home.social

#simuno — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #simuno, aggregated by home.social.

fetched live
  1. Mi publikigis subtekstojn por la dudekdua seriero de Simuno. Restis kvar serieroj.

    #lang_eo #animeoj #subtekstoj #Simuno

  2. Subtekstoj por seriero 21 de Simuno

    Mi publikigis subtekstojn por la dudekunua seriero de Simuno. Mi jam vidas finon… Restis kvin serieroj.

    #lang_eo #animeoj #subtekstoj #Simuno

  3. Subtekstoj por seriero 20 de Simuno

    Mi publikigis subtekstojn por la dudeka seriero de Simuno kaj iomete redaktis kelkajn aliajn.

    #lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

  4. Subtekstoj por seriero 19 de Simuno

    Mi publikigis subtekstojn por la deknaŭa seriero de Simuno. Mi finfine anstataŭigis Vjuraon per Vjuro. Mi ne scias, kial mi ne uzis tion dekomence 😅

    #lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

  5. Subtekstoj por seriero 18 de Simuno

    Mi publikigis neredaktitajn subtekstojn por la dekoka seriero de Simuno kaj ankaŭ iomete redaktis la dekkvinan.

    #lang_eo #animeoj #subtekstoj #Simuno

  6. Subtekstoj por seriero 16 de Simuno

    Mi publikigis la subtekstojn por la deksesa seriero. Mi iom redaktis ilin, tamen la redaktanto estas okupita per aliaj aferoj, do… 🐱☕

    #lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

  7. Mi publikigis (ankoraŭ neredaktitajn) subtekstojn por la dekkvina seriero de Simuno.

    #lang_eo #animeoj #subtekstoj #Simuno

  8. Mi publikigis subtekstojn por la dekkvara seriero de Simuno. Neniu krom mi mem ankoraŭ legis ĝin, do… 🐱☕

    #lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

  9. Mi publikigis subtekstojn por la dektria seriero de Simuno. Mi ankoraŭ ne redaktis ĝin, ĉar mi ne povas tuj vidi erarojn 😅 Tamen se vi ne volas atendi…

    #lang_eo #subtekstoj #simuno #animeoj

  10. Voĉoj de Simuno

    Aŭskultante la voĉojn de Simuno denove, mi denove miras pri ili. Ju pli mi aŭskultas, des pli mi miras. Kaj mi jam opiniis, ke ili estas mirindaj, antaŭ mi komencis tradukadon de la subtekstoj! Ĉu tio ankaŭ estas amo? 🤭

    #lang_eo #animeoj #simuno #voĉoj_de_alia_mondo

  11. Subtekstoj por seriero 12 de Simuno

    La dekdua seriero estas kreita. Krom mi mem neniu redaktis ĝin, kaj mi jam ne povas vidi erarojn, do legu singarde 🤭 En la fino de la seriero estas interparolo inter Neviril’ kaj Aeru’, kiun mi ne memoris. La plua paŝo sur dorna vojo de amo. Interese!

    #lang_eo #animeoj #subtekstoj #Simuno

  12. # Subtekstoj por seriero 11 de Simuno

    Ŝajnis al mi, ke la dekunua seriero havas multe da militvortoj. Kaj mi ne tre bone scias ilin en ajna lingvo 😅 Ĉiuokaze, mi tradukis la serieron.

    #lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

  13. Finfine post novjara dormado la deka seriero de Simuno ankaŭ havas esperantajn subtekstojn.

    #lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

  14. Mi alŝutis la subtekstojn por la naŭa seriero de Simuno. Subtekstigado estas amuza *afero* 🤭

    #lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

  15. Mi redaktis la subtekston por la oka seriero kun helpo de Tirifto. Subteksto por la naŭa jam ekzistas, tamen neniu ankoraŭ ellegis ĝin, do me ankoraŭ ne alŝutis ĝin.

    #lang_eo #subtekstoj #animeoj #simuno

  16. # Subtekstoj por seriero 8 de Simuno

    Subteksto por oka seriero de Simuno estas preta. Ĝi estas mia plej ŝatata seriero de Simuno. Vi ekvidos pro kio.

    #lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

  17. * Subtekstoj por seriero 7 de Simuno

    Subteksto por sepa seriero de Simuno estas preta. Kun pli da interjekcioj je ĉi tiu fojo! Kaj kun pli da junulinoj.

    #lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

  18. # Subtekstoj por seriero 6 de Simuno

    Finfine subtekstoj por sesa seriero aperas! Hodiaŭ *ni faru Rimaĝonon!* Iusence 😅

    #lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

  19. # Subtekstoj por seriero 5 de Simuno

    Mi subtekstigis kvinan serieron de Simuno. Vi scias, kion vi povas fari 😅

    #lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

  20. # Subtekstoj por seriero 4 de Simuno

    Mi subtekstigis kvaran serieron de Simuno. Nun kun pli da elspiroj! Mi verŝajne iomete korektos ĝin poste, tamen se vi ne volas atendi…

    #lang_eo #animeoj #subtekstoj #simuno

  21. Mi iomete plibonigis la subtitolojn por la tria seriero de Simuno. Hm, ĉu la vorto «subteksto» pli taŭgas? Aŭ eble iu alia 🤔

    #lang_eo #subtitoloj #animeoj #simuno #vortoj

  22. * Subtitoloj por seriero 3 de Simuno

    Mi finfine subtitolis la trian serieron de Simuno. Neniu ankoraŭ legis ĝin krom mi mem, do ĝi povas havi erarojn, tamen se vi plu ne volas atendi… :blobcatgiggle:

    #lang_eo #animeoj #subtitoloj #simuno

  23. Kun helpo de @tirifto mi korektis du subtitolojn de Simuno. Kaj jes, la tempo estis malĝusta en unu, ĉar mi iel kopiis malĝustan dosieron en retejon… :blobcattilt:

    #lang_eo #subtitoloj #simuno #animeoj

  24. # Subtitoloj por seriero 2 de Simuno

    Tiutempe mi subtitolis la duan serieron de Simuno. Mi decidis ne traduki vortojn kiel [onee-sama] kaj tiel plu, ĉar tio ĉiam estigas monstrojn 😅

    #lang_eo #animeoj #simuno #subtitoloj

  25. # Sento de Eri'

    En la dua seriero de Simuno Eri' japane diras: «Tio vekas rememorojn… Kiam ni estis trejnantoj, helpi vin tre feliĉigis min. Tio eĉ nun ne ŝanĝiĝis.»

    #lang_eo #animeoj #simuno #voĉoj_de_alia_mondo

  26. # Subtitoloj por seriero 1 de Simuno

    Mi finfine subtitolis la unuan serieron de animeo «Simuno». Esperante. Plejparte mi uzis anglajn subtitolojn de [Simoun-Fans] kiel fonto, ĉar mia rego de la japana estas tre malbona 😅

    Ĉiuokaze mi relegis la tekston kaj korektis miajn erarojn, tamen eble ne ĉiujn. Eble mi provos relegi denove iam poste…

    Mi ne certas, kien mi alŝutos, tamen mi jam havas la subtotolojn en mia retejo, kiun oni povas viziti nur per Igdrasilo… 😅 Mi pripensos.

    #lang_eo #animeoj #simuno #subtitoloj