home.social

#politiko — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #politiko, aggregated by home.social.

fetched live
  1. Gratulon al Hungarujo pro elekto de novaj deputitoj, kaj laŭŝajne ankaŭ nova ĉefministro! Espereble okazos efektiva, bona ŝanĝo. :gutkato_hura: :flago_hungarujo:

    Gratulon ankaŭ al Eŭropunio pro seniĝo je la plej granda obstino de sia decidpovo. Sed ĉu tio sufiĉos? :gutkato_flucerba: :flago_eŭropunio:

    #lang_eo #elektado #Hungarujo #memeoj #politiko

  2. Esperanto ne estas nur lingvo por fanfaronado — per ĝi oni povas krei vere valorajn enhavojn ✍️🌍

    Bela ekzemplo: intervjuo de Tommaso Melacotte kun profesorino Akua O. Britwum pri postkoloniaj evoluomodeloj en Ganao kaj Tanzanio 🌱📊

    Legu kaj malkovru 👇
    monato.be/2024/013612.php

    #Esperanto #Monato #Ĵurnalismo #Intervjuo #Afriko #Evoluo #Internacia #Analizo #Socio #Politiko @monato

  3. Antaŭ kelka tempo okazis en Ĉeĥujo elektoj de deputitoj. En la parlamenton eniris nova partio: »Motoristoj al si mem«. Ili promesis racian, dekstreman, kaj mone respondecan politikon, kaj promesis meti spertajn fakulojn en ministrajn seĝojn. Kune kun du aliaj partioj, ili akiris plimulton de seĝoj en la deputitejo, kaj nun traktas – jam iom longe – pri formado de la nova registaro. :gutkato_timsurprizita:

    Unue, ili neformale proponis kiel ministron de vivmedio sian prezidanton, s-ron Macinka, kion kritikis multaj natursciencistoj kaj aktivistoj, ĉar li havas ligojn al entreprenistoj je karbo, kaj li publike neadas homan influon je la tutmonda klimata ŝanĝo. :gutkato_brulas_senzorge:

    Samtempe, ili neformale proponis kiel ministron de fremdaj aferoj sian honoran prezidanton, s-ron Turek, kion kritikis preskaŭ ĉiu, ĉar oni trovis amason da registraĵoj kaj afiŝoj en sociaj retoj, kie li insultas homojn, prezentas rasistajn komentojn, uzas naziajn simbolojn, kaj fanfaronas pri sia kontraŭleĝa agado. La prezidanto eĉ avertis, ke por li li ne estas akceptebla kandidato je tiu posteno. Do oni atendis, kiel Motoristoj kun siaj kunliganoj solvos la problemon. :gutkato_flucerba:

    Hodiaŭ, mi televidis anoncon de la formalaj proponoj. La Motoristoj solvis la problemon tre ruze. Kiel ministron de vivmedio ili formale proponis sian honoran prezidanton, s-ron Turek, kaj kiel ministron de fremdaj aferoj sian prezidanton, s-ron Macinka. Do simpla interŝanĝo de seĝoj. :gutkato_3c:

    Samideanoj, kiom mi fieras vivi en nacio kies registaro havos tiom da multtalentaj homoj, kiuj samtempe estas spertuloj pri pluraj, tute nerilataj fakoj! Mi jam povas vidi mian landon flori kaj prosperi en la venontaj jaroj. :gutkato_fiera:

    #lang_eo #Ĉeĥujo #politiko

  4. Kion volas la popolo de sia regado? Mi divinas, ke unu el la gravaj aferoj estas, ke ĝi ŝirmas la preskaŭ senpova individuo de la rabemaj riĉuloj; kaj ke, nuntempe, tio ne okazas, do ili glitas al la ekstremoj kun la ne-plenumiĝota espero ke la promesita renverso rebonigos la ekvilibron. La centraj partioj pereos, se ili ne traktas severe grandajn komercajn kompaniojn, aparte la interretaj firmaoj. Legindas pluralistic.net/2025/06/28/mam (angle)
    #politiko

  5. Mi opinias ke ĉiu politikisto kaj aktivisto devus legi ĉi tiun. Ne haveblas ia perfekta sistemo, kiu havas ian utilan funkcion. Kiel la rubriko diras: "Ĉiu komplika ekosistemo havas parazitojn." Estas pli praktike permesi iom da difektoj kaj misuzoj, ol celi perfektecon. La argumentoj temu pri kiom je kia kosto.

