home.social

#linukso — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #linukso, aggregated by home.social.

fetched live
  1. Mi petis kostotakson por aĉeti tekokomputilo sen sistema programaro.

    Vendejo proksime al mia hejmo proponis modelon po 360€. Mi kontrolis ilian retejon, Ili proponas al ĉiuj la saman modelon je speciala oferto: 529€ !

    Tio ĉi estas la ŝparo se oni uzas liberan kodon (mi uzos Linukson) anstataŭ la plej kutimaj kaj multekostaj sistemoj.

    Vivu #Linukso!

  2. Ĝisdatigo de la komputilo kaj la «oranĝa» komputileto sukcesis. Hura! 🐱☕

    #lang_eo #Debiano #Linukso

  3. Je :emacs: Imakso, mirinde utilas shell-command-on-region (M-| ), per kiu oni metas tekston kiel enigo al programo.

    Mi ĵus malkovris hodiaŭ la egale utilan sh-execute-region, kiu rulas liniojn kiel ŝelprogramo! Mi agordis ĝin hodiaŭ al C-c |. :gutkato_ridas:

    :terminalo: Tiuanime, hodiaŭ mi skribis simplan funkcion, execute-buffer. Se vi redaktas skripton, per ĝi povas simple ruli la nunan dosieron kaj vidi la eligon. Tre utilas por ŝelo kaj bc-umado, ktp, kiel mi ofte faras. :gutkato_dikfingro_supren:

    (global-set-key (kbd "C-c \\") 'execute-buffer)
    (defun execute-buffer ()
      "Execute the current buffer’s file, sending output to a buffer."
      (interactive)
      (shell-command (format "\"%s\"" (buffer-file-name))))
    

    #lang_eo #imakso #emacs #ŝelo #bash #gnu #linukso #lignukso

  4. watch estas iom malica programo! mi neniam certas, kiel kaŝeti ĉion! do mi simple reprovadas la saman aferon milfoje… :gutkato_xwx:

    $ watch bash -c 'du  /tmp/*.mp4'
    $ watch find /tmp -name '*.mp4' -exec du {} \;
    $ watch find /tmp -name '*.mp4' -exec du {} \\;
    $ watch find /tmp -name \'*.mp4\' -exec du {} \\;
    $ watch bash -c 'kontrol() ( find /tmp -name "*.mp4" -exec du {} \;  2>/dev/null); kontrol'
    

    kaj neniu funkcias. freneziĝas! mi freneziĝas!!! :gutkato_kolereta: :gutkato_konfuzita:

    $ echo 'kontrol() ( find /tmp -name "*.mp4" -exec du {} \;  2>/dev/null); kontrol' > /tmp/kontrol.sh
    $ watch sh /tmp/kontrol.sh
    

    tio plifacilis. :gutkato_kontenta:

    #lang_eo #watch #gnu #linukso #linux #lignukso #unikso

  5. Mi pasigis la matenon skribante testojn por mia nova programo, kaj kia bona malŝparo tio estis!
    Mi sentas tiom sekura, ĝuste nun! :gutkato_kontenta:

    Mi malkutimiĝis al testoskribado antaŭ longa tempo — mi rekutimiĝu! :gutkato_fajrokuloj:

    #lang_eo #programado #lispo #retejo #reto #lignukso #gnu #linukso

  6. Ekde mi ekuzis je "i3wm", mi ĉiam uzis la defaultan "bar" kaj "i3blocks" sed nun mi volas ekuzi je "polybar". Do mi devas lerni kiel uzi kaj agordi ĝin.

    #esperanto #linukso #i3wm

  7. Belarta Programo de la Tago Nᴿᵒ 231: ble.sh

    Laŭdoj

    ble.sh estas tre utila »aldonaĵo« al la :gnu: GNU ŝelo, bash (Baŝo). Ŝelo estas la programo kiu ruliĝas dum vi uzas :terminalo: terminalon, kaj provizas al vi manieron entajpi ordonojn kaj vidi la eligon. Baŝo estas inter la plej potencaj kaj belaj ŝelprogramoj, kaj sendube la plej populara.

    Tamen, ĉu ne jam estas 2024? Ĉu ne oni volas spektaklaĵojn, ornamojn, kaj stiligojn en ĉiu programo, inkz. je la ŝelo? Mi volas! Baŝo tre utilas, sed implicite ĝi ne vere ornamecas. :gutkato_pensas:

    Dankinde, do, ke ekzistas nia kara blesh (Bleŝo)! Bleŝo provizas, inter alie:

    • Gramatikan stiligon: Ĝi rekolorigas/emfazas entajpitajn vortojn laŭ sia speco. Ekzemple, dosieronomoj substrekiĝas, program-alinomoj oblikviĝas, komentoj helgriziĝas, kaj neekzistantaj programonomoj fonruĝiĝas. Ĝi kaj beligas kaj helpas vin certi, ke vi tajpis ĉion ĝuste! :gutkato_pentristo:
    • TAB-konjektadon: Ĝi TAB-elekteble kaj tajpŝpare konejektas la dosieron/parametron/ktp kiun vi tajpas. Elstare notinde estas, ke se vi TAB-konjektas parametrojn de ordono — ekzemple, $ ls -- + TAB — ĝi listigos legeble ĉiun parametron de la programo, kun mallonga priskribo apude. Tre utile! :gutkato_sciencisto:
    • Historio ĉie: Ĝia historio-subteno (inkz. ^r) amikecas kaj intelegentas. Ĝi eĉ memage proponos al vi historie-skribitan ordonon, se vi nun tajpas similan ordonon. Tajpŝpare! :ansero_kodrompisto:
    • Statolinion: Ĝi subtenas montradon de »statolinion«, iom kiel tiu de ImaksoVimo. :gutkato_profito:
    • … kaj tiel plu!

    La plej gravaj kaj utilaj aferoj al mi estas la TAB-konjektado kaj gramatika stiligo. Per la TAB-konjektado, mi povas plibone elpensi kion mi faros; kaj per la gramatika stiligo, ĉio simple plibeletas. :kjubej_kontentas:

    Kiel?

    Ĉu vi pensas al vi,
    :pensveziko_maldekstra: Kiel Bleŝo povas fari ĉi tiajn miraklaĵojn? :pensveziko_dekstra_vosta: :kjubej_scivolas:

    La respondo simplas, kaj fakte mirindas: Ĝi anstataŭigas iujn funkciojn de Baŝo, plej grave la »readline« (enlegaj) funkciojn. Ĝi povas fari tion ĉar ĝi mem estas skribita sole kaj purpure per Baŝ-kodo! :gutkato_timsurprizita:

    Ĝi tiom rapidas kaj bonkvalitas, ke mi supozus ĝin skribita (almenaŭ parte!) per C aŭ alia lingvo, sed ne! Ĝi estas sole skribita per ŝel-kodo! Danke al tio, tre facilas ĝin instali! Simple faru la jenon:

    $ git clone --recursive --depth 1 --shallow-submodules https://github.com/akinomyoga/ble.sh.git
    $ make -C ble.sh install PREFIX=~/.local
    $ echo 'source ~/.local/share/blesh/ble.sh' >> ~/.bashrc
    

    … kaj finita! :gutkato_hura:

    Takso

    Mi nur uzis ĝin jam dum iuj horoj, sed mi jam amas ĝin; genie ideita kaj mastre farita! Kial oni uzus la misŝelojn kiel zshfish, dum oni havas jam Bleŝon?

    Nenial! Laŭdon, laŭdon, laŭdon! :gutkato_guuu: :anja_adormiras:

    12⁄13 poentoj! :taneŝima_gesto_bone:

    #lang_eo #esperanto #ŝelo #blesh #bash #baŝo
    #programo #programo_de_la_tago #unikso #gnu #linukso #lignukso

  8. CW: Averto: Politiko, ne tre serioza

    Mi spektis debaton inter ses kandidatoj al la Eŭropa parlamento! (La elektoj okazos junie.) :flago_eŭropunio:

    Ĝi estis organizita de studentoj, tre bone kaj interese. Antaŭ la fino, spektantoj rajtis meti demandojn interrete, kaj iu demandis, kiujn operaciumojn la kandidatoj uzas. La respondoj:

    • Telefone [Android], kaj komputile [Windows].
    • Mi uzas on [Apple], eĉ telefone.
    • [iOS], ambaŭ.
    • [Android] kaj [Windows].
    • [iOS] kaj [Windows].
    • Sur unu telefono [Android], sur alia [LineageOS], kaj sur klapkomputilo mi havas on [GNU/Linux].

    Ĉu vi divenos, al kiu kandidato mi planas (certe ne nur pro ĉi tiu respondo) doni mian voĉon? :gutkato_palpebrosigno:

    #lang_eo #debato #elektoj #EU #EU2024 #Eŭropunio #GNU #Linukso #politiko #teĥnikaro

  9. Hodiaŭ mi donis alian ŝancon(tiu ĉi estas la tria fojo) al terminalo Kitty mi agordis ĝin bone hodiaŭ por mia kutima uzo. Mi ankoraŭ devas lerni ĝia uzo de "Sessions".

    Ĝis nun mi estis uzanta je Alacritty.

    #esperanto #linux #linukso

  10. Mi tre, tre ĝojas — mi ĵus trovis novan ŝatokupon! :gutkato_ridas:

    … esplori /tmp/ ĉe amasuzata SSH-servilo, kaj tralegi la dosierojn de aliuloj! :terminalo:

    Mi jam trovis bizaraĵojn… tiom interese!

    #lang_eo #lignukso #gnu #linukso #ssh

  11. mi finfine agordis signoformarojn ĉe mia :guix:-sistemo por la ĉina, la korea, la japana, ktp…
    nun mi povas ree vidi signojn nelegeblajn al mi! multoble plibonas tiel ĉi! :gutkato_hura:
    #lang_eo #gnu #linukso #lignukso :taneŝima_ĝojas:
  12. Mia nova projekto: Fishkin’s Yggdrasil nodes pinger
    fynpinger.fishk.in/eo/
    La programo dum kelkaj minutoj faras liston de la nodoj de la reto Yggdrasil, rapide respondantaj al komputilo de uzanto je tinto (ping).

    #Yggdrasil #komputilo #programaro #ping #elŝuti #GNULinux #Linux #GNULinukso #Linukso #lang_eo #eo #Esperanto

  13. :programo: uniksa programo de la tago #134 :terminalo:

    getent! getent povas preni registraĵojn el kelkaj sistemaj agorddatumbazoj: /etc/passwd, /etc/group, /etc/hosts, ktp.

    $ getent groups wheel
    wheel:x:999:jadedctrl
    
    $ getent hosts
    127.0.0.1       localhost komput
    127.0.0.1       localhost komput
    

    … ĝuste tiel!

    mi ĵus renkontiĝis kun tiu ĉi programo, kaj mi jam antaŭvidas ke ĝi malofte utilos al mi… eble iutage!

    verŝajne ĝi estas ano de »glibc« :gnu:

    #lang_eo #linukso #lignukso #unikso #programo #programo_de_la_tago

  14. Post kelkaj jaroj uzante je Alacritty hodiaŭ mi reinstalis je Kitty kaj nun mi ne scias ĉu mi devas ŝanĝi mian terminalon.

    #esperanto #linukso #terminalo

  15. Mia uzo de #linukso estas tre minimalisma komparante min kun aliaj uzantoj:

    - Mia fenestra administrilo estas "i3wm".
    - Mi skribas kodon per "Vim".
    - Mi legas je RSS per "Newsboat".
    - Mi aŭdas podkaston per "Newsboat+Podboat+MPV".
    - Mi aŭdas radion per "PyRadio".
    - Mi administras miajn dosierojn per "Ranger"(Antaŭe per Vifm).
    - Mi aŭdas muzikon per "Cmus".
    - Mi legas e-librojn per "Zathura".
    - Mi skribas notojn per "jrnl".
    - Por krei aŭtomatigon mi uzas je bash + rofi + fulmklavo.

    #esperanto

  16. Belarta Programo de la Tago Nᴿᵒ 231: bloat

    Laŭdoj

    bloat estas unika federuja (Pleroma/Mastodon/ktp) kliento retfoliumila kiu elstarigas sin per malpezeco, nebezono de ĝavoskripto, facilagordebleco, kaj bona haŭto! Malkiel aliaj klientoj, kiuj ofte lasas ĝavoskripton krei la HTML-on, la bloat-servilo kreas la HTML-on per si mem, antaŭsende al la retfoliumilo. Danke al tio ĉi, bloat funckias ĉe tre simplaj retfoliumiloj kiel NetSurf, w3m, kaj lynx — dum aliaj klientoj postulas malsimplajn retfoliumilojn (ekz. Fajrovulpon :firefox:)!

    Nu, oni (kutime juste) eble supozus ke kliento tia estus tre baza, kaj ke mankus al ĝi iujn kernajn kapablojn… »Bazaj rimedoj, bazaj kapabloj«, ĉu ne? Sed je bloat tio estas entute misa antaŭjuĝo! Ĝi subtenas preskaŭ ĉion, kiun oni bezonus de kliento: Foliumado de historioj, uzantoj, kaj listoj; agordado de profilo; serĉado ampleksa; afiŝado kunbilde; sciigoj; ktp. Ĝi ankaŭ subtenas iujn plifaciligojn per ĝavoskripto, si vi tiel emas.

