home.social

#debato — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #debato, aggregated by home.social.

  1. CW: Averto: Politiko, ne tre serioza

    Mi spektis debaton inter ses kandidatoj al la Eŭropa parlamento! (La elektoj okazos junie.) :flago_eŭropunio:

    Ĝi estis organizita de studentoj, tre bone kaj interese. Antaŭ la fino, spektantoj rajtis meti demandojn interrete, kaj iu demandis, kiujn operaciumojn la kandidatoj uzas. La respondoj:

    • Telefone [Android], kaj komputile [Windows].
    • Mi uzas on [Apple], eĉ telefone.
    • [iOS], ambaŭ.
    • [Android] kaj [Windows].
    • [iOS] kaj [Windows].
    • Sur unu telefono [Android], sur alia [LineageOS], kaj sur klapkomputilo mi havas on [GNU/Linux].

    Ĉu vi divenos, al kiu kandidato mi planas (certe ne nur pro ĉi tiu respondo) doni mian voĉon? :gutkato_palpebrosigno:

    #lang_eo #debato #elektoj #EU #EU2024 #Eŭropunio #GNU #Linukso #politiko #teĥnikaro

  2. Artefarita intelekto rapide ŝanĝas nian socion. Tre baldaŭ ĝi plene integriĝos en nian ĉiutagan vivon kaj kontrolos, sen ke homoj rimarkos tion, grandan parton de niaj agadoj. Ŝajnas grave konsideri kiel tio influos nian liberecon kaj aŭtonomion kiel homoj.

    Kion vi pensas pri tio? Kiel ni povas certigi etikan kaj justan uzon de artefarita intelekto?

    #ai #debato #teknologio