    pluralistic.net/2025/04/24/her

    #politiko

  6. CW: Averto: Politiko, Sirio

    Ŝajnas, ke venis tempo ŝanĝi la bildosignon. :flago_sirio: :gutkato_3c:

    #lang_eo #bildosignoj #flagoj #politiko #sirio

  7. Al ĉiuj malesperantaj esperantistoj Usonaj: Ne forgesu, ke vi havas samideanojn ankaŭ en Rusujo kaj Ĉinujo! Vi almenaŭ persistos. :gutkato_trinkas_teon:

    #lang_eo #Esperanto #politiko #Rusujo #Usono #vivo

  8. CW: Parlamentaj elektoj en Francujo

    Mi ne multe observas la politikon en Francujo, sed se mi ĝuste komprenas, eblas ke la centro kaj la maldekstro regos kune, kaj ke unu iom mildigos la frenezecon de la alia, ĉu jes? :gutkato_pensas: :flago_francujo:

    #lang_eo #elektoj #Francujo #politiko

  9. Kiam hajlo falas sur la tritikojn,
    freneza tiu, kiu elektemas,
    freneza tiu, kiu kverelemas.

    (el poemo de Louis Aragon "La rose et le réséda")

    #esperanto #francio #politiko

  10. CW: Ĉeĥa politiko; bona novaĵo por TASuloj

    :gutkato_hura: La Konstitucia juĝejo de Ĉeĥujo ĵus nuligis leĝon, kiu devigis transseksulojn kastriĝi (per operacio) por leĝe ŝanĝi sian sekson! :flago_transseksuloj:

    :gutkato_timsurprizita: Mi estis ŝokita, kiam mi ankaŭ kelka tempo sciiĝis pri ekzisto de tiom absurda leĝo. Sed mi ĝojas, ke ni nun faras unu plian paŝon al la idealo de libera socio.

    :gutkato_teo: Espereble ni iam ankaŭ egalrajtigos kunecon de samseksaj duopoj kaj agnoskos kunecon de pliopoj.

    #lang_eo #Ĉeĥujo #leĝoj #politiko #seksŝanĝo #TAS #TASuloj #transsekseco #transseksuloj

  11. CW: Averto: Politiko, ne tre serioza

    Mi spektis debaton inter ses kandidatoj al la Eŭropa parlamento! (La elektoj okazos junie.) :flago_eŭropunio:

    Ĝi estis organizita de studentoj, tre bone kaj interese. Antaŭ la fino, spektantoj rajtis meti demandojn interrete, kaj iu demandis, kiujn operaciumojn la kandidatoj uzas. La respondoj:

    • Telefone [Android], kaj komputile [Windows].
    • Mi uzas on [Apple], eĉ telefone.
    • [iOS], ambaŭ.
    • [Android] kaj [Windows].
    • [iOS] kaj [Windows].
    • Sur unu telefono [Android], sur alia [LineageOS], kaj sur klapkomputilo mi havas on [GNU/Linux].

    Ĉu vi divenos, al kiu kandidato mi planas (certe ne nur pro ĉi tiu respondo) doni mian voĉon? :gutkato_palpebrosigno:

    #lang_eo #debato #elektoj #EU #EU2024 #Eŭropunio #GNU #Linukso #politiko #teĥnikaro

  12. "Eŭropo laŭ taktopaŝo"
    Pierre RIMBERT el #LeMondeDiplomatique en #esperanto

    "Kvin monatojn antaŭ la eŭropaj elektadoj, evento prilumis la brilan pejzaĝon de la demokratio en Eŭropa Unio : por puni Hungarujon, kies ĉefministro rifuzis la pasintan januaron aprobi helpplanon de 50 miliardoj da eŭroj por Ukrainujo, Bruselo ne hezitis minaci ĝin pri detruo de ĝia ekonomio...(..)"

    eo.mondediplo.com/2024/03/arti

    #euxropo #euxropaUnio #UE #politiko #demokratio #libereco #gazetaro #media #lang_eo #press

