home.social

#vetero — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #vetero, aggregated by home.social.

fetched live
  1. Vi facile povas ekscii, ĉu somero vere venis. Somero venis, se viaj piedoj ne frostiĝas sen ŝtrumpetoj hejme 🐱☕

    #lang_eo #vetero

  2. Varmego: ĉeestas.
    Sufoka aero: ĉeestas.
    Tondro: ĉeestas.
    Pluvo: mankas!

    #lang_eo #vetero

  3. La sekva semajno espereble estos sunplena, kaj mi povos viziti alian kafejon 😺☕ Tio ne tre ĝojigas min, kiam la suno mankas.

    #lang_eo #vetero

  4. Neĝo preskaŭ malaperis. Eble hodiaŭ pluvos denove. Eble pluvos la tutan semajnon… 😅 Redonu la sunon!

    #lang_eo #vetero

  5. Tro malvarme. Mi iros en vendejon poste, kiam estos iom pli varme. Eble printempe 🤭

    #lang_eo #vetero

  6. Ĉie kuŝas glacio. Sekvafoje mi eble aĉetos manĝaĵon interrete kaj atendos liveron.

    #lang_eo #vetero #vivo

  7. Hodiaŭ estas taŭga tago por kuŝado kaj por nenio alia.

    #lang_eo #vetero

  8. Hodiaŭ la temperaturo estas 29°C en Alĝero, 30°C en Dakaro, 34°C en Kairo, kaj ĉi tie en Liono, ĉe la piedo de Alpoj oni anoncas ...39°C! ( por informi niajn usonajn amikojn: 103°F)

    #esperanto #vetero

  9. La matematiko de pluvaj tagoj sen ombrelo:

    Iom malpeziĝas la pluvo kompare… ĉu mi kuru nun, aŭ atendu eĉ pluan malpeziĝon…? :gutkato_pensegas:

    #lang_eo #vivo #vetero #esperanto

  10. Dum 1831/3 la suno brilis pale kaj malforte, rikoltoj malsukcesis, kaj mondvaste homoj mortis pro manko de manĝaĵo. Oni longe kredas ke vulkano elĵetis multon da gutoj de sulfuro en la atmosferon, sed vane esploristoj serĉis la kulpulon. Lastatempe studinte glacikernojn el Gronlando je krimscienca detalo, teamo ĉe St. Andrews, Skotlando, malkovris kulpigeblan kandidaton en Monto Zavaritskii sur la insuloj Kurilaj, norde de Japanio.
    science.org/content/article/ic

    #Esperanto #Vulkanoj #Vetero

  11. La unua tago de kalendara vintro. La temperaturo estas −1 °C. Nekutime.

    #lang_eo #vetero

  12. Mi ne memoras, kion mi volis afiŝi hieraŭ. Espereble tio ne estis io grava aŭ interesa 😅

    Ĉiuokaze neĝo tamen ne degelis. Vintro oficiale venis!

    #lang_eo #taglibro #vetero

  13. Hieraŭa neĝo ankoraŭ ne degelis, tamen temperaturo atingis nulon…

    #lang_eo #vetero

  14. Neĝis hieraŭ, neĝis hodiaŭ, tamen ĉio rapide degelis. Vintro proksimiĝas :blobcatcoffee:

    #lang_eo #vetero

  15. Mi komencis traduki subtekstojn por kvina seriero, tamen ĉi tiu semajno estas tro varmega por pensado… 😅

    #lang_eo #subtekstoj #vetero

  16. Venis somero. Mi denove povas aŭdi kriojn de gejunuloj ekstere, ĉar mi ne povas tutfermi fenestrojn pro varmego 🤷 Nu, kriado ne estas tro malbona afero, tamen mi preferus silenton.

    #lang_eo #vetero #vivo