#lingvo — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #lingvo, aggregated by home.social.
-
Ĉu oni povus diri, ke oni devas aldoni gramatikajn finaĵojn, se la senfinaĵa vorto finiĝas per vokalo, kaj ne devas, se ĝi ne finiĝas per vokalo? :gutkato_pensas:
Ĉu tia regulo funkcias? Ĉu aferojn ĝi simpligas aŭ malsimpligas? :gutkato_sciencisto:
-
Kial homoj transskribas fremdajn nomojn angle?? Kio misas je vi??? Oni transskribas nomojn por ke oni povu legi kaj elparoli ilin! Esperanto havas facilan, regulan skribsistemon! Uzu ĝin!! :gutkato_paneas:
-
Ne mispensu, samideanoj! KER-ekzameno pruvas, ke vi estas kompetenta reganto de Esperanto, sed ĝi ne pruvas, ke vi estas bona reganto de Esperanto! La menciata »preciza« kaj »nuancoriĉa lingva esprimkapablo« ofte implicas uzon de multaj superfluaj esprimoj, kiujn bona reganto laŭeble evitu. :gutkato_flucerba:
Ni strebu al mondo, kie vere bonaj esperantistoj neniom bezonas kompreni superfluajn lingvaĵojn! Facila lingvo por la tuta homaro! :gutkato_heroo:
#lang_eo #Esperanto #KER #KERekzameno #KERekzamenoj #lingvo #lingvoj
-
Ĉu pensado dependas de lingvo? Aperas pli da atestaĵo ke la respondo estas ne.
-
Kiel oni tradukas la anglan esprimon 'Break A Leg 🤞' en Esperanton?
#Esperanto #Lingvo #Traduko #BreakALeg #EsperantoCommunity
#EsperantoTranslation #LanguageExchange #EsperantoCulture -
🌎🗣️ La hispana lingvo en Latin-Ameriko estas pli ol nur komunikilo — ĝi estas kultura ponto inter popoloj. La variadoj en prononco kaj vortprovizo reflektas historion kaj identecon. Tre interesa ekzemplo pri tio kiel unu lingvo povas unui diversajn kulturojn. 🌍💬
🔗 Legu la tutan artikolon ĉi tie: https://www.monato.be/2023/013252.php
-
Internacia lingvo, kies vortojn mi povas facile kompreni kaj memori danke al ĝia simpla kunmetado, eĉ se mi ne parolas la francan?! Kia bela ideo! Mi tuj lernu ĝin! :gutkato_adoras:
… kaj mi senpripense uzu ĉiujn fremdajn kaj neregulajn esprimojn, kiujn mi trovos en ĝiaj libroj kaj vortaroj! :gutkato_malica_kunmetas_manojn:
Hm? Tiu esprimo ne taŭgas por Esperanto? Pri kio vi parolas? Ĝi aperas en Vikipedio; kompreneble, ke ĝi estas perfekte bona Esperanto. Vi devas akcepti, ke la lingvo evoluas. :gutkato_fiervanta:
-
What language do you toot/post in the most?
Do you write and read Toots mostly in the same language or do you stick to one language or mix it up;
If you use a different language for different topics or day time i would be curios to know#Mastodon #Language #SocialMedia #OnlineCommunities #Multilingual #Sprache #Idioma #語言 #Lingvo #Lingua #言語 #언어 #שפּראַך #Langue #Taal #Мова #Язык
-
Ŝajnas ke esperantistoj :flago_esperanto: preferas plejparte disigi vorterojn per oblikv/a/j strek/o/j!
Eble mi ilin sekvos. :jamada_gesto_stulteta:
#lang_eo #esperanto #gramatiko #lingvo #skribostilo -
Mar’bird’o aŭ mar/bird/o? Kiel vi preferas disigi vorterojn? :gutkato_pensas:
#lang_eo #esperanto #gramatiko #lingvo #skribostilo -
@jubiloEO
Jes prave!
😂
Fakte ankaŭ en la franca oni parolas pri "malveraj amikoj". La plej amuza estas "estar constipado" kaj "être constipé" (hispana/franca => malvarmumita/konstipita). -
Mi fojfoje konfuzas la esperantan verbon "subiri" kun tiuj aliaj verboj en aliaj lingvoj ...
En la #svahila: "subiri" : pacienci atendi
(El la araba ṣabr (صبر) pacienco )En la #kirunda "subira" : refari
🙃
#lingvoj #lingvo #lingvistiko #esperanto #bantuo #lang_eo #afriko
-
Tre interesa artikolo (en la angla 🐊) pri la #Esperanto-movado en #Ĉinio, ĝia #historio, ĝia politika influo, kaj ĝia nuna situacio - bedaŭrinde malfluante - ktp...
https://radii.co/article/esperanto-subculture
(Dank' al @melunaka )#chinio #cxinio #EsperantaMovado #lang_eo #lingvo #lingvoj #politiko #komunismo
-
Jen mia persona blogo:
https://abouadile9f7b96564.wordpress.com/
Ĉi tie mi klasifikas miajn fadenojn el Mastodono, fotojn, gravajn ligilojn kaj tekstojn ktp...
#esperanto #blogo #lang_eo #fadenoj #fadeno #retpagxo #retpagho #PersonaBlogo #PersonaRetpagho #PersonaRetpagxo #interreta #arkivoj #arkivo #poezio #traduko #tradukprovo #lingvo #lingvoj #ligiloj #artikoloj #gazetaro #afriko #OrientaAfriko #CentraAfriko #muziko #drogoj #ArtefaritajParadizoj #kulturo #BongoFleva #svahila #kirunda #burundo #tanzanio
-
@MascarellDiego @enricpineda @chusgc Jes laŭ mi vi respondis tute bone... sed eble mi ne estas la plej sperta homo por vin korekti!
(Ĉiumaniere tio kio plej gravas miaopinie estas ke la homoj vian Esperanton tute komprenas)
#esperanto #lang_eo #InternaciaHelplingvo #kurso #lernado #lingvo #lingvoj
-
Neutila oficiala vorto de la semajno: ĝemelo
:gutkato: Ĉi tiu vorto oficialiĝis en la jaro 1929. Ĝi signifas »dunaskito«.
:gutkato_teo: Rimarku, ke la signifo de »dunaskito« estas facile divenebla el la kunmeto. Kaj se naskiĝas pli da beboj samtempe? Facile! Simple diru »trinaskito«, »kvarnaskito«, kaj tiel plu.
:gutkato_konsternetita: Kaj anstataŭ ŝati kaj kultivi tiun mirindan simplecon kaj flekseblecon de Esperanto, iuj ideis, ke ni devu lerni eĉ plian vorton tute nebezone.
:gutkato_ploras: Bonvolu ne esti kiel tiuj personoj! Esperanto bezonas vian helpon por ne iĝi tute fuŝita!
#lang_eo #Esperanto #lingvo #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj
-
2/2
Kompense, estas nur unu vorto en la #kirunda por diri "hieraŭ" kaj "morgaŭ" (ejo) kaj unu vorto por diri "post morgaŭ" kaj "antaŭ hieraŭ" (harya ejo)
Uzita tempo kaj kunteksto determinas kiel oni ĝin traduku aŭ komprenu, logike. 😊
#bantu #bantuo #kirundi #rundi #afriko #lingvo #lingvoj #lingvistiko #CentraAfriko #OrientaAfriko #esperanto #lang_rn #lang_eo #AfrikajLingvoj #BantuajLingvoj #Burundo #Burundio #Burundi #Ruando #rwanda
-
Kiel mi jam diris ĉi tie, la #Kirunda lingvo (kiu tre similas al la kinjarŭanda parolata en la najbara #Rŭando) estas tre sintezema kaj vortriĉa lingvo.
Ofte kiam esperante oni uzas pli vortoj (aŭ radikoj) esperante, en la Kirunda sufiĉas nur unu vorto. Ekzemplo : iri hejmen (aŭ hejmeniri) = gutaha.
1/2
#bantu #bantuo #kirundi #rundi #afriko #lingvo #lingvoj #lingvistiko #CentraAfriko #OrientaAfriko #esperanto #lang_rn #lang_eo #AfrikajLingvoj #BantuajLingvoj
-
Neutila oficiala vorto de la semajno: oferti
:gutkato: Ĉi tiu vorto oficialiĝis en la jaro 1974. Ĝi signifas »proponi (servon aŭ komercaĵon) al kliento«.
:gutkato_kontenta: Danke al ĉi tiu vorto, ni nun scias, kiam propono temas pri servo aŭ komercaĵo por kliento, kaj ne pri io alia! Krom se oni uzas la vorton figure…
:gutkato_pensas: Ĉu tio estas tre utila? Ĉu ofte okazas, ke »proponi« ne sufiĉus tute bone?
:gutkato_flucerba: Bonvolu diradi »proponi« (kaj aliajn konvenajn esprimojn laŭbezone), kaj se vi rimarkos ian gravan mankon, bonvolu sciigi min! Ĉar ĝis nun, mi tion ne rimarkis!
#lang_eo #ekonomio #Esperanto #lingvo #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj
-
3/3
Tonaj lingvoj estas la plimulto inter la 7,000 lingvoj en nia planedo sed ĉar la "regantaj" okcidentaj lingvoj (angla, hispana, franca ktp.) ne estas tonlingvoj, la okcidentuloj ofte emas havi malmultan komprenon pri ĉi tiu lingva fenomeno.Klarigo: kvankam bantua lingvo, la svahila ne havas tonojn.
Tio certe faciligas la lernado por la okcidentuloj! 🥰#esperanto #lang_eo #bantu #BantuajLingvoj #kirundi #kirunda #svahila #swahili #kiswahili #afriko #lingvo #lingvoj
-
Mi tre ĝojis trovi tiun libron ĉar ĝi estas skribita en la kirunda kun supersignoj por marki tonojn kaj longecon de vokaloj. Fakte la kirunda ( bantua lingvo) estas tonlingvo, tio estas vortoj povas havi (tre) malsamajn signifojn laŭ la uzata tono...
Uzado de tiuj supersignoj tre helpas la lernanto. (Ĝenerale la tonoj ne estas skribita en la kirunda ĉar la parolantoj ilin divenas.)
2/..
#bantu #BantuajLingvoj #kirundi #kirunda #esperanto #burundi #lingvoj #afriko #lang_eo #lingvo