#subtitoloj — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #subtitoloj, aggregated by home.social.
-
Mi iomete plibonigis la subtitolojn por la tria seriero de Simuno. Hm, ĉu la vorto «subteksto» pli taŭgas? Aŭ eble iu alia 🤔
-
* Subtitoloj por seriero 3 de Simuno
Mi finfine subtitolis la trian serieron de Simuno. Neniu ankoraŭ legis ĝin krom mi mem, do ĝi povas havi erarojn, tamen se vi plu ne volas atendi… :blobcatgiggle:
-
Kun helpo de @tirifto mi korektis du subtitolojn de Simuno. Kaj jes, la tempo estis malĝusta en unu, ĉar mi iel kopiis malĝustan dosieron en retejon… :blobcattilt:
-
# Subtitoloj por seriero 2 de Simuno
Tiutempe mi subtitolis la duan serieron de Simuno. Mi decidis ne traduki vortojn kiel [onee-sama] kaj tiel plu, ĉar tio ĉiam estigas monstrojn 😅
-
# Subtitoloj por seriero 1 de Simuno
Mi finfine subtitolis la unuan serieron de animeo «Simuno». Esperante. Plejparte mi uzis anglajn subtitolojn de [Simoun-Fans] kiel fonto, ĉar mia rego de la japana estas tre malbona 😅
Ĉiuokaze mi relegis la tekston kaj korektis miajn erarojn, tamen eble ne ĉiujn. Eble mi provos relegi denove iam poste…
Mi ne certas, kien mi alŝutos, tamen mi jam havas la subtotolojn en mia retejo, kiun oni povas viziti nur per Igdrasilo… 😅 Mi pripensos.