#demandoj — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #demandoj, aggregated by home.social.
-
Ĉiu monero havas du flankojn. En la angla oni nomas ilin »kapoj« kaj »vostoj«. En la ĉeĥa oni nomas ilin »aglo« kaj »virgulino«. Mi havas du demandojn:
- Kiel oni nomas ilin en via lingvo?
- Kial ne estas moneroj kun tri flankoj? Kvar flankoj?? Hm???
-
@RL_Dane bezonas ĝisdatigitan tekstan dosieron kun angla‐esperanta vortaro. Se ĝi ekzistas kaj iu scias, kie oni povas trovi ĝin, bonvolu helpi 🐱☕
-
-
Mi lernis novan neoficialan vorton »meringo«. Temas pri bakita kirlita ovblanko kun sukero, uzata en diversaj desertoj. :gutkato_malsata_manĝilaro:
En la ĉeĥa lingvo oni nomas tion »neĝo«. Mi pensas, ke tio estas nomo bela, sed ne tute memkomprenebla. Ĉu ekzistas pli bona nomo en Esperanto, aŭ ĉu oni simple diru »meringo«? :gutkato_pensas:
-
@[email protected] Saluton ĉiuj 👋
Demandoj al la Komunumo:
Ĉu iu havas spertojn kun tiuj GPU-oj? Kiun vi rekomendus por loke funkciigi pli grandajn LLM-ojn?
Ĉu estas aliaj buĝetamikaj servilaj GPU-oj, kiuj eble fuĝis de mia atento, sed estas bonaj por AI-ŝarĝoj?
Ĉu vi havas konsilojn por konstrui malmultekostan AI-laborstacion? (Malvarmigo, energifonto, interkonektebleco, ktp.)
Kia estas via preferata agordo por loka AI-inferenco?Dankon antaŭe! 🙌
-
-
Ĉu oni kutime anstataŭigas du samajn konsonantojn per unu dum esperantigo de nomoj? Mi ne memoras, kie mi legis tion 🤔
-
Ĉu iu en Federujo skribas pri Argentino esperante? 🤔
-
Kiam oni diras »pluŝbesto«, kian pluŝbeston vi imagas? Kio estas la unua pluŝbesto, kiu aperas en via menso? Kiu el ili estas plej tipa por vi?
-
-
Ĉu mia retejo estas blogo aŭ ne? :gutkato_pensas:
Por mi, blogo ĉiam estis fluo de artikoloj ordigitaj en unu vico laŭ dato, skribitaj kun la intenco, ke ili estu parto de unu tuto: la blogo. Oni supozu, ke la leganto ĉiam trovos kaj legos ilin ene de la blogo, por kiu ili estis skribitaj. :gutkato_libro:
Mi fojfoje afiŝas verkojn, sed mi apartigas ilin al diversaj kategorioj. Mia intenco estas, ke la verkoj estu memstaraj; se iu prenus mian poemon, rakonton, aŭ eseon, kaj metus ĝin aliloken, tio ne impresus strange, ĉar mi kutime skribas ilin kiel memstarajn verkojn, ne supozante, ke la leganto legos ĝin en mia retejo, ene de unu kohera fluo. :gutkato_flucerba:
Freŝdate mi pripensis aldoni novan kategorion al la retejo, nomi ĝin »Blogo«, kaj uzi ĝin laŭ mia supre menciita difino de blogo. Sed mi ne certas, ĉu tio ne estus konfuza, ĉar iuj homoj jam nomis mian nunan retejon blogo. Komentoj kaj opinioj estas tre bonvenaj! :gutkato_hihias:
#lang_eo #blogo #blogoj #demandoj #enketo #enketoj #retejo #retejoj #vivo
-
Ĉu la vorto »moskeo« utilas? Mi ne scias multon pri islamo nek pri arĥitekturo, sed ĝi tute simple signifas islaman preĝejon, ĉu ne…? Kial bezonas apartan vorton? :gutkato_pensas:
#lang_eo #arĥitekturo #demando #demandoj #Esperanto #Islamo #religio #vortoj
-
Do, regantoj de hispana lingvo, ĉu vi diras [padre] kiel paðre aŭ padre? 🤔
-
Ĉu [tarte] ankaŭ estas torteto aŭ ĉu Esperanto havas alian vorton por ĝi? 🤔
-
Kiam oni oficialigos (aŭ kreos pli bonajn) maldecajn vortojn? :blobcattilt:
-
Ekzistas kategorio de verkoj, kiun oni nomas portala fantasto kaj [isekaj]. Ĉu la nomo estas komprenebla esperante? Ĉu oni bezonas la alian? 🤔
-
Kiuj enaj citiloj pli plaĉas al vi?
