#europunio — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #europunio, aggregated by home.social.
-
CW: Averto: Politiko, ne tre serioza
Mi spektis debaton inter ses kandidatoj al la Eŭropa parlamento! (La elektoj okazos junie.) :flago_eŭropunio:
Ĝi estis organizita de studentoj, tre bone kaj interese. Antaŭ la fino, spektantoj rajtis meti demandojn interrete, kaj iu demandis, kiujn operaciumojn la kandidatoj uzas. La respondoj:
- Telefone [Android], kaj komputile [Windows].
- Mi uzas on [Apple], eĉ telefone.
- [iOS], ambaŭ.
- [Android] kaj [Windows].
- [iOS] kaj [Windows].
- Sur unu telefono [Android], sur alia [LineageOS], kaj sur klapkomputilo mi havas on [GNU/Linux].
Ĉu vi divenos, al kiu kandidato mi planas (certe ne nur pro ĉi tiu respondo) doni mian voĉon? :gutkato_palpebrosigno:
#lang_eo #debato #elektoj #EU #EU2024 #Eŭropunio #GNU #Linukso #politiko #teĥnikaro