  13. Esperantisto arestita en Rusio

    La esperantista maldekstra aktivulo kaj muzikisto Jurij Ĉilikin estis arestita en Niĵnij Novgorod en Rusio. Oni akuzas lin pro “pravigo de terorismo”. La puno laŭ la nunaj rusiaj leĝoj povas esti malliberigo ĝis sep jaroj. Ne klaras, ĉu lia partopreno en esperantista muzikgrupo rilatas al la akuzo.

    liberafolio.org/2024/03/12/esp

    #rusio #esperantisto #esperanto #politiko #gazetaro #LiberaFolio #JurijCxiilkin #JurijChilikin #JurijĈilikin

  14. Belorusio: politika opoziciulo mortis en malliberejo.
    El #neniammilitointerni
    "Igar Lednik estas la kvina politika malliberulo, kiu mortas en malliberejo en malpli ol du jaroj en lando, kiu enkalkulas de ili pli ol mil. Li spertis punon pro « kalumnio » kontraŭ la prezidento Aleksandro Lukaŝenko."

    neniammilitointerni.over-blog.

    #Belorusio #rusio #euxropo #politiko #krimo #krimoj #aktivulo #esperanto #lang_eo #gazetaro #EsperantaGazetaro #media #medias #IgarLednik #milito #politiko #malliberejo

  15. Rusio: pluraj centoj da personoj estis arestitaj dum kolektiĝoj memore al Aleksej Navalnij.
    El #NeniamMilitoInterNi:
    "Sume, pluraj centoj da personoj estis arestitaj dum pluraj kolektiĝoj en Rusio memore al la opoziciulo Alexej Navalnij, kiu mortis en malliberejo vendredon, anoncis la specialigita NeRegistara Organizaĵo OVD-Info.
    neniammilitointerni.over-blog.

    #politiko #Gazetaro #rusio #esperanto #lang_eo #media #Navalnij

  16. Ni esperantistoj estas bonŝanculoj ĉar la origina teksto (t.e. en la franca) estas nur havebla por abonantoj de #LeMondeDiplomatique ...

    #esperanto #traduko #francio #francujo #gazetaro #media #politiko

  17. Interesa kaj grava artikolo el #LeMondeDiplomatique en #esperanto:
    "La franca ĵurnalismo, publika danĝero"

    "De la pasinta 7-a de Oktobro, la grandaj amaskomunikiloj zorgas pri liniigo de planedoj de aŭtoritatema karaktero en Francujo. Ilia senkondiĉa subteno al Israelo estas akompanata de la kalumnio pri la disidentaj opinioj, de la pridubo pri la publikaj liberoj kaj de kontraŭenmigra parolado. Ĝis kie tiu ideologia milito iros ?..."

    #francio #francujo #politiko

    eo.mondediplo.com/2024/02/arti

  18. En #Argentino, plia perforto por sama #politiko

    Ĉu pagi salajrulojn per lakto kaj viando ?
    La "libereco", kiel elpensas ĝin la nova #Argentina prezidanto, #JavierMilei, ravas la privatan sektoron. Ĝi malpli plaĉas al la voĉdonintoj, kiuj kredis liajn receptojn por ĉesigi la krizon. Ĉi lastaj nun ekkonas la signifon de lia promeso "elradikigi la kaston" : servi la oligarkion. Inter la strato kaj la viro kun ĉensegilo la batalo nur komenciĝas...

    eo.mondediplo.com/2024/02/arti

    #esperanto #MondeDiplo

  19. Tre interesa artikolo (en la angla 🐊) pri la #Esperanto-movado en #Ĉinio, ĝia #historio, ĝia politika influo, kaj ĝia nuna situacio - bedaŭrinde malfluante - ktp...

    radii.co/article/esperanto-sub
    (Dank' al @melunaka )

    #chinio #cxinio #EsperantaMovado #lang_eo #lingvo #lingvoj #politiko #komunismo

  20. Mi ĵus legis ke la #Kanabo laŭleĝiĝos en #Germanio ekde la proksima 1-a de aprilo. Tio vere estas tre bona novaĵo! 🥰

    Nun, simpla demando:
    Ĉu #Francio daŭrigos esti la okcidenta lando kie oni plej kanabon fumas, kaj kie tamen la leĝo plej severa estas?...
    Kia domaĝo!

    #drogo #drogoj #ArtefaritaParadizo #ArtefaritajParadizoj #business #politiko #euxropo #EuxropaUnio #francujo #legxo #legho #libereco #sano #marihuano #hasxisxo #hashisho #fumo #herbo #BumBumKanabisBumBumKanabas #BumBumKanabis

  21. Bona novaĵo el #Pollando:
    Radio de espero por la rajto je #abortigo

    "Post ok jaroj da konservativaj registaroj, #DonaldTusk surprenis la estrecon de la pola registaro. La eksprezidanto de la Eŭropa Konsilio anoncis novan idilion kun Bruselo kaj pli da liberoj, inter kiuj aperas la restarigo de la rajto je abortigo, praktike malpermesita hodiaŭ. (...)"

    eo.mondediplo.com/2024/01/arti

    #euxropo #EuxropaUnio #politiko #VirinajRajtoj #libereco #OrientaEuxropo #diplo #esperanto #lang_eo #traduko

  22. Interesa artikolo kvankam mi pensas ke oni ne povas vere diri "la esperantistoj" kiel oni dirus ekz. "la socialistoj" aŭ "la kapitalistoj " ĉar, aparte la homeco kompreneble, la esperantistoj eblas havi (tre) malsamajn opiniojn inter ili pri tia aŭ tia problemo...

    #esperanto #lang_eo #milito #ukrajno #gazao #politiko #geopolitko #vidpunkto #rasismo #Okcidento #rusio #LiberaFolio #ideologio #Gazeto #EsperantaGazetaro #InternaciaHelplingvo #opinio

    liberafolio.org/2023/12/28/esp

  23. Karaj hispanaparolantoj geamikoj, laŭ mia memoro la vorto "carajo" en la kastilia de latina Ameriko estas kruda/vulgara vorto aŭ almenaŭ malĝentila. Ĉu mi eraras? Ĉu ĝi havas alian signifon en la kastilia de Argentino ?

    Kiel vi tradukus ĝin Esperante?

    Ĉiuokaze tiu idilio inter la franca prezidanto Macron kaj la ekstrema dekstra prezidanto de Argentina Milei min vere malsaniĝas...

    #esperanto #politiko #milei #macron #EkstremaDekstra #argentino #francio #francujo #lang_eo #carajo #politiko

  24. CW: Averto: politiko, rompo de homaj rajtoj
    Plej alta juĝejo de Rusujo malpermesis »internacian movadon TAS« kaj nomis ĝin ekstremista.

    Daŭran kuraĝon, rusaj TASaj samideanoj! Vivu multe pli longe ol via registaro!
    :gutkato_koro: :flago_rusujo: :flago_tasuloj: :flago_esperanto:

    #lang_eo #homaj_rajtoj #novaĵoj #politiko #Rusujo #TAS #tasuloj

  25. CW: Aktuale pri politiko

    Hodiaŭ okazas deputaj elektoj en Slovakujo, kaj baldaŭ oni komencos kalkuli la voĉojn. Mi tre timas, kaj deziras multan bonŝancon al niaj najbaroj, ĉar ili tre bezonas! :gutkato_timsurprizita:

    :flago_ĉeĥujo: :flago_slovakujo: #lang_eo #demokrateco #demokratio #elektoj #politiko #slovakujo

  26. #Datreveno #ThomasJefferson #Usono #Politiko

    Je ĉi dato en 1743 naskiĝis Thomas Jefferson, politikisto, kiu forte rekomendis liberecon de parolo, penso kaj religio, kaj demokratio, kioj enkorpiĝis en la Usona ŝtato kaj Konstitucio. Li ankaŭ tre influis la intelektan evoluon de la periodo konata kiel la Epoko de Klereco. eo.wikipedia.org/wiki/Thomas_J
    Bildo: commons.wikimedia.org/wiki/Fil

  27. Netanjahu Denove.
    el la Januara numero de @monato - mi provis klarigi la politika situacio en #Israelo ĉirkaŭ la #elektoj

    Dankegon al mia redaktoro @Massimo pro lia helpema pacienco kaj agrabla maniero plibonigi mian skizon.

    #politiko

  28. Saluton homoj! Mi estas novulo en Mastodon, sed ne novulo en Esperantujo 😂 Mi pepos pri #lingvoj kaj #politiko.

Share on Mastodon

Enter the server where you have an account.