1. La stranga libro diras: «“Ne vin ĝenu Toto”, diris Doroteo al sia nova amiko; “li neniam mordas”».
2. La stranga libro diras: «„Ne vin ĝenu Toto“, diris Doroteo al sia nova amiko; „li neniam mordas“».
3. La stranga libro diras: «„Ne vin ĝenu Toto”, diris Doroteo al sia nova amiko; „li neniam mordas”».
4. La stranga libro diras: «‘Ne vin ĝenu Toto’, diris Doroteo al sia nova amiko; ‘li neniam mordas’».
5. La stranga libro diras: «‚Ne vin ĝenu Toto‘, diris Doroteo al sia nova amiko; ‚li neniam mordas‘».
6. La stranga libro diras: «‚Ne vin ĝenu Toto’, diris Doroteo al sia nova amiko; ‚li neniam mordas’».
7. La stranga libro diras: «‹Ne vin ĝenu Toto›, diris Doroteo al sia nova amiko; ‹li neniam mordas›».
8. La stranga libro diras: «›Ne vin ĝenu Toto‹, diris Doroteo al sia nova amiko; ›li neniam mordas‹». -
Do kiel oni markas ironion kaj sarkasmon en propozicioj laŭ via opinio?
[!] aŭ ⸮ ktp.
-
# Loĵbano denove
Mi denove legas pri Loĵbano :blobcatcoffee: Do, kiun bonan vortaron vi uzas?
-
Mi komencis legi la libron «Drakulo». Ĉu ekzistas bona esperanta traduko de ĝi? :blobcatthink:
-
@Metaph Interesaĵoj fojfoje troveblas sub #absurdaĵoj, #demando / #demandoj, #enkonduko, #federujo, #memeo / #memeoj, #verko / #verkoj, #vivo, kaj #vortoj. Kaj kompreneble ankaŭ #neutilaj_vortoj. :gutkato_post_muro:
-
Kial homoj ne povas simple esti kreskaĵoj?
-
Samretanoj! Ĉu iu el vi havas en via servilo bildon de gutkato, kiu ridetas (prefere kun buŝo malfermita kaj okuloj fermitaj), kaj havas guton da ŝvito sur sia vango? Mi serĉas gutkatan version de ĉi tiu teksta mieno: ^ ^’
Pli precize ian miksaĵon de ĉi tiuj gutkatoj: :blobcatlaugh: :blobcatnervous: Mi ne kapablas facile vortigi la senton, kiun la gutkato devus esprimi. (Se mi povus, eble mi jam estus trovinta la gutkaton.)
-
Hieraŭ mi vidis homon kun internaj orelringoj. Temas pri orelringoj, kiuj anstataŭ pendi de eta truo en via orelo, tute eniĝas tiun molan parton de via orelo kaj kreas grandan truon en ĝi. Oni kredeble povus trameti du fingrojn tra la truo; tiel granda ĝi estis!
Mi neniam povis kompreni, kial homoj tion faras. Sed mi supozas, ke simple temas pri stila prefero… mia unua penso estas, ke havi tiel grandajn truojn en la oreloj povas esti danĝera, kaj la truigo devas esti multe dolora. Sed eble ne…? Ĉu iu havas aliajn sentojn aŭ spertojn pri ili?
#lang_eo #demandoj #orelringoj #vivo :blobcatnotlikethis:
-
Kiam oni bazas sian verkon sur verko de iu alia, ĉu bona nomo por tia verko estas »deverko«? (Verko kiu venas de verko?)
#lang_eo #esperanto #demandoj :blobcatthink:
-
Kiel oni povas dormi pli bone? Mi nun havas problemojn ekdormi kaj foje vekiĝas tro frue, kvankam mi ne sentas min tre bone ripozinta.
Mi provis trinki antaŭ dormo dormigan teon el meliso, kamomilo, origano, anizo, tilio, kaj lavendo. Sed ĝi ne multe helpas.
Ĉu ekzistas helpaj manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj, per kiuj oni sin nutru?
-
Venis tempo fari mian unuan enketon! :blobcatcheer:
Kiel vi prefere nomus la kavernan ŝton-formon videblan en la kunsendita bildo? Bonvolu konsideri, ĉu la vorto plaĉas, sed ankaŭ ĉu ĝi facile kompreneblas al vi. Kaj se vi ideas eĉ pli bonan vorton, bonvolu prezenti ĝin per respondo!
(La vorton »stalaktito« mi intence preterlasas, ĉar mi serĉas vorton, kiun oni komprenu tutmonde, eĉ nekonante tersciencan terminaron.)
#lang_eo #demandoj #enketo #Esperanto #vortoj ~
(Originalan bildon aŭtoris »Life-of-Pix«, kaj ĝi subas la permesilon de Pixabay.)
Foto de kaverno, sur kies plafo… -
-
Hmm… ĉu Mastodono entute subtenas neplatan tekston?
#lang_eo #demandoj #mastodono :blobcatthink: