home.social

#taglibro — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #taglibro, aggregated by home.social.

fetched live
  1. Hodiaŭ mi trovis formikon sur ŝtupetaro. Tio pensigis min… ĉu formikoj bezonas ŝtupetarojn? Nu, kiel alimaniere ili grimpus al altaj lokoj? Ili estas malaltaj.

    Mi timas altecon. Mi ne povus grimpi tiom altan ŝtupetaron. Mi timegus. Sed formikoj ne timas. Formikoj estas kuraĝaj.

    Ĉu ne ni ĉiuj estas iusence formikoj? Ne. Sed eble, nur eble… jes.

    #lang_eo #taglibro #vivo

  2. Resaluton! Mi malsantiĝis antaŭ proksimume semajno. Mia stomako fartis tre, tre malbone. Sed nun mi sentas min jam multe resantiĝinta! Ankoraŭ manĝas iom atente, sed jam reeniras aktivan vivostilon. Do mi faru tion kun vervo! :gutkato_heroo:

    Mi povas fari tiom da aferoj! Mi faru ilin! Ne nepre mi devas fari ilin bone. Se mi havas eĉ iometan donacon fari ilin, ili kredeble ne fariĝos tute terure. Pli bonas havi aferojn, ol ne havi ilin! For la vakuecon! La suno leviĝas en la Malarkto! :flago_sankta_imperio_pingvena: :gutkato_mojosa_fingropafas:

    #lang_eo #pensoj #sano #taglibro #vivo

  3. Hieraŭ mi provis baki panon »pita«. Mi interrete trovis kaj uzis relative simplan recepton. La rezulto estis… ne simila al pano »pita«. Ĝi estis… plata bakita pasto kun iomete amara gusto kaj tre dubiga kohereco. Mi ne certas, kion mi faris malĝuste; eble mi devas pli atente esplori pli da receptoj, por trovi, kion oni vere bezonas atenti, farante tian panon. :gutkato_ridas_nervume:

    Mi ankaŭ manĝis olivojn plenigitajn de akraj kapsiketoj, kaj mi gustumis (ĉi-foje efektivan) dubajan ĉokoladon, kiun mi akiris en granda rabato (ĉar ordinare ĝi estas trokosta). Nu, manĝis, vere, ĉar ĝi ja estis bongusta. :gutkato_post_muro:

    Nokte doloris al mi stomako. Mi scivolas kial. Ĝi estas mistero. Ĉiuokaze, mi manĝas pli modere hodiaŭ. :gutkato_ploras_riveron_cede:

    #lang_eo #kuirado #taglibro #vivo

  4. Hodiaŭ mi faris patkukojn kun spinaco, plasto, kaj salviaj semoj. Ili estis bongustaj, sed mi aldonis iom tro da salo kaj plasto. La pasto ankaŭ iom tro gluiĝis al la pato kaj ŝiriĝis. Eble la pasto estis iom tro flua, aŭ eble mi ne enmiksis la farunon sufiĉe bone. Sekvafoje mi provos fari pli bone! :gutkato_verda:

    Dankon, ke mi travivis hodiaŭon en sano. Dankon, ke mi havas amikojn, al kiuj mi povas turniĝi okaze de bezono. :gutkato_kontenta:

    #lang_eo #danklibro #fotoj #kuirarto #kuirado #patkukoj #taglibro #vivo

  5. Antaŭ-hieraŭ mi vizitis mensokuraciston. Ĝi donis al mi utilajn konsilojn por mia tiama kordoloro, kaj mi sentas min pli bone nun. :gutkato_kontenta:

    Hieraŭ mi faris betan supon. Tio postulis longan tempon. Mi ne certas, ĉu mi faris ĝin ĝuste, kaj mi faris multe pli da supo, ol kiom mi intencis. Sed la rezulto gustis nemalbone, kvankam eble iom tro acide. :gutkato_pensas:

    Hodiaŭ la supo gustis pli bone kaj mi estas sufiĉe kontenta je ĝi. Onidire ripozado ja bongustigas supojn. Mi plu eksperimentu sekvafoje! :gutkato_sciencisto:

    Dankon, ke mi povas travivi multajn belajn momentojn kaj okupiĝi de feliĉindaĵoj anstataŭ kompare bagatelaj bedaŭrindaĵoj. Dankon pro amo, sano, kaj kuraĝo! :gutkato_x3:

    #lang_eo #danklibro #kuirado #kuirarto #supo #taglibro #vivo

  6. Hodiaŭ mi iom ordigis kaj tradukis Luanti-on. Oni aldonis novajn tekstoĉenojn antaŭ nelonge, sed mi alfrontis ilin kuraĝe. :gutkato_fiera:

    Vespere mi bakis ruĝajn betojn kaj manĝis ilin kun ŝinko, fromaĝo, kaj kornobulko. Estas vere tre oportune havi bakpoton. Oni povas pretigi malgrandan bakitan manĝon sen bezono ŝalti kaj antaŭhejti tutan fornon. Kaj ruĝa beto estas tre simpla; oni bezonas nur iom da tempo kaj pacienco por lasi ĝin finbakiĝi kaj poste senŝeligi ĝin. :gutkato_ruĝa:

    Dankon, ke mi rememoras mian lokon kaj destinon en vivo. Dankon, ke mia koro returniĝis al lumo kaj mi rezistis tenton manĝi sen permeso du biskvitojn, kiuj ne apartenis al mi. (Estis pli multaj, sed mi tentiĝis nur al du. Kvankam se mi prenus ilin, du eble iĝus tri, kaj tri kvar.) Dankon, ke miaj proksimuloj restas sanaj, kaj ke refoje regas trankvilo. :gutkato_kontenta:

    #lang_eo #danklibro #kuirado #taglibro #vivo

  7. Hieraŭ mi estis tiom laca (pro manko de dormo), ke mi libertempe faris nenion rimarkindan, nur ripozis. :gutkato_sendorma:

    Hodiaŭ mi finfine estis bone dorminta! Mi decidis aliĝi al loka Esperanto-asocio, sed trovis, ke ilia aliĝilo estas en malnova, mallibera, por mia komputilo ne ĝuste legebla formo, kaj do mi pasigis (eble iom multan) tempon farante imitaĵon. La rezulto estas kontentiga; mi presos, plenumos kaj sendos ĝin kiam la stratoj ne estos sub glacio. :gutkato_dikfingro_supren:

    Dankon, ke ne lasas min sano kaj persistemo. Dankon, ke mi trovas en mia vivo ĝojigajn homojn kaj aferojn. Dankon, ke mi (re)trovis pli da plaĉa kaj kortuŝa muziko. Dankon, ke la bestaĉo de malespero daŭre ne sukcesas manĝi min. Dankon, ke aliuloj daŭre trovas min utila. :gutkato_malsata_manĝilaro:

    #lang_eo #danklibro #taglibro #vivo

  8. Hodiaŭ mi plejparte estis laca. Dormo helpos. :gutkato_oscedas:

    Dankon, ke mi retrovas min proksime al tiuj, kiuj mankis al mi! Dankon, ke mi trovas ĝustajn kaj utilajn vortojn. Dankon, ke nia servilo povas bonvenigi novan samideanon. Dankon pro minerala akvo, kaj dankon pro lito. :gutkato_trinkas_akvon: :gutkato_dormas:

    #lang_eo #danklibro #taglibro #vivo

  9. Hodiaŭ mi manĝis kuketon kun teo, kaj tiel metis defion al mia stomako. Nokton mi pasigis per longa kaj serioza interparolado (de naturo iom tro privata por ĉi-tiea priskribado), kaj tiel metis defion al miaj menso kaj koro. Efektive mi kredas, ke temis pri unu el la plej malfacilaj en mia tuta vivo, ĉar mi devis alfronti ne plu eviteblan realiĝon de iuj miaj plej grandaj timoj. Kaj mi travivis… en bona farto! :gutkato_ridas_nervume:

    Kiel vi eble scias, mi estas kristano. Kiel vi eble rimarkis, mi ne estas tre »laŭta« pri tio. Mi ne volas trudi, kaj mi kredas, ke oniaj kredoj devas plej grave realiĝi interne, ol ekstere. Sed hodiaŭ mi faru en mia (ankoraŭ freŝa) danklibro escepton, ĉar mi ne povus alie esprimi min. :gutkato_ploras_riveron_cede:

    Dankon, ke Vi staris ĉe mi, kiam tremis mia koro. Dankon, ke Vi karesis ĝin en la plej malluma horo. Falis muroj de kastelo al mi promesita, kaj sur ŝultrojn jen mantelo el amo teksita. Ene de malvarma nokto ĝi provizis varmon, kaj kiam mi volis plori, dolĉigis la larmon. Mi ekvidis tra ruino lumi Vian gloron, kiu ravas la animon kaj nobligas homon. Ĉio bela sur la tero paliĝis kompare, kaj mi, tiam faligita, releviĝis stare. Kun la muroj de la kruroj rompiĝis katenoj, kiuj teren direktigis miajn vanajn penojn. Anstataŭe rigardu mi ĉiam al ĉielo, kie estas mia celo kaj sola espero. Kion miaj manoj tenas, ili baldaŭ perdos, sed la koro ne plu tremas kaj Vin ĉiam servos! Tie mia hejmo estos, tie Vin mi trovos! Fidela mi ĉiam restos, se Vi iom volos. Tie estos mi sekura, subos vian manon. Kiel povus muro nura kompariĝi amon? Via amo, Eternulo, ŝirmas kontraŭ ĉio! Vi ja estas ĉionpova, kompatema Dio. Dankon, ke al multaj benoj aldoniĝis plia, kaj helpu min ĉiam resti nur kaj nure Via. :gutkato_ridas:

    Kion ajn morgaŭo alportos, mi ne mortos! :gutkato_heroo:

    #lang_eo #danklibro #Dio #kristanismo #poemoj #religio #taglibro #vivo

  10. Hodiaŭ mi forviŝis polvon de mebloj, polvosuĉis plankon, kaj revestis liton en la dormoĉambro. Tio estas oportuna, ĉar nun mi estas tre dormema. Ho, kaj mi ankaŭ publikigis rakonton. :gutkato_oscedas:

    Mia stomako ŝajnas iom pli kontenta nun. Mi provis malfrostigi la macojn, kiujn mi hieraŭ frostigis; ili ankoraŭ estis bongustaj. :gutkato_manĝas_macon: (Tiu bildosigno ankoraŭ ne ekzistas, sed mi ĵus ekkomprenis, ke mi devas tion ĝustigi.)

    Dankon, ke mi retrovadas pacon en la koro. Dankon, ke miaj proksimuloj resaniĝas. Dankon, mi ankoraŭ lernas pli kaj pli pri vivo kaj ties bongustaĵoj. Dankon, ke mi mallonge rememoris la aferon, pro kiu mi volis danki hieraŭ, kvankam mi rapide ĝin reforgesis. Dankon pro la multaj belaj aferoj, kiujn mi spertis kaj ankoraŭ povas rememori.

    #lang_eo #danklibro #taglibro #vivo

  11. Hodiaŭ mi daŭrigis lavadon kaj ordigadon. Mi faris omletrizon, ĉar tio ne estas tre malfacila manĝo por la stomako, laŭ mia scio. La stomako ne plendas, sed ĝi ankoraŭ ne tute kontentas. Do mi eble plu manĝos almenaŭ iom atente morgaŭ. :gutkato_pensas:

    Dankon, ke la omletrizo bongustis. Dankon, ke mi povis kelkatempe kunparoli amikojn. Dankon, ke mi ne malesperis hodiaŭ. :gutkato_kontenta:

    #lang_eo #danklibro #taglibro #vivo

  12. Hodiaŭ mi iomete pli ordigis kaj lavis vestaĵojn. Vere estas multe pli agrable lavi vestaĵojn kun la ekstra korbo, en kiun mi povas pretigi ilin. Mia stomako ankoraŭ ne fartis tre bone, kaj la kuko verŝajne ne helpis kontraŭ tio; mi manĝu seke kaj malpeze morgaŭ. :gutkato_morta:

    Aliteme mi aŭdis, ke oni povas plibonigi sian mensostaton per taglibro, en kiun oni elskribas siajn dankojn pri la tago. Mi ne havas paperan taglibron, sed mi havas konton ĉe Federujo, do eble mi provu tion. :gutkato_ideo:

    Mi dankas, ke mi leviĝis kaj moviĝis. Mi dankas, ke mia koro ne multe malesperis. Mi dankas, ke mi povis aŭskulti agrablan muzikon. Mi dankas, ke mi povis reparoli kun amiko post longa tempo, eĉ se nur mallonge, kaj mi dankas, ke mi povis helpi alian pri Esperanto. Dankon. :gutkato_kontenta:

    #lang_eo #dankoj #taglibro #vivo

  13. Hodiaŭ mi iom forordigis restaĵojn post la kristnaska festado. Ankoraŭ sabate oni organizis ekstran feston. Mi ne malŝatas festojn, sed ĉio estu en bona mezuro… Verdire mi ĝojas, ke nun finfine estas iom da paco, kun nenio okazanta nek planita. :gutkato_ridas_nervume:

    Vespere mi faris macon. Mi uzis pli grandan proporcion de fagopira faruno ĉi-foje. Ĝi vere igas la paston pli disfalema komence, sed post eble dek minutoj da knedado, la pasto komencas kunteniĝi. Eble la ideala enhavo estas ĉirkaŭ 40 % da fagopira faruno (kaj la cereto estas tutgrena tritika faruno). Ĉiuokaze temas pri bongusta, komforta, kaj facila recepto, kaj do mi povas simple eksperimentadi plu. :gutkato_dikfingro_supren:

    Mi elektis ĝin ankaŭ ĉar mia stomako ne estis tute kontenta, kaj mi manĝis ĝin kun la facile digestebla Teŝana fromaĝo. Kaj fermentintaj kukumoj. Mi ne certas, ĉu tiuj facilas al la stomako, sed por eventualaj problemoj mi havas mineralan akvon. :gutkato_trinkas_akvon:

    #lang_eo #fotoj #manĝaĵoj #kuirado #taglibro #vivo

  14. Pasis jaro 2025. Ĝi instigis min iom ŝanĝi mian vivostilon, mian pensmanieron, kaj plej multe mian mondopinion. Ĝi voligis min lerni kiel vivi; kiel vere, bone, kaj daŭre vivi en tiu ĉi mondo. Mi pensas, ke tiun demandon mi delonge havis, sed longe malatentis, distriĝante per kio ajn. Pasintjare mi ekkomprenis, ke la respondo ne estas tie, kie mi atendis ĝin, kaj do mi ekserĉis ĝin. :gutkato_grandiga_vitro:

    Nun mi kredas, ke mi trovis ĝin, sed mi ne scipovas bone praktiki ĝin. Mi volus fiksi ĝojon kaj fervoron en mia koro, sed ili jen kaj jen sufokiĝas de vanteco kaj ĉiutageco, kaj mi longe blovas por reflamigi ilin. Ĉu koro sen ĝojo kaj fervoro ne estas kiel pilo sen elektro? Se ili mankas, kio vivigos kaj movos la aparaton? :gutkato_scivola:

    Mia lernado pri vivado daŭras jam tri monatojn. Mi ne scias, ĉu ĝi iam venigos dolĉajn fruktojn, sed mi plu strebos komfortiĝi en ĉi tiu malfeliĉa loko. Mi jam trovis multajn manierojn, per kiuj tio ne eblas, sed devas ankoraŭ trovi tiujn, per kiuj ĝi eblas. :gutkato_ridas_nervume:

