#kovim — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #kovim, aggregated by home.social.
-
Feliĉan Zamenhof-tagon! Mi eĉ forgesis, ke ĝi okazas hodiaŭ. Freŝdate mi estis iom tro okupata de resaniĝado post KOVIM, kaj de preparado de Kristnaskaj festoj, kiu devis prokrastiĝi pro ĝi. Eble mi restos iom pli pasiva tie ĉi en la venontaj tagoj. :gutkato_flucerba:
-
Pensema artikolo (angle) pri kiel fido (aŭ eble pli precize malfido inter la registaro kaj la publiko) rolas dum la pandemio Kovim en Britio.
"Rezulte mi demandas min, kiom de la malfido estis bazita sur la fakto, ke tiom de ili [la registoj] havis neniun intencon mem obei la regulojn."
https://christinapagel.substack.com/p/how-the-government-failed-on-behavioural
-
Ho, ve! Mia fratino havas #kovim... resaniĝu fratineto!
-
Ĝisdatigo: Mi estis terure malforta kaj laca hodiaŭ. Alvenis la testoj kiujn mi mendis kaj mi ja infektiĝis de la kovimaĉo.
Espereble ne alvenos estonteco kiel en Gattaca en kiu mi suferos pro tio. (kvankam tie oni uzis Esperanton... 🤔)
Jen la fino de mia senkovimeco en mia regiono: marto 2020 ĝis junio 2022.
Hodiaŭ: 30 junio 2022
-
En Francio, deviga vakcinatestilo estos kontrolata de policanoj, kiuj ne estas devige vakcinitaj. 🤔
Bonvenon en absurdejo! -
Mi ĵus ricevis la duan injekton de vakcino kontraŭ Kovim-19.
-
CW: KOVIM-19
Kiel aspektas la pandemio de #KOVIM-19 el la vidpunkto de #FremduloEnFrancio ?
Mi priparolas tion en la tria epizodo de mia podkasto. Bonvenon!
https://anchor.fm/fremdulo/episodes/KOVIM-19-en-Francio-eklp8f
-
Porti maskon, estas nur afereto, mi portas.
Deteni min brakumi amatajn familianojn, mi akceptas. Mi eĉ pretas akcepti, ke iu entrudu testilon en mian nazon, se necese.Sed esti devigata akcepti ĉion tion, kiam nenio estas farata por ŝanĝi la sistemon, kiu estigas katastrofon post katastrofo, ege dubigas min.
-
Mi admiras la bluon de la somera ĉielo.
Kompare kun la pasinta jaro, neniu blanka streko trairas ĝin...de nordo al sudo, de oriento al okcidento, ĉe horizonto kaj ĉe zenito.Mi fakte forgesis, ke tia pura ĉielo povas ekzisti en Francio.
-
Vi estas mia heroo: kiel infanoj povas batali kontraŭ KOVIM-19 https://unesperante.wordpress.com/2020/07/08/vi-estas-mia-heroo-kiel-infanoj-povas-batali-kontrau-kovim-19/ #Sem #categoria #KOVIM-19 #Unesko #esperanto
-
Malgraŭ ĉio! 🎵 #KOVIM-19
-
Konsiloj por malpliigi streson dum la krizo de KOVIM-19 https://unesperante.wordpress.com/2020/06/17/konsiloj-por-malpliigi-streson-dum-la-krizo-de-kovim-19/ #Sem #categoria #KOVIM-19 #Monda #Organizaĵo #pri #Sano #(WHO) #esperanto
-
La viruso “neniam malaperos” laŭ atentigo de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) https://unesperante.wordpress.com/2020/05/16/la-viruso-neniam-malaperos-lau-atentigo-de-la-monda-organizajo-pri-sano-mos/ #Sem #categoria #KOVIM-19 #Monda #Organizaĵo #pri #Sano #(WHO) #esperanto