#lingvoscienco — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #lingvoscienco, aggregated by home.social.
-
Neutilaj oficialaj vortoj de la semajno: pluralo kaj singularo
:gutkato: Ĉi tiuj vortoj oficialiĝis en la jaroj 1929 kaj 1974, respektive. Ili estas gramatikaj vortoj, kiuj respektive signifas »multenombro« kaj »ununombro«.
:gutkato_sciencisto: Kial? Nu, ĉiu devas kompreni, ke lingvoscienco estas scienco serioza, kaj ke seriozaj sciencistoj ne povas paroli vulgaran lingvon de ordinaruloj! Fideblecon de fakulo oni plej bone taksas laŭ tio, kiom da latinaj vortoj ĝi uzas en ĉiu frazo.
:gutkato_ruĝa: Se vi komprenas fakulon sen helpo de vortaro, atentu! Ĝi verŝajne estas trompisto, kiu ne vere komprenas sian fakon; ne fidu al ĝi!
:gutkato_dikfingro_supren: Se vi volas esti fidebla lingvosciencisto, nepre diru »pluralo« kaj »singularo«! (Sed se vi nur volas, ke oni facile komprenu vin… eble sufiĉos, ke vi diru »multenombro« kaj »ununombro«.)
#lang_eo #Esperanto #gramatiko #lingvo #lingvoscienco #neutila_vorto_de_la_semajno #neutilaj_vortoj #vortoj