, sed mi ne faras, ĉar ĝi ne petis korektojn en sia prio, kaj nepetitaj korektoj povas impresi malĝentile. :gutkato_malesperetas:

    Samideanoj, lingvo estas granda donaco; bonvolu trakti ĝin zorge kaj respondece. :gutkato_ploras_riveron_cede:

    #lang_eo #Esperanto #gramatiko #Federujo #vivo #vortoj

  2. :gutkato_datreveno: Feliĉan Esperanto-tagon! Je la temo de Esperanto, mi volas peti vian opinion pri lingva afero.

    :gutkato_pensas: Kiel vi eble scias, ekzistas multaj proponoj pri seks-neŭtrala pronomo en Esperanto. Kiu ajn tiu pronomo estu, mi opinias, ke por baze kontentigi plejparton de personoj, ĝi devas plenumi almenaŭ ĉi tiujn tri bazajn kriteriojn; ĝi devas:

    • Konformi al la gramatiko de la lingvo. (Ĝi ne tordu ĝisnunajn gramatikajn regulojn, kaj funkciu simile kiel aliaj pronomoj.)
    • Trakti ĉiujn homojn respekte kaj egalece. (Ĝi laŭdifine ne implicu malafablecon, kaj estu uzebla por ĉiuj personoj, kies sekson oni ne volas esprimi.)
    • Esti sufiĉe klara kaj oportuna en ĉiutaga uzado. (Ĝi estu uzebla en multaj ordinaraj situacioj, ne kaŭzante persistan konfuzon pri tio, kion ĝi reprezentas.)

    :gutkato_flucerba: Ĉu vi konsentas pri tiuj bazaj kriterioj? Ĉu ekzistas alia universala kriterio (kiu ne estas nurnura persona prefero), kiun mi eble preterrimarkis, kaj kiun oni devus ankaŭ konsideri? Ĉiaj pensoj, komentoj kaj ripetoj estas tre bonvenaj!

    (Noto: Mi ne volas komenci diskuton pri specifaj pronomoj, nur trovi komunan bazon, kiu estu la minimuma postulo al ĉiu pronomo konsiderata.)

    #lang_eo #egaleco #Esperanto #gramatiko #pronomoj #seksneŭtraleco

  3. Ŝajnas ke esperantistoj :flago_esperanto: preferas plejparte disigi vorterojn per oblikv/a/j strek/o/j!

    Eble mi ilin sekvos. :jamada_gesto_stulteta:
    #lang_eo #esperanto #gramatiko #lingvo #skribostilo
  4. Enketo pri la pronomo »ĝi«: https://framaforms.org/enketo-pri-la-pronomo-gi-1674837849

    :gutkato_salutas: Estimataj samideanoj! Antaŭ kelkaj monatoj, mi faris enketon, kiun mi jam reklamis tie ĉi. Nun mi reklamas ĝin unu lastan fojon, ĉar ĝi baldaŭ finiĝos. Eble iuj el vi volus respondi, sed ankoraŭ ne sciis pri ĝi.

    La enketo temas pri seks-neŭtrala uzo de la pronomo »ĝi« por homoj. Mi tre bonvenigas ĉiujn respondojn, ĉu ili venas de spertuloj, aŭ ĉu de komencantoj. Ankaŭ ripetoj de ĉi tiu afiŝo kaj diskonigoj de la enketo estas tre bonvenaj.

    :gutkato_koro: Grandan dankon al la multaj respondintoj, kaj espereble ankoraŭ iuj respondontoj.

    #lang_eo #enketo #Esperanto #ĝi #ĝiismo #gramatiko #lingvo #lingvoevoluo #pronomoj #seksegaleco #seksneŭtraleco

  5. Oni fojfoje scivolas pri ordo de vorteroj en kunmetado. La ordo devas sekvi simplan regulon: la pli fundamenta vortero staras dekstre, kaj la maldekstra vorto ĝin ŝanĝas aŭ precizigas. Jen praktika memorilo!

    #lang_eo #animeo #Esperanto #gramatiko #kunmetado #memeo #memeoj #vortoj


    Bildo kun du animeaj personoj, …
  6. Enketo pri la pronomo »ĝi«: https://framaforms.org/enketo-pri-la-pronomo-gi-1674837849

    Estimataj samideanoj! Ekde kelka tempo, mi esploras la demandon, ĉu la pronomo »ĝi« povas bone funkcii kiel seks-neŭtrala homa pronomo. Ĝis nun mi ĉerpis informojn ĉefe el libroj, oficialaj informoj, kaj propraj spertoj. Sed mi volus apogi miajn konkludojn ankaŭ per la pensoj, sentoj, kaj opinioj de aliaj esperantistoj.

    Tial mi faris enketon, kiun vi trovos ĉe la ligilo supre. Se la temo almenaŭ iom interesas vin, mi petas vin bonvole respondi la tieajn demandojn. Ankaŭ ripetoj (plusendoj) de ĉi tiu afiŝo estas tre bonvenaj, ĉar mi volas atingi kiel eble plej multajn personojn. Grandan dankon pro via helpo!

    #lang_eo #Esperanto #ĝi #ĝiismo #gramatiko #pronomoj #seksegaleco #seksneŭtraleco :blobcatheart:

  7. Post ioma prilaborado, mi ĵus finfine publikigis mian eseon: »Kunmetado estas simpla!« Se vi havas senokupan horon kaj iom interesas vin gramatiko de Esperanto, eble vi rigardu, ĉar eble ĝi plaĉos al vi!

    La verko esploras la manieron, per kiu oni kunmetas ideojn en la lingvo internacia. Mi penas montri per ĝi, ke oni ne povas bone priskribi tutan kunmetadon per multaj reguloj, kaj ke tute sufiĉas kelkaj simplaj reguloj gvidataj de racio, per kiuj oni povas ĝuste analizi ĉiun vorton en la lingvo.

    Ĉiu komento pri la enhavo estas tre bonvena, ĉu temas pri laŭdo aŭ kritiko, konsento aŭ malkonsento. Demandoj, proponoj, kaj atentigoj pri eraroj ankaŭ tre valoras. Kontaktu min laŭplaĉe!

    #lang_eo #eseo #esperanto #gramatiko #kunmetado #verkoj #vortfarado :blobcathappy:

  8. Post ioma prilaborado, mi ĵus finfine publikigis mian eseon: »Kunmetado estas simpla!« Se vi havas senokupan horon kaj iom interesas vin gramatiko de Esperanto, eble vi rigardu, ĉar eble ĝi plaĉos al vi!

    La verko esploras la manieron, per kiu oni kunmetas ideojn en la lingvo internacia. Mi penas montri per ĝi, ke oni ne povas bone priskribi tutan kunmetadon per multaj reguloj, kaj ke tute sufiĉas kelkaj simplaj reguloj gvidataj de racio, per kiuj oni povas ĝuste analizi ĉiun vorton en la lingvo.

    Ĉiu komento pri la enhavo estas tre bonvena, ĉu temas pri laŭdo aŭ kritiko, konsento aŭ malkonsento. Demandoj, proponoj, kaj atentigoj pri eraroj ankaŭ tre valoras. Kontaktu min laŭplaĉe!

    #lang_eo #eseo #esperanto #gramatiko #kunmetado #verkoj #vortfarado :blobcathappy: