#subtekstoj — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #subtekstoj, aggregated by home.social.
-
Mi publikigis subtekstojn por la dudekdua seriero de Simuno. Restis kvar serieroj.
-
Subtekstoj por seriero 21 de Simuno
Mi publikigis subtekstojn por la dudekunua seriero de Simuno. Mi jam vidas finon… Restis kvin serieroj.
-
Subtekstoj por seriero 20 de Simuno
Mi publikigis subtekstojn por la dudeka seriero de Simuno kaj iomete redaktis kelkajn aliajn.
-
Subtekstoj por seriero 19 de Simuno
Mi publikigis subtekstojn por la deknaŭa seriero de Simuno. Mi finfine anstataŭigis Vjuraon per Vjuro. Mi ne scias, kial mi ne uzis tion dekomence 😅
-
Subtekstoj por seriero 18 de Simuno
Mi publikigis neredaktitajn subtekstojn por la dekoka seriero de Simuno kaj ankaŭ iomete redaktis la dekkvinan.
-
Mi publikigis neredaktitajn subtekstojn por la deksepa seriero de Simuno.
-
Subtekstoj por seriero 16 de Simuno
Mi publikigis la subtekstojn por la deksesa seriero. Mi iom redaktis ilin, tamen la redaktanto estas okupita per aliaj aferoj, do… 🐱☕
-
Mi publikigis (ankoraŭ neredaktitajn) subtekstojn por la dekkvina seriero de Simuno.
-
Mi publikigis subtekstojn por la dekkvara seriero de Simuno. Neniu krom mi mem ankoraŭ legis ĝin, do… 🐱☕
-
La subtekstoj por la dektria seriero de Simuno estas redaktitaj 🐱☕
-
Mi publikigis subtekstojn por la dektria seriero de Simuno. Mi ankoraŭ ne redaktis ĝin, ĉar mi ne povas tuj vidi erarojn 😅 Tamen se vi ne volas atendi…
-
Subtekstoj por seriero 12 de Simuno
La dekdua seriero estas kreita. Krom mi mem neniu redaktis ĝin, kaj mi jam ne povas vidi erarojn, do legu singarde 🤭 En la fino de la seriero estas interparolo inter Neviril’ kaj Aeru’, kiun mi ne memoris. La plua paŝo sur dorna vojo de amo. Interese!
-
# Subtekstoj por seriero 11 de Simuno
Ŝajnis al mi, ke la dekunua seriero havas multe da militvortoj. Kaj mi ne tre bone scias ilin en ajna lingvo 😅 Ĉiuokaze, mi tradukis la serieron.
-
Finfine post novjara dormado la deka seriero de Simuno ankaŭ havas esperantajn subtekstojn.
-
Mi alŝutis la subtekstojn por la naŭa seriero de Simuno. Subtekstigado estas amuza *afero* 🤭
-
Mi redaktis la subtekston por la oka seriero kun helpo de Tirifto. Subteksto por la naŭa jam ekzistas, tamen neniu ankoraŭ ellegis ĝin, do me ankoraŭ ne alŝutis ĝin.
-
# Subtekstoj por seriero 8 de Simuno
Subteksto por oka seriero de Simuno estas preta. Ĝi estas mia plej ŝatata seriero de Simuno. Vi ekvidos pro kio.
-
* Subtekstoj por seriero 7 de Simuno
Subteksto por sepa seriero de Simuno estas preta. Kun pli da interjekcioj je ĉi tiu fojo! Kaj kun pli da junulinoj.
-
# Subtekstoj por seriero 6 de Simuno
Finfine subtekstoj por sesa seriero aperas! Hodiaŭ *ni faru Rimaĝonon!* Iusence 😅
-
Nu, mi komencis subtekstigi la kinofilmon »Perditoj« (1956, Ĉeĥoslovakujo). Progreso estas malrapida kaj tradukado estas malfacila, ĉar multaj diraĵoj havas tre belan formon, kaj ofte ne klaras, kiel plej bone transpreni tiun belecon en Esperanton. Sed la pripensado fojfoje estas amuza kaj agrable defia. :gutkato_flucerba:
Lastanokte mi ankaŭ dormis sen interrompoj pro tuso. Espereble tio baldaŭ reordinariĝos. :gutkato_dormas:
#lang_eo #Esperanto #filmoj #kinofilmoj #subtekstoj #tradukado #tradukoj #vivo
-
# Subtekstoj por seriero 5 de Simuno
Mi subtekstigis kvinan serieron de Simuno. Vi scias, kion vi povas fari 😅
-
Mi komencis traduki subtekstojn por kvina seriero, tamen ĉi tiu semajno estas tro varmega por pensado… 😅
-
# Subtekstoj por seriero 4 de Simuno
Mi subtekstigis kvaran serieron de Simuno. Nun kun pli da elspiroj! Mi verŝajne iomete korektos ĝin poste, tamen se vi ne volas atendi…