#absurdajoj — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #absurdajoj, aggregated by home.social.
-
SALIKOOOOOOKOOOOOOOOO!!! :gutkato_x3:
Mi ne havas salikokon… :gutkato_malĝojeta:
… sed mi havas salon… kaj kokon… :gutkato_pensegas:

Maro havas ondojn. Haroj havas ondojn. Virinoj kun ondaj haroj do estas marvirinoj. :gutkato_flucerba:

Bonaj aferoj bezonas tempon. :gutkato_trinkas_teon:
Ankaŭ malbonaj aferoj bezonas tempon. :gutkato_pensas:
Aferoj simple bezonas tempon. Ĉu bone? :gutkato_kontenta:

@Lunarkido ¹⁶ Tiam, en mia revo, mi estis levita kune kun la aliaj esperantistoj al lando sen limoj, kaj en ĝia centro mi vidis stari grandan, belan urbon. ¹⁷ La urbo estis ĉirkaŭmurita de pura smeraldo, kaj en la muro estis metitaj dek ses pordegoj el pura jado, kaj sur ĉiu pordego estis ĉizita po unu el la dek ses gramatikaj reguloj de Esperanto, ¹⁸ kaj super ĝi aperis en grandaj literoj nomo de la urbo: »NOVA BJALISTOKO«.
¹⁹ Centre de la urbo staris granda turo, kaj en la supro mi vidis sidi belan virinon kun okuloj ĉirkaŭvolvitaj de silka tuko, sur kiu estis skribitaj la vortoj: »LINGVA JUSTECO«. ²⁰ Ĉirkaŭ ŝi sidis dek ses maljunaj viroj, kliniĝis, ĵetadis siajn diverskulturajn ĉapelojn, kaj paroladis: »Paco al mondo! Interkompreniĝo al ĉiuj nacioj!« ²¹ Kaj mia koro estis tuŝita.
²² Tiam mi vidis, ke Lingva justeco tenas en unu mano la Fundamenton de Esperanto, ²³ kaj en alia nekonatan sigelitan libron. ²⁴ Mi demandis: »Kiu libro estas tiu sigelita?« Unu el la maljunuliĉoj turniĝis al mi, kaj mi rekonis en li iaman prezidanton Renato Korseti. ²⁵ Li diris: »Tiun libron oni nomas La fina libro de Esperanto, sed ankoraŭ neniu kapablis malfermi ĝin.« ²⁶ Ĉiu el la viroj komencis tiumomente tre lamenti, ke neniu scipovas malfermi la libron.
²⁷ Kaj tiam leviĝis viro sidinta ĉe la dekstra mano de Lingva justeco, kaj mi vidis, ke li estas majstro Zamenhof mem. Li alvenis La finan libron, rompis la sigelon, kaj malfermis ĝin. ²⁸ Tiam ĉiu el la viroj rekomencis ĝoji, ĵetadi sian ĉapelon, kaj laŭde paroladi: ²⁹ »Doktoro Esperanto indas malfermi La finan libron de Esperanto! Vivu Esperanto! Vivu doktoro Zamenhof!« ³⁰ Kaj mi estis tiom kortuŝita, ke mi ĝojis kaj laŭde paroladis kun ili.
³¹ Kiam malfermiĝis la libro, malfermiĝis ankaŭ ĉiuj pordegoj, kaj tra ĉiu pordego eniris homamasoj de po unu deksesono de planedo Tero, ³² kaj ili plenigis la urbon kaj ĝoje paroladis inter si, ³³ malgraŭ ke ili ĉiuj venis de malsamaj nacioj kaj parolis malsamajn gepatrajn lingvojn. ³⁴ »Kia ĝoja okazo estas ĉi tio?« Mi demandis. ³⁵ »Tio estas la fina venko, promesita al ĉiu fidela esperantisto,« klarigis samideano Korseti. ³⁶ »Kiu ne laciĝis en sia paca laboro, ties bela sonĝo nun efektiviĝas.«
³⁷ Sed preter la ĝoja parolado mi aŭdis muĝadon de fajro kaj terurajn kriojn veni de sube, do mi time mallevis mian rigardon, kaj vidis, ke sub tiu bela lando troviĝas granda truo plena de fajro, en kiun oni ĵetadis homojn, por ke ili brulu die dum mil jaroj. ³⁸ »Kiuj estas tiuj, kaj kion ili faris por meriti tian traktadon?« Mi demandis. ³⁹»Tiuj estas malamikoj de la internacia lingvo; ĝiaj perfidantoj, malhelpantoj, kaj reformistoj.« ⁴⁰ Kaj vere, mi vidis en la truo perei sinjorojn Kutirat kaj Ŝlejer, ⁴¹ kaj mia koro estis tuŝita tiom, ke mi devis eldiri: ⁴² »Vere malbenita estas la sorto de ĉiu, kiu kontraŭstaris la Fundamenton kaj la finan venkon de nia kara lingvo Esperanto!«
―el la Libro de Malkaŝo (kiun herezuloj nomas Libro de Rivelo)

Mi kapablas esti ŝlima persono. :gutkato_degelas:
:pensveziko_maldekstra: ŝlimŝlimŝlimŝlim :pensveziko_dekstra:
#lang_eo #absurdaĵoj #vivo -

Mi ĵus bakis spickukon. Kaj kion vi hodiaŭ faris por kontraŭbatali faŝismon?

:parolveziko_maldekstra: Mi rezignas. Mi sinmortigos! :parolveziko_dekstra_vosta: :gutkato_ploras:
:ansero_blekas: :kriveziko_maldekstra: Neee, kato! Ne adiaŭu la mondon! :kriveziko_dekstra:
:parolveziko_maldekstra: Ho, stulta ansero. Sole vi adiaŭos, hodiaŭ. :parolveziko_dekstra_vosta: :gutkato_fiervanta:
:kriveziko_maldekstra: Mi ne sinmortigos, sed cinmortigos! :kriveziko_dekstra: 🔫:gutkato_kolera:
PAF PAF PAF
:ansero_etendanta_flugilon: 🔥 🎆 🔥 🔫:gutkato_kolera: PAF PAF PAF -

Kiam mi redaktas tekston aŭ programkodon, mi ofte uzas la redaktilon [Emacs]. La redaktilo estas tre programebla kaj adaptebla, tiugrade, ke iuj uzantoj tute entiriĝas, kaj komencas anstataŭe programi kaj adapti la ceteron de sia vivo al la redaktilo. Tial gravas, ke uzantoj de Emakso laŭeble plej frue sekurigu sin kontraŭ tiaj okazoj. :emacs:
Tial mi decidis duafoje inokuliĝi per la vakcino [Modix], kiu protektas onin kontraŭ etendismo de ne nur la Emaksa, sed ankaŭ la Esperanta variaĵo (kiu pliigas riskon de novvortmalsano)! Faru ankaŭ vi la ĝustan decidon, dum vi ankoraŭ havas tempon, kaj protektu vin kontraŭ tento, por ke ne trafu ankaŭ vin tia ĉi kompatinda sorto! :gutkato_dikfingro_supren:
#lang_eo #absurdaĵoj #Emakso #Esperanto #Imakso #komputado #libera_programaro #stultaj_ŝercoj #ŝercoj #tekstredaktiloj

@Metaph Interesaĵoj fojfoje troveblas sub #absurdaĵoj, #demando / #demandoj, #enkonduko, #federujo, #memeo / #memeoj, #verko / #verkoj, #vivo, kaj #vortoj. Kaj kompreneble ankaŭ #neutilaj_vortoj. :gutkato_post_muro:

Pri la literoj c,g,h,j,s
Tre malvarmas ĉe esperantujo. Ĝuste tial, esperantaj literoj surportas ĉapelojn, por gardi sin kontraŭ la vento! :gutkato_kontenta:
c→ĉ g→ĝ h→ĥ j→ĵ s→ŝPri la litero u
Kaj ŭ… … nu, u havas grandan truon en la kaposto. Ĝuste tial oni devas ŝtopi per bovlo, por gardi ĝian cerbon! :gutkato_flucerba:
u→ŭ -

Hamburgo ŝajnas esti bongusta urbo. Mi iom volus manĝi ĝin.
… almenaŭ hamburgeron. :gutkato_3c:

CW: Kolaanaso (Anas pepsicus)
Grado de danĝero: Kritika danĝero
Kolaanaso estas akvobirdo el la genro de anasoj. Ĝi estas la sola ano de tiu genro, kiu kapablas kaj eĉ bezonas loĝi en starakvoj riĉaj je sukero kaj mineraloj, kaj precipe algusto de la kolanukso (de tie ĝia nomo). Domaĝe, kolaon necesas konservi en malhelo kaj malvarmo, kio (grandparte pro homa influo sur tutmonda varmiĝado) iĝas en naturaj lagoj pli kaj pli malfacila.
Pro la malofteco de la medio, la birdo estas nur tre malofte trovebla sovaĝe, kie oni konjektas ne pli ol 2 000 vivantajn birdojn tutmonde. Vivtenado de la specio en multaj bestoĝardenoj montriĝis tre sukcesa, kvankam multekosta, kaj tiuj do povus baldaŭ iĝi la solaj lokoj, kie ĉi tiuj mirindaj birdoj troveblos.
-
Du plus tri, sed estas kvin.
Tri estus kvin, sed plas du.
#lang_eo #absurdaĵoj #Esperanto #vortoj #vortŝercoj :blobcatgoogly:
-
Pingvenu en la frostujon; la varmeco malaltas kaj vi estas bonpingvena!
-
-
- Ĵimanĉo
- Vundo
- Sardo
- Derkredo
- Laŭdo
- Mendredo
- Mabato
#lang_eo #absurdaĵoj #Esperanto #vortoj :ageblobcat:
-
Bonkolora kato.
#lang_eo #absurdaĵoj #vortoj :blobcatgreen:
-
Aranekato.
#lang_eo #absurdaĵoj #bestoj #katoj #vortoj :blobcatderpy: