home.social

#libera_programaro — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #libera_programaro, aggregated by home.social.

  1. Hodiaŭ mi trovis la Federujan konton de @librewolf, ŝanĝita versio de [Firefox], kiun mi uzas. Ĝi elsuĉis mian ĝojon je vivo. :gutkato_morta:

    Kial? La profilbildo montras emblemon de la projekto, kun la fono ŝanĝita al koloroj de la »interseks-inkluziva progresa TASula flago«. [LibreWolf] ne estas la unua projekto, kiun mi vidas uzi tiun flagon, kaj tio ĉagrenas min. Eble vi nun pensas: »Kial tio ĉagrenas vin? Kio estas la problemo?« Samideanoj, mi kunsendas la profilbildon kaj la flagon. Rigardu ilin, se vi sentas vin kuraĝaj, kaj la problemo rapide evidentiĝos al vi. :gutkato_okulvitroj:

    La flago estas abomenaĵo! Abomenaĵo farita por ofendi ne konservemulojn, ne ekstremdekstrulojn, sed tute sendistinge ĉiujn homajn okulojn! Ĝi senkompate atencas la bazan senton de belaspekto mem! :gutkato_brulas:

    Antaŭ kelka tempo, iu havis brilan ideon: Kiel ni reprezentu belecon kaj diversecon de homa naturo? Per ĉielarko! Ĉielarko estas bela. Nenio mankas al ĝi. Ĝi enhavas ĉiujn kolorojn, kaj do perfekte taŭgas por kovri ĉiujn nuancojn de homeco. Hodiaŭ, la ĉielarka flago estas vaste rekonata simbolo de TASuloj tutmonde. Simple. Bele. Dek el dek. :flago_tasuloj: :gutkato_afiŝo_10_el_10:

    Poste, iuj personoj havis aliajn ideojn: Kial ni ne aldonu ekstrajn kolorojn al la flago? Kial ni ne aldonu eĉ pliajn ekstrajn kolorojn al la flago? Kial ni ne aranĝu ilin kiel pintajn striojn, malpli dikajn ol la ĉielarkaj strioj, kaj ne aldonu triangulon, ĉi-foje pli dikan ol la ĉielarkaj strioj? Jes, la respondo devis esti dekomence evidenta: Ĉar tio estas tute superflua. Ĉar tio aspektas terure. Ĉar la flago mem tiom hontas pri sia aspekto, ke ĝi ruĝiĝas – ĉar kovras ĝin la sango, kiu ekfluis el niaj okuloj, kiam ili rigardis ĝin. Bedaŭrinde, tio ne haltigis ilin. :gutkato_malesperetas:

    Oni supozus, ke tia flago ne havas ŝancon disvastiĝi. Oni supozus malprave. Tro ofte, mi vidis la profilbildon de amata libera projekto senaverte tordiĝi al formo similanta vomaĵon de radiaktiva kornoĉevalo. Eble du- aŭ tri-foje, sed eĉ unu fojo trous. Kial? Eble oni volas montri, kiom radike kaj perforte oni pretas agi por defendi la rajtojn de malplimultoj. Sed mi kredas, ke ekzistas vojo pli paca, vojo pli harmonia. :gutkato:

    Amikoj, samseksemuloj estas niaj gefratoj. :flago_inemulinoj: Neseksemuloj estas niaj gefratoj. :flago_neseksemuloj: Pluramuloj estas niaj gefratoj. :flago_pluramuloj: Transseksuloj estas niaj gefratoj. :flago_transseksuloj: Interseksuloj estas niaj fratipoj. :flago_interseksuloj: Ili ĉiuj meritas egalajn rajtojn kaj havas belajn flagojn… almenaŭ ĝis oni kungluas ilin ĉiujn en unu teruran malsanktaĵon. Kompreneble, ankaŭ blinduloj kaj aliaj malkapabluloj estas niaj gefratoj. :flago_malkapabluloj: Ni subtenu ilin. Sed tio ne signifas, ke ni nepre aniĝu ilin. Ni povos labori pli efike, se almenaŭ iuj el ni konservos niajn okulojn. Do bonvole… bonvole uzu la belan, sekuran, ĉielarkan flagon. Dankon. :gutkato_koro_tasuloj:

    #lang_eo #arto #flagoj #libera_programaro #taglibro #TAS #TASuloj #vivo

  2. Do mi finfine altigis mian Debianon al nova versio! :debian: :gutkato_hura:

    Almenaŭ sur unu el miaj klapkomputiloj. Mi havas alian, pli malnovan kaj kadukan, kie mi ankoraŭ lasos la malnovan version kelkatempe. :gutkato_klapkomputilo:

    La altigo iris glate… ĝis la pakaĵilo plendis pri loke instalita pakaĵo, kiun mi forgesis malinstali. Do mi petis la pakaĵilon forigi ĝin, sed la pakaĵilo plendis, ke ĝi ne povas funkcii, ĉar mankas al ĝi iu biblioteko… kiun ĝi mem forigis provante altigi la sistemon. :gutkato_ridas_nervume:

    Do mi permane elŝutis kaj instalis la mankantan bibliotekon, malinstalis la probleman pakaĵon, kaj daŭrigis la altigon. La cetero, dankinde, iris glate! Nu, krom tio, ke la pakaĵilo ial malinstalis mian tutan labor-medion KDE, kiun mi devis iom post iom reinstali. :kde:

    Sume mi esperis pli glatan transiron, sed ŝajnas, ke ĉio funkcias bone nun, kaj mi perdis neniujn datumojn. Do tio ankoraŭ estis pli bona sperto, ol ĉiutagaj ĝisdatigoj en [Arch Linux]. :gutkato_hihias:

    #lang_eo #Debian #GNU #libera_programaro #Linux #LiGNUx #programaro #teĥnikaro

  3. Kiam mi redaktas tekston aŭ programkodon, mi ofte uzas la redaktilon [Emacs]. La redaktilo estas tre programebla kaj adaptebla, tiugrade, ke iuj uzantoj tute entiriĝas, kaj komencas anstataŭe programi kaj adapti la ceteron de sia vivo al la redaktilo. Tial gravas, ke uzantoj de Emakso laŭeble plej frue sekurigu sin kontraŭ tiaj okazoj. :emacs:

    Tial mi decidis duafoje inokuliĝi per la vakcino [Modix], kiu protektas onin kontraŭ etendismo de ne nur la Emaksa, sed ankaŭ la Esperanta variaĵo (kiu pliigas riskon de novvortmalsano)! Faru ankaŭ vi la ĝustan decidon, dum vi ankoraŭ havas tempon, kaj protektu vin kontraŭ tento, por ke ne trafu ankaŭ vin tia ĉi kompatinda sorto! :gutkato_dikfingro_supren:

    #lang_eo #absurdaĵoj #Emakso #Esperanto #Imakso #komputado #libera_programaro #stultaj_ŝercoj #ŝercoj #tekstredaktiloj