home.social

#programaro — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #programaro, aggregated by home.social.

  1. Do mi finfine altigis mian Debianon al nova versio! :debian: :gutkato_hura:

    Almenaŭ sur unu el miaj klapkomputiloj. Mi havas alian, pli malnovan kaj kadukan, kie mi ankoraŭ lasos la malnovan version kelkatempe. :gutkato_klapkomputilo:

    La altigo iris glate… ĝis la pakaĵilo plendis pri loke instalita pakaĵo, kiun mi forgesis malinstali. Do mi petis la pakaĵilon forigi ĝin, sed la pakaĵilo plendis, ke ĝi ne povas funkcii, ĉar mankas al ĝi iu biblioteko… kiun ĝi mem forigis provante altigi la sistemon. :gutkato_ridas_nervume:

    Do mi permane elŝutis kaj instalis la mankantan bibliotekon, malinstalis la probleman pakaĵon, kaj daŭrigis la altigon. La cetero, dankinde, iris glate! Nu, krom tio, ke la pakaĵilo ial malinstalis mian tutan labor-medion KDE, kiun mi devis iom post iom reinstali. :kde:

    Sume mi esperis pli glatan transiron, sed ŝajnas, ke ĉio funkcias bone nun, kaj mi perdis neniujn datumojn. Do tio ankoraŭ estis pli bona sperto, ol ĉiutagaj ĝisdatigoj en [Arch Linux]. :gutkato_hihias:

    #lang_eo #Debian #GNU #libera_programaro #Linux #LiGNUx #programaro #teĥnikaro

  2. Nova ĝisdatigo de #Thunderbird! :thunderbird: :gutkato_hura:

    … la listo de mesaĝoj aspektas iom malbone nun. Kaj kvankam mi ne tute certas, mi pensas, ke mi havis menubreton antaŭe.

    Eble mi reprovu alian klienton. Sed ne vere ekzistas pli bonaj klientoj, kiuj ankaŭ prizorgus kontaktojn ktp. :gutkato_ridas_nervume:

    #lang_eo #libera_programaro #programaro #programoj #refasonado #retpoŝto #teĥnikaro