home.social

#raciacifereco — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #raciacifereco, aggregated by home.social.

  1. #PorLaPlanedo mi forte vokas al pripensado antaŭ ol aĉeti ciferecan ilon: ni nur scipovas recikligi oron, kuperon, arĝenton kaj stanon! #RaciaCifereco #RaciaProduktado

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  2. #PorLaPlanedo mi kaj gelernantoj ekde 2022-09 uzos paperan kajeron anstataŭ ol komputilojn por ekzercoj en la lernejo! #RaciaCifereco #SanaMenso #MalaltaTeknologio

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  3. #PorLaPlanedo mi aplaŭdas la Francan Ĝendarmaron, kiu uzas liberajn programojn ekde 2005. İli eĉ uzas specife modifitan version de @[email protected]! #ĜustaAlternativo #RaciaCifereco

    en.wikipedia.org/wiki/GendBunt

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  4. #PorLaPlanedo mi unufoje aŭ dufoje jare forviŝas aplikaĵojn kaj programojn kiujn mi ne uzas en poŝtelefono kaj komputilo. #RaciaCifereco #SanaMenso

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  5. #PorLaPlanedo mi neniam adoptas tut-ciferecan solvon al problemo: post 15 jaroj ne plu estos sufiĉe da metaloj por produkti novajn ilojn! #RaciaCifereco #RaciaProduktado

    Jen ekzemple por kobalto ⤵️

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  6. #PorLaPlanedo mi instruas al gelernantoj kiel uzi liberajn kaj malfermite koditajn programojn: jen #ĜustaAlternativo kaj #RaciaCifereco por pli #EtikaMondo!

    (Vidu ekzemplojn sube)

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  7. #PorLaPlanedo mi malabonis ĉiujn novaĵo-leterojn kiujn mi ne havas tempon por legi kaj senzorge forviŝis: tio ŝparas tempon kaj datumojn! #SanaMenso #RaciaCifereco

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  8. #PorLaPlanedo mi preferas retan kunvenon ol veturadon al fizika kunsido ĉe loko pli da 100km for. Jes, sed kun paŭzoj! #ĜustaTransporto #RaciaCifereco #SanaMenso

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  9. #PorLaPlanedo mi kontrolas retmesaĝojn (eĉ de la laborejo) po nur unu fojo ĉiutage: tio donis al mi trankvilon kaj atentemon! #SanaMenso #RaciaCifereco!

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  10. #PorLaPlanedo mi instruas en la lernejo per pli da komunaj agadoj inter lernantoj ol per komputilo: ni estas homARO! #HomojValoras #SanaMenso #RaciaCifereco

    Rilate (franclingve): #ClasseMutuelle @ vincentfaillet.fr

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  11. #PorLaPlanedo mi uzas ne nur liberajn kaj malfermite koditajn programojn: mi nun atendas de ili kaj kompanioj ke ili estu ankaŭ etikaj! #EtikaMondo #RaciaCifereco

    Rilate: en.unesco.org/freeandopensourc

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  12. #PorLaPlanedo mi dum la lastaj jaroj pliigis la kvanton da agadoj ne rilate al cifereco: promenado, legado, meditado, ktp! #SanaMenso #NaturaRitmo #RaciaCifereco

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  13. #PorLaPlanedo mi malŝaltis fonajn ĝisdatigojn de mesaĝo-ricevo el komunikilaj aplikaĵoj: mi mem decidas tiam, kiam vi volas kontroli! #SanaMenso #RaciaCifereco

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  14. #PorLaPlanedo mi kontrolas mesaĝojn ĉe sociaj retoj por nur unu fojo ĉiutage – kutime frumatene: jen trankvilo kaj ŝparo da datumoj! #SanaMenso #RaciaCifereco

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  15. #PorLaPlanedo mi konsilas al ĉiuj serĉi Androidajn programojn ĉe F-Droid [@[email protected]] kaj liberiĝi de la "Kvin Gigantaj Monstroj"! #EtikaMondo #ĜustaAlternativo #RaciaCifereco

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  16. #PorLaPlanedo mi ne plu uzas interreton kaj ŝaltas aviadilan reĝimon de poŝtelefono, ekde ĉ. la 20:30a vespere ĝis la 06:30a frumatene. #SanaMenso #RaciaCifereco

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  17. #PorLaPlanedo mi malŝaltis sciigojn ĉe la poŝtelefono: tio reduktas la kvanton de datumoj ŝutitaj kaj ŝparas mian tempon! #SanaMenso #RaciaCifereco

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune

  18. #PorLaPlanedo mi ofte ĉesas uzi poŝtelefonon kaj komputilon preskaŭ du horoj antaŭ ol enlitiĝi: jen ripozo kaj ŝparo da datumoj! #SanaMenso #NaturaRitmo #RaciaCifereco

    Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune