#porlaplanedo — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #porlaplanedo, aggregated by home.social.
-
#PorLaPlanedo mi forte vokas al pripensado antaŭ ol aĉeti ciferecan ilon: ni nur scipovas recikligi oron, kuperon, arĝenton kaj stanon! #RaciaCifereco #RaciaProduktado
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi volonte diskonigas pri aŭtomate memrevolvantaj brako-horloĝoj, kiuj funkcias sen elektrujo, pro gestoj de la portanto! #ĜustaAlternativo #AtentuPriElektro
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi kaj la edzino feliĉas ke niaj amikoj don(ac)is vestaĵojn kaj ludojn al nia infano: recikligado mojosas, #DankonAlViĈiuj! #RaciaProduktado
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi forte kredas ke mi alportan justan ŝanĝon al la merkato per aĉetado de lokaj varoj ekologiaj! #ĜustaAlternativo #EtikaMondo #NiaMonoEstasPovo
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi neniam manĝas pakumitajn manĝaĵojn en la kantino: ni ĉiuj tiel povas protekti la medion! #RaciaProduktado #AtentuPriAkvo #AtentuPriTemperaturo
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi kaj gelernantoj ekde 2022-09 uzos paperan kajeron anstataŭ ol komputilojn por ekzercoj en la lernejo! #RaciaCifereco #SanaMenso #MalaltaTeknologio
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi plene subtenas varojn kiel la telefonon @[email protected]: mi vidis amikon de mi ripari parton de ĝi ene de sekundoj! #RaciaProduktado #ĜustaAlternativo
https://www.youtube.com/watch?v=ggIPpbze8ec
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi aĉetas ĉokoladon preskaŭ nur el justa komerco: @[email protected] / MaxHavelaar kaj similaj!
#RaciaProduktado #ĜustaAlternativo #ĜustaTransporto #EtikaMondo #HomojValoras
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi ŝatas kuiri hejme: ni manĝas pli sane ol se ni aĉetus jam preparitajn manĝaĵojn, kaj ĝi estas inspira agado por infanoj! #RaciaProduktado #NaturaRitmo
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi kredas ke nur la vivmaniero de homoj povas iĝi daŭripova: ne energio, nek varoj, nek nekreskado! #ĜustaAlternativo #HomojValoras #EtikaMondo
Pli da informo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Daŭripovo
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi sugestas al amikoj interesiĝi pri ĉina tradicia medicino, kiu malpli turniĝas al medikamentoj! #ĜustaAlternativo #SanaMenso #NaturaRitmo … kaj #RaciaProduktado!
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi konsilas al homoj pli bone studi la ofte grandan malsimilecon de salajroj en iliaj landoj, kaj agadi kontraŭ tio! #EtikaMondo #HomojValoras
Ekz. Francio (@[email protected])
81% malpli ol 3000 EUR
2% pli ol 8000 EURKion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi ne plu reklamas pri aŭtoj vendataj laŭ "leasing", ĉar tio instigas homojn tro ofte ŝanĝi aŭtojn! #RaciaProduktado #ĜustaAlternativo #ĜustaTransporto
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi ofte aĉetas brokantaĵojn: jen meblon, jen ludon, jen libron, … kaj tio kompreneble reduktas la ekologian premon! #ĜustaAlternativo #RaciaProduktado
Por Francoj: #Emmaüs, #Okkazeo, #RecycLivre, …
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi preparas bovlon da supo boligante nur supo-bovlon da akvo: tio ja reduktas energion, akvon kaj tempon! #AtentuPriAkvo #RaciaEnergio
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi kutimiĝis ripari vestaĵojn, ŝtrumpetojn, kaj aliajn ŝtofaĵojn kudrante ilin: jen facila lerteco por malpli da produkto! #ĜustaAlternativo #RaciaProduktado
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi aprobas servojn kiel pruntebicikladon, kiu permesas al homoj veturi sen posedi biciklon! #ĜustaTransporto #RaciaProduktado #ĜustaAlternativo
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi transdonis monon al Ukrainio🇺🇦 per @[email protected] je la kampo medicina: mi ja preferas subteni senperforton ol militon! #Ahimsa #HomojValoras #EtikaMondo
P-S: gratulon al Germanio! 💌
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi multe pli valore taksas agadojn sen aĉetado: babili🗣️, ĝardenumi🌱, legi📚, ludi♟️, meditadi🧘, promeni🚶, sportumi🏃, …! #SanaMenso #NaturaRitmo #RaciaProduktado
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi kutime donas la ŝuojn al botisto por ripari la plandumojn. Mi subtenas tiun, kaj…
ripari >> aĉeti!
#ĜustaAlternativo #RaciaProduktado #HomojValoras
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi aplaŭdas la Francan Ĝendarmaron, kiu uzas liberajn programojn ekde 2005. İli eĉ uzas specife modifitan version de @[email protected]! #ĜustaAlternativo #RaciaCifereco
https://en.wikipedia.org/wiki/GendBuntu
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi ne ĉiam uzas lumon eĉ se noktas ekstere, sed nur tiam kiam mi vere bezonas ĝin! #AtentuPriElektro #NaturaRitmo #AnkaŭOkulojBezonasRipozi
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi unufoje aŭ dufoje jare forviŝas aplikaĵojn kaj programojn kiujn mi ne uzas en poŝtelefono kaj komputilo. #RaciaCifereco #SanaMenso
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi kaj la edzino deziras dediĉi tempon por ĉiutaga kultivado de legomo-ĝardeno: sana produktado kaj inspira agado por infanoj! #RaciaProduktado #NaturaRitmo
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi preferas kunveni kun 3~4 amikoj ol partopreni en grandaj kunvenoj de dekoj da homoj: ni pli intime babilu! #ĜustaAlternativo #HomojValoras
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi dum-somere ne uzas klimatizilon kaj preferas plafonventolilon. Jes, eĉ en Barataj dormemoj, mi specife ne mendis ĝin! #AtentuPriTemperaturo #RaciaEnergio
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
Mi survojas al minimuma posedado de vestaĵoj. Hieraŭ mi apartigis multajn t-ĉemizojn por donacado. Mi celas posedi tre malmultajn variantojn kaj entute tre malmultajn t-ĉemizojn.
La unuan paŝon mi taksas sukcesa.
#PorLaPlanedo kaj #PorMensaSano kaj iomete por #Minimumismo #Minimalism #Minimalismo #Minimalisme
-
#PorLaPlanedo mi neniam adoptas tut-ciferecan solvon al problemo: post 15 jaroj ne plu estos sufiĉe da metaloj por produkti novajn ilojn! #RaciaCifereco #RaciaProduktado
Jen ekzemple por kobalto ⤵️
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi aĉetis societan parton ĉe la kooperativo @[email protected] kiu celas reuzi malnovajn fervojojn en Francio! #ĜustaTransporto #HomojValoras #EtikaMondo
https://twitter.com/Railcoop_SCIC/status/1408084742755467269
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi preferas pruntepreni aŭ luepreni ilojn ol posedi ilin. Kial do elspezi monon por produktado kaj mallonga uzado de ili? #ĜustaAlternativo #RaciaProduktado
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
-
#PorLaPlanedo mi preferas spekti televidon per DVB-T ol per ADSL: la unua ja ne bezonas retaliron nek plia energio por funkcii! #AtentuPriElektro #ĜustaAlternativo
https://eo.wikipedia.org/wiki/DVB-T
#DTT #TDT #TNTKion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune