home.social

#elektoj — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #elektoj, aggregated by home.social.

  1. CW: Parlamentaj elektoj en Francujo

    Mi ne multe observas la politikon en Francujo, sed se mi ĝuste komprenas, eblas ke la centro kaj la maldekstro regos kune, kaj ke unu iom mildigos la frenezecon de la alia, ĉu jes? :gutkato_pensas: :flago_francujo:

    #lang_eo #elektoj #Francujo #politiko

  2. CW: Averto: Politiko, ne tre serioza

    Mi spektis debaton inter ses kandidatoj al la Eŭropa parlamento! (La elektoj okazos junie.) :flago_eŭropunio:

    Ĝi estis organizita de studentoj, tre bone kaj interese. Antaŭ la fino, spektantoj rajtis meti demandojn interrete, kaj iu demandis, kiujn operaciumojn la kandidatoj uzas. La respondoj:

    • Telefone [Android], kaj komputile [Windows].
    • Mi uzas on [Apple], eĉ telefone.
    • [iOS], ambaŭ.
    • [Android] kaj [Windows].
    • [iOS] kaj [Windows].
    • Sur unu telefono [Android], sur alia [LineageOS], kaj sur klapkomputilo mi havas on [GNU/Linux].

    Ĉu vi divenos, al kiu kandidato mi planas (certe ne nur pro ĉi tiu respondo) doni mian voĉon? :gutkato_palpebrosigno:

    #lang_eo #debato #elektoj #EU #EU2024 #Eŭropunio #GNU #Linukso #politiko #teĥnikaro