home.social

#esperantaj_vortoj — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #esperantaj_vortoj, aggregated by home.social.

fetched live
  1. koramikino

    🔬 analizo: kor•amik•in•o
    "amik•o" 🙋🏻
    ➕ "kor-" (radiko de "kor•o") ❤️
    ➖ substantiva "-o"
    ➕ "-in·" ♀️
    ➕ substantiva "-o"

    💭 #signifo de la #vorto: Inseksa kunulo, kun kiu oni havas romantikan aŭ seksan rilaton 👩‍❤️‍👩 👩‍❤️‍👨

    📚 #En_vortaroj:
    (mankas en PIV)
    ReVo: reta-vortaro.de/revo/dlg/index
    La Simpla Vortaro: simplavortaro.org/vorto/korami

    🔍 serĉilo "Vikia Vortaro": kono.be/vivo/?esprimo=koramiki

    #vortoj de :flago:#Esperanto; #esperantaj_vortoj

  2. Sankta Vendredo

    🔬 analizo: duvorta esprimo el la #vortoj
    • 🧩 "sankta" vortaro.net/#sankta
    • 🧩 "vendredo" vortaro.net/#vendredo
    kun majuskloj, ĉar ĝi estas propra nomo de #festotago. bertilow.com/pmeg/gramatiko/pr

    💭 #signifo de la #esprimo:
    en ⛪ kristanismo: La vendredo antaŭ Pasko, honorata kiel datreveno de ✝️ la krucumo kaj 💀 morto de 😇 Jesuo

    📚 #En_vortaroj:
    ReVo: reta-vortaro.de/revo/dlg/index
    La Simpla Vortaro: simplavortaro.org/vorto/Sankta

    vortoj & #esprimoj de :flago:#Esperanto; #esperantaj_vortoj

  3. horo
    vortaro.net/#horo

    💭 #signifo|j de la #vorto:
    1. la 24-ona parto de diurno
    2. ĉiu el tiuj diurnopartoj, numeritaj & difinitaj per orda numeralo
    3. ĉiu el la 24 egaldistancaj numeritaj tempopunktoj en diurno, indikataj per vicmontraj numeraloj, inter kiuj la noktomezo estas la la 24a, kaj la tagmezo, la 12a
    4. difinita momento de la tago / tagotempo difinita
    [pliaj #signifoj en respondo 🧵]

    #vortoj de :flago:#Esperanto; #esperantaj_vortoj

  4. @anamuk Mi ne tradukus #la_angla|n #verbo|n "(to) Christmas" al Esperanto kiel "kristnaski", ĉar "kristnaski" estus naski Kriston (t.e. Jesuon). Tiasence, kristnaski (almenaŭ laŭ kristianismo) eblas: Tion ja faris la sanktulino Mario.

    "(to) Christmas" oni povus traduki eble per "kristnaskumi" aŭ pli specife per "kristnaskfesti", "kristnaskdekori" ktp.; kaj oni uzu plurvortan esprimon por tiuj signifoj, pri kiuj kunmetaĵo estus aŭ tro komplika aŭ ne sufiĉe klara.

    #traduko #Esperantaj_vortoj

  5. @bpeel Mi konas la #speco-nomojn en mia #denaska_lingvo (kaj vide rekonas ekzemplerojn de tiuj #specoj) nur pri kelkaj malmultaj #arbo-specoj. Kaj en #Esperanto pri nur eĉ malpli da.

    #arboj 🌲🌳, #esperantaj_vortoj, #botaniko 🌿

  6. ŝajni
    vortaro.net/#ŝajni

    💭 #signifo|j de la #vorto:
    1. ekstere aspekti simile al io alia, tiel ke povas okazi aŭ efektive okazas interkonfuzo aŭ eraro
    2. esti opiniata, kredata, supozata, kvankam ne certa

    📚 #En_vortaroj:
    PIV: vortaro.net/#ŝajni
    ReVo: reta-vortaro.de/revo/dlg/index
    La Simpla Vortaro: simplavortaro.org/vorto/ŝajni

    🔍 serĉilo "Vikia Vortaro": kono.be/vivo/?esprimo=ŝajni

    #vortoj de :flago:#Esperanto; #esperantaj_vortoj

  7. verŝajne
    vortaro.net/#verŝajne

    🔬 analizo: ver·ŝajn·e
    "ŝajn·i"
    ➖ verba "-i"
    ➕ "ver-" (radiko de "ver·a")
    [± adjektiva "-a"]
    ➕ adverba "-e"
    (vidu simplavortaro.org/ser%C4%89o?s)

    💭 #signifo de la #vorto: laŭ ĉia probableco; probable, kiom oni povas juĝi laŭ ekstera aspekto

    📚 #En_vortaroj:
    PIV: vortaro.net/#verŝajne
    ReVo: reta-vortaro.de/revo/dlg/index
    La Simpla Vortaro: simplavortaro.org/vorto/ver%C5

    🔍 serĉilo "Vikia Vortaro": kono.be/vivo/?esprimo=ver%C5%9

    #vortoj de :flago:#Esperanto; #esperantaj_vortoj

Share on Mastodon

Enter the server where you have an account.