    Menciindas ankaŭ la maniero per kiu la fasado fariĝas: bloat uzas <frame>-elementojn HTML-ajn por montri partojn de la fasado aparte. La sciigo-kampo estas <frame>, la ĉefmenuo estas <frame>, kaj la ĉefa kampo estas ankaŭ sia propra <frame>… Ĝi estas bela kaj tre uzebla maniero fari potencajn retejon ĉi tiajn per simpla HTML, kaj mi miras ke ĉi tiu aliro ne plioftas!

    Utiligo

    Tre facilas instali la servilon kaj gastigi ĝin; vi eĉ povus ruli ĝin sur via propra komputilo kaj retfoliumi localhost, se tiel vi emus. Se vi havas Go-on instalitan, simple rulu make, kaj vi pretas!

    Mi antaŭ kelka tempo faris tradukon de la programo al esperanto; se vi volus la paĝojn, simple diru! :gutkato_fingropafas:

    Takso

    Miaŭmas ĝin; majstre farita programo! Tre plaĉas uzi ĝin, honeste. Mi daŭre uzos kaj tenos inspiron de ĝi longe!

    1000⁄1000 :taneŝima_ĝojas:

    #lang_eo #esperanto #bloat #programo #unikso #linukso #lignukso #federujo #programo_de_la_tago

  17. skribi Komunan Lispon post du jaroj de C++ kaj Skimo… sentas kvazaŭ mi revenis hejmen :gutkato_kafo:
    #lang_eo #programado #linukso #lispo
  18. Se oni legas EPUB-dokumenton per XReader, kaj klakas hazardan ligilon… ĝi malfermos la retpaĝon rekte en si mem?! Fek’, kia krimo! Tio nepre ne eblu! Almenaŭ la uzanto avertiĝu, ke elŝutos ion derete! :gutkato_konsternita:

    #lang_eo #esperanto #linukso #xreader

  19. kial dosierujoj :dosierujo: ne povas kaj enhavi subdosierojn kaj enhavi datumon, samkiel dosiero :teksto: ordinara? ĉu ne tio logike belus kaj elegantus? :jamada_adormiras:

    #lang_eo #esperanto #linukso #lignukso #unikso

  20. `sshfs` ne subtenas aldonaj dosierecojn (xattr). kiu opiniis tion bona ideo venigas honton al sia familio :gutkato_ploras:
    #lang_eo #esperanto #linukso
  21. Belarta Programo de la Tago Nᴿᵒ 217: Kaktaj Komentoj (Cactus Comments)

    Kaktaj Komentoj estas interesa sistemo por komentado de retpaĝoj, kiu facile agordeblas al retejestroj kaj facile uzeblas al komentantoj. Laŭaspekte, ĝi similas al aliaj komentsistemoj (kiel Disqus). Sed kaŝita en ĝia koro viglas animo belbrila: Ĝi estas federa kaj libera. :gyate_cirno:

    Ĝi federas simile al federujo (Mastodon, Pleroma, ktp) — oni elektas servilon, kiu gastigos la komentojn, sed ne nepre devas pluuzi tiun servilon dumĉiame. Ĝia bazo estas Matrikso (Matrix), kiu estas tre bona babiladsistemo libera kaj federa. Pro tio, oni eĉ povas aliĝi al komentdiskutado kvazaŭ estas babilĉambro! Nur bezonas Matriksan klienton (ekz., Element), kaj oni povas komenti per sia propra Matriksa identeco kaj ricevi sciigojn pri respondoj aŭ plua diskutado.

    Kaj aldone: Ege facilas komenti sennome, kaj ĝi rapidas! Iuj aliaj komentsistemoj ĉi tiaj malrapidas, aŭ aĉe postulas retpoŝtadreson ktp… Sed Kaktaj Komentoj kaj plipotencas kaj plifacilas. Jen la venko! :meguamazed:

    Nur postulis ~duonhoron al mi agordi ĝin por mia retejo. Se vi gastigas vian propran retejon, mi konsilas al vi Kaktus Komentoj!

    Takso 88⁄89! :cirnolove:

    #esperanto #lang_eo #cactuscomments #matrix #matrikso #retejfasonado #programodelatago #unikso #linukso #lignukso

  22. Mi eksperimente instalis Ubuntu en mia malnova komputilo. Sed ĉu estas maniero tajpi Esperanton ikse en Linukso? Tiu estas mia preferata metodo.
    #linukso