#mastodono — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #mastodono, aggregated by home.social.
-
-
Ŝajnas, ke Mastodono nun subtenas stiligitan tekston! (Almenaŭ la nodoj, kiujn mi kontrolis.)
Finfine!
Kvankam la cetero de Federujo jam subtenis stiligitan tekston, mi ne uzis ĝin abunde ĝis nun, ĉar abonas min multaj mastodonanoj, kiuj ne vidus la tekston ĝuste. (Ekzemple listoj kaj citaĵoj tute malaperus!) Sed nun, mi finfine povas!
Bonvenu al la moderna epoko, Mastodono! :gutkato_salutas:
Mi uzas diversajn stilerojn tie ĉi, por vidi, kiuj el ili aperos en Mastodono, kaj kiuj el ili ne. Pardonu la okulbruon. :gutkato_hihias:
#lang_eo #eksperimentoj #Federujo #Mastodon #Mastodono #Pleroma #Pleromo
-
Saluton. Vi eble rimarkis, ke mi ne multe aktivis freŝdate. Ĉar tio kredeble ne ŝanĝiĝos en la frua oso, mi decidis forlasi ĉi tiun reton, kaj eble konsili al vi fari same. Klarigo sekvas.
Post kelkaj jaroj en la Mastodona reto, mi bedaŭras diri, ke mia konto ne iĝis tiel populara, kiel mi esperis – ne eĉ proksime. Mi ja dankas al tiuj, kiuj abonis min, sed tio domaĝe ne sufiĉas por mi. Fakte la nombro de novaj abonantoj kreskas eĉ malpli rapide dum la pasintaj monatoj. (Eble tio okazas, ĉar mi apenaŭ aktivas, sed mi apenaŭ aktivas, ĉar apenaŭ io interesa okazas tie ĉi… koko kaj ovo, ĉu ne?)
Sume, mi ne pensas, ke atingo de la magia nombro de 1000 abonantoj realas por mi en Mastodonto. Tial mi decidis iom post iom malaktivigi ĉi tiun konton, kaj moviĝi al Tvitro. Eble tio ŝajnas stranga elekto al vi, kaj mi mem iom hezitis, sed estas tri bonaj, jesendaj kialoj por ĝi:
1. Multe pli da homoj uzas Tvitron. Jes, multaj elmigris, sed ĝi restas multoble pli granda malgraŭ tio. Se Mastonodo ne sukcesis ĝis nun, verŝajne ĝi neniam sukcesos, kaj oni tutbone povus nomi ĝin morta reto. Mi ne ĝojas diri tion, sed tio estas la fakto.
2. Masnodoto suferas de tro multaj blokoj inter nodoj… jam okazis al mi, ke mi ne povis interagi kun iu rekte, ĉar ŝli uzis nodon, kiu blokis mian nodon. Tio ne eblas en Tvitro, pro ĝia dependebla centreca strukturo. Kaj onidire la nova registo lasas uzantojn esprimi sin libere.
3. Tvitron uzas eĉ la Fondaĵo de libera programaro, do evidente mi rajtas fari ion sen ia morala riproĉo.
Do estis agrable provi ĉi tiun reton, sed ĝi ne funkcias, kaj neniam funkcios. Ni simple uzu tion, kiun la tuta mondo jam uzas. Tiuteme mi ankaŭ kabeas de Esperanto, kaj mia nova konto afiŝos sole per la angla lingvo. Vi sendube jam parolas ĝin, ĉar ĝi estas la sola efektiva lingvo internacia.
Mi konigos mian uzantonomon al vi ĉiuj, kiam la NFT-profilbildo por mia nova konto pretos. Mi nun traktas kun mia freŝe trovita parenco en Niĝerio transspezon de sufiĉe alta sumo de mono, por ke mi povu aĉeti la necesajn bitmonerojn. Ĝis la blua birdo!
#lang_eo #Esperanto #Mastodono #Mastodonto #Tvitero #Tvitro -
I’m Trying Out The New Mastodon Client TRUNKS and it’s great.
I’m trying every one of them and the latest is Trunks. It’s a very stable Beta and very usable.
check out @trunksapp for more info!
-
Ve! Tiom malfacilas trovi specifan afiŝon federuje! Se vi ne ĝin stelumis aŭ legosignis, ĝi perdiĝos eterne…
Ĉe Mastodonaj kontoj, oni povas aldoni »rss« post la profila URL por facile traserĉebla listo de ies afiŝoj… sed ĝi ne donas ĉiun afiŝon, nur freŝajn. Kaj verŝajne neeblas tio Plerome ktp.Ĉu iu konas bonan manieron, serĉi specifan afiŝon de iu per hazarda enhavata vorto (ne etikedo)? `o`
-
Ĉu vi kutimas afiŝi per #Mastodon #Mastodono en diversaj #lingvoj? Ĉu vi (kiel ankaŭ mi) ofte forgesas agordi la indikitan lingvon de la afiŝo laŭ ĝia aktuala enhava lingvo?
Ĉu do vi ŝatus la eblecon (kompreneble nur strikte #libervole) devigi vin mem konscie elekti la indikitan lingvon de afiŝo, antaŭ ol vi povos publikigi ĝin?
Mi verkis funkcio-peton #funkcioPeto|n ĝuste pri tio (en la angla):
https://github.com/mastodon/mastodon/issues/21631 -
:drake_dislike: mastodona nodo
:drake_like: mastonodo
#lang_eo #esperanto #federujo #mastodono #vortoj :meowtea: -
Hmm… ĉu Mastodono entute subtenas neplatan tekston?
#lang_eo #demandoj #mastodono :blobcatthink:
-
Ĉu via anas al iu #ovritkoda socia reto?
Mi nur anas al #Mastodono 💚🐘