#matematiko — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #matematiko, aggregated by home.social.
-
Mi tre ŝatas la vicon de videoj “La lando de matematiko” de #ARTE pri fundamentaj elementoj de matematiko. Mi rekomendas rigardi! #matematiko #video @arte
https://www.arte.tv/en/videos/097454-002-A/the-land-of-mathematics/ -
Kolego demandis al mi ĉu ni povas organizi renkontiĝon por kunligi matematikon kaj Esperanton, ene de serio de matematikaj renkontiĝoj.
Ni havos unu horon kaj duonon, kun 17-18 jaraĝaj studantoj. Unu el ili scipovas Esperanton, kaj la celo ne estas instrui la lingvon, sed ludi per #matematiko pri (la nekonata lingvo) #Esperanto (eble, inter aliaj lingvoj).
Ĉu ideojn, ĉu sugestojn?
Bonvolu diskonigu.
-
Neutila oficiala vorto de la semajno: ekvacio
:gutkato: Ĉi tiu vorto oficialiĝis en la jaro 1919. Ĝi signifas matematikan (aŭ fizikan) esprimon pri egalaj valoroj, ekzemple »
2x² = −12«, aŭ »E = mc²«. Oni ankaŭ povas nomi tian esprimon pli simple »egalaĵo«. Kial do Esperanto bezonas la vorton »ekvacio«?:gutkato_pensegas: …
:gutkato_kontenta: Bona demando! Via hejmtasko por la sekva semajno estas trovi kontentigan respondon! Se vi ne trovos, eble provu nomi ĝin »egalaĵo«.
#lang_eo #Esperanto #lingvo #matematiko #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj
-
#Datreveno #AdrienMarieLegendre #Matematiko
Je ĉi dato en 1752 naskiĝis Adrien-Marie Legendre, matematikisto, kiu evoluigis kelkajn tre utilajn metodojn por solvi fizikajn kaj inĝenieradajn problemojn. Li anoncis antaŭ Gauss sian metodon de malplej grandaj kvadratoj por trakti neprecizajn datumojn, kaj sugestis kelkajn konjekturojn pri nombroj. https://eo.wikipedia.org/wiki/Adrien-Marie_Legendre
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Legendre.jpg -
#Datreveno #FengKang #Matematiko
Je ĉi dato en 1920 naskiĝis Feng Kang, matematikisto, kiu sendepende inventis la finian eran metodon solvi komputadajn problemojn por ĉia inĝenierado. Aliaj el liaj algoritmoj utilas por longdaŭraj simuladoj de la movo de molekuloj, ktp. https://en.wikipedia.org/wiki/Feng_Kang
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Example_of_2D_mesh.png -
#Datreveno #JeanArgand #Matematiko
Je ĉi dato en 1768 naskiĝis Jean Argand, librovendisto kaj amatora matematikisto, kiu inventis geometrian bildigon pri kompleksaj nombroj, kaj donis la unuan rigoran pruvon de la fundamenta teoremo de algebro pri la radikoj de polinomoj, eĉ post kelkaj aliaj profesiuloj kiel Euler kaj Gauss malsukcesis. https://en.wikipedia.org/wiki/Jean-Robert_Argand
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Argandgaussplane.png -
se oni vivas dum 100 jaroj, geedziĝas unuafoje je la aĝo 20, kun daŭro de du jaroj ĝis nuliĝo… kaj trovas novan geedzon post du pliaj jaroj… sed ripetiĝis la ciklo ree kaj ree… kiom da geedzoj trovos? :gutkato_pensegas:
(100 - 20) / (2 × 2) = 80⁄4 = 20 geedziĝoj
#lang_eo #matematiko #ktp -
ĉu via cerbo grandas kaj malsekas? ĉu numerojn vi regas? ĉi scienco vin tenas?!
#lang_eo #memeo #matematiko -
#Datreveno #GastonJulia #Matematiko #ĤaosTeorio
Je ĉi dato en 1893 naskiĝis Gaston Julia, matematikisto, kiu provizis precizan difinon pri aro, nun nomita aro Julia, rilate al ripetado de funkcioj, kaj do komencis la kampon de ĥaosteorio kaj poste (de Mandelbrot) fraktaloj. Dum la unua milito li estis tre grave vundita en la vizaĝo, perdante sian nazon, kaj devis porti ledan maskon por kovri la vundon. https://en.wikipedia.org/wiki/Gaston_Julia
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Julia-set_N_z3-1.png -
#matematiko Eksciu pri miksado de kartaro en tiu prelego de Lucas TEYSSİER:
-
Pri io ajn blogo: Kompleksaj nombroj https://priioajn.wordpress.com/2020/07/08/kompleksaj-nombroj/ #esperanto #priioajn #Matematiko
-
Pri io ajn blogo: Tie ĉiudirekten estas suden https://priioajn.wordpress.com/2020/01/16/tie-ciudirekten-estas-suden/ #esperanto #priioajn #Esperanto #Matematiko #Scienco