    Kunokaze, lastan someron, mia lernado pri Esperanto atingis dek jarojn, kaj la fruktojn mi, kun multaj kaj longaj interrompoj, kio estas iom maloportuna sorto, al kiu mi, oni povus diri, submetis ankaŭ ĉi tiun propozicion, strebas iom post iom transformi al sana kaj bongusta kuko. (Per kio mi volas diri »instrua kaj facile legebla teksta formo«, sed mi diras »kuko«, ĉar tion oni ordinare faras el fruktoj.) :gutkato_manĝas_fragon:

    #lang_eo #Esperanto #novjaro #pensoj #taglibro #vivo

  15. Hieraŭ mi festis Kristnaskon triafoje ĉi-jare, ĉar parto de la familio malsaniĝis kaj povis veni por festi nur poste. Tio jam estis la lasta fojo ĝis venonta Decembro, espereble. Mi ankaŭ povis iomete verki, kaj mi iomete ĝojas je tio. :gutkato_ridas_nervume:

    Hodiaŭ kunvenis alia parto de la familio por festi Novjaron. Ni ludis loke popularan tabulludon. Mia anaro gajnis. :gutkato_mojosa:

    Mi ne planas festi Novjaron ĉi-foje, sed mi certe ne plendas pri la festaj manĝetaĵoj. :gutkato_fiera:

    #lang_eo #novjaro #taglibro #vivo

  16. Hodiaŭ mi iom verkis, sed tre tre tre malrapide. Eble la plej bona vojo tra vivo estas simple neniam pensi pri la fruktoj de onia penado, ĉar tio estas certa vojo al malĝojo kaj trompitaj atendoj. Sed tio estas pli facile dirita ol farita, ĉar – kiel montras al ni la gramatiko de Esperanto – agoj estas nature kunligitaj kun siaj rezultoj. :gutkato_ploras_riveron_cede:

    Mi ankaŭ priparolis Esperanton kaj lingvouzon kun samideano. Ĝui tion estas multoble pli facile por mi. :gutkato_ridas_nervume:

    Eble mi devus ne pensi pri ĉi tiaj aferoj, ĉar tio ŝajnas vana al mi; oni ne povas venki, same kiel oni ne povas venki kontraŭ vento. Sed ĉu mi vere havas kaj povas fari tian elekton? :gutkato_xwx:

    #lang_eo #pensoj #taglibro #vivo

  17. CW: Averto: Mencio de drogoj

    Unua tago de Kristnaska festado estis tre trankvila, kaj la dua estis tre vigla kaj laciga. Mi ankaŭ dormis nemulte, ĉar mi refoje pasigis multan tempon pakante donacojn. Ial ideoj por pakado nur emas veni je la lasta momento. Sed tio estas en ordo. Eble mi notu ideojn por la venonta jaro, dum mi sentas la Kristnaskan etoson. :gutkato_degelas:

    Mi ricevis donacojn, kiujn mi deziris, inkluzive ĉokoladon, ruĝan vinon, kringojn en fraga ĉokolado, polvoviŝilon, kaj vestlavaĵon. Kaj inter aliaj ankaŭ beĥeraĵon kaj kapran sapon, pri kiu mi tre scivolas. Ho, kaj korbon por portado de vestaĵoj, kiu estos tre utila! Nun mi plejparte ripozas. :gutkato_kontenta:

    #lang_eo #donacoj #Kristnasko #taglibro #vivo

  18. Hodiaŭ mi vizitis mensokuraciston. Tio estis mia lasta vizito de la jaro, kaj mi daŭrigos venontjare. Mi atendis iom pli longe, ol kutime, antaŭ ĉi tiu vizito, ĉar mi volis amasigi sufiĉe da pensoj, sentoj, kaj rimarkoj, kiuj venadis iom malrapide. La mensokuracisto diris, ke estas en ordo veni sen klaraj rimarkoj, kaj ke ankaŭ tio povas rezultigi interesajn interparolojn. Sed mi tamen preferas havi iom pli ordigitajn pensojn unue; simple ŝajnas al mi, ke tio iras pli bone. :gutkato_ridas_nervume:

