home.social

#tehnikaro — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #tehnikaro, aggregated by home.social.

  1. Antaŭ kelka tempo mi provis uzi Telegramon. Ĝi estas interreta komunikilo, unu el la pli popularaj, precipe inter esperantistoj. Kaj mia sperto kun ĝi, je mia granda surprizo, superis miajn atendojn. Nun vi povas legi pri ĝi en mia nova blogafiŝo! :gutkato_leterportisto:

    Laŭkutime, ne hezitu atentigi min pri rimarkitaj mistajpoj, eraroj, mallertaĵoj. Mi jam korektis kelkajn tuj antaŭ publikigo, do tre eble restas pliaj, kaj mi ĉiam deziras poluri mian lingvo-uzon. :gutkato_post_muro:

    #lang_eo #blogo #programoj #Telegram #Telegramo #teĥnikaro

  2. Antaŭ kelka tempo, ni ĝisdatigis Pleromon (la programon de nia servilo) al nova versio, kiu alportas novan sistemon de haŭtoj. Niaj malnovaj haŭtoj ankoraŭ funkcias, sed iuj partoj aspektas iomete malsame. :gutkato_verda:

    Mi volis refari la haŭtojn per la nova haŭto-redaktilo (kaj plibonigi iujn aferojn, ekz. altigi kontraston de iuj tekstoj), sed ŝajnas, ke tiu estas iom rompita, kaj mi ne povas konservi ilin. Ni devos kontroli, ĉu la problemo venas de la programo aŭ de nia servilo, kaj raporti aŭ solvi la problemon (respektive). :gutkato_klapkomputilo:

    Nu, verŝajne tio ne urĝas, ĉar la servilo ankoraŭ aspektas bone kaj uzeble. :gutkato_hihias:

    #lang_eo #Federujo #Pleroma #teĥnikaro #serviloj