    Nu, ni parolis pri gravaj aferoj en vivo kaj pri malpli gravaj aferoj, kaj kiel aliri la malpli gravajn aferojn, kiujn oni tamen opinias ne tute malgravaj. La graveco de gravaj aferoj estas por mi forta motivo zorgi pri ili, sed estas multaj malpli gravaj aferoj en mia vivo, pri kiuj mi simple ne tre zorgas. Kaj mi iom volus, aŭ iom pensas ke mi eble devus, sed mi havas nenion, kio vere konvinkus min pri tio. Kaj do mi esploros, ĉu mi povas trovi ion tian… ion gravan, kio instigus min zorgi pri pli da aferoj en mia vivo, aŭ eble simple ion, kio instigus min zorgi pri la malpli gravaj. Mi evitas detalojn, ĉar, nu, tiuj estas iomete privataj. :gutkato_flucerba:

    Cetere, mi finaĉetis kelkajn etaĵojn por almeti al iuj donacoj, kaj nun devas nur paki ilin kaj lavi plankon kaj… kaj jen ĉio, sed tio tute sufiĉas, ĉar mia pakado estas ĉiam longa kaj pena. Sed dankinde mi ne bezonas paki ĉion hodiaŭ, ĉar oni festas Kristnaskon plurtage, pro familiaj aranĝoj. Mi povas fari iom de la laboro hodiaŭ kaj la ceteron morgaŭ do. Ĉi-jare estas pli trankvile ja. :gutkato_ploras_riveron_cede:

    #lang_eo #Kristnasko #mensa_sano #sano #taglibro #vivo

  19. Hodiaŭ mi faris salaton, kunumis vizitantojn, kunumis samideanojn en ĉiusemajna renkontiĝo, kaj helpis ornami kristnaskan arbon. Kaj ankoraŭ restas iom da laboro! Mi lasus ĝin al morgaŭ, sed mi povas fari ĝin hodiaŭ, do mi rapide faros tion kaj dormos. :gutkato_oscedas:

    #lang_eo #Kristnasko #taglibro #vivo

  20. Hodiaŭ mi akiris la lastajn kristnaskajn donacojn! Eble mi alĵetos iomete da manĝaĵoj al la pli simplaj, por iom… nu, plimanĝebligi ilin (ĉar tio ĝenerale estas bona afero), sed finfine mi povas fari la ceteron en trankvileco. Tio ne okazis dum multaj jaroj! :gutkato_3c:

    La solaj restantaj taskoj estas iom da kristnaska domordigado kaj pakado. La pakado estos la plej pena, verŝajne, sed espereble ankaŭ la plej amuza. :gutkato_kontenta:

    #lang_eo #Kristnasko #taglibro #vivo

  21. Hodiaŭ mi grandparte okupiĝis de kuketoj kaj vizitantoj. (Pri la kuketoj estis farado, ne manĝado! Kaj fakte ankaŭ pri la vizitantoj ne estis manĝado. Nu, estis manĝado, sed la vizitantoj ne estis tio, kio manĝiĝis.) :gutkato_manĝas_kuketon:

    En libera tempo, mi iom prilaboris tradukadon kaj respondis iujn mesaĝojn interrete. La traduko progresas nemalbone, sed restas pluraj malfacilaj terminoj, kiuj verŝajne bezonos atentan konsideron. (Nu, almenaŭ al mi ili estas malfacilaj nun.) :gutkato_pensas:

    Kaj ankoraŭ restas la malfacila demando de multaj kristnaskaj donacoj… eble mi simple lasu hazardan pensvagon decidi, ĉar neniun alian decidilon mi havas. Eble mi simple aĉetu teon. Homoj, kiuj ne volas ricevi tion, devas diri tion. Teo estas la implicita stato de aferoj. :gutkato_trinkas_teon:

    #lang_eo #Kristnasko #taglibro #vivo