home.social

#retposto — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #retposto, aggregated by home.social.

  1. Nova ĝisdatigo de #Thunderbird! :thunderbird: :gutkato_hura:

    … la listo de mesaĝoj aspektas iom malbone nun. Kaj kvankam mi ne tute certas, mi pensas, ke mi havis menubreton antaŭe.

    Eble mi reprovu alian klienton. Sed ne vere ekzistas pli bonaj klientoj, kiuj ankaŭ prizorgus kontaktojn ktp. :gutkato_ridas_nervume:

    #lang_eo #libera_programaro #programaro #programoj #refasonado #retpoŝto #teĥnikaro

  2. Haaa, kia malkovro! Kia ĝojo! :gutkato_guuu: :taneŝima_ĝojas:

    Verŝajne, oni povas elŝuti retpoŝton en la formo dosieruja maildir per :thunderbird:!

    Simple agordu vian konton tiel, rulu thunderbird kun la --headless parametro, kaj pacu! :gutkato_dikfingro_supren:

    Kutime mi uzus la belbrile amatan feprogramon getmail, sed ne povas uzi tiun kun specifa Mikrosofta poŝtkonto. La Mikrosofta poŝtkonto malpermesas simplan IMAP’on, postultante anstataŭe OAuth’an salutadon. Tio ĝenerale ne problemus — getmail kaj aliaj programoj subtenas tion jam bone. Oni simple devas registri API-ŝlosilon ĉe Mikrosofta administra retejo por la kliento. Seeed…

    … la organizaĵo kiu provizas tiun poŝtkonton al mi malpermesas tion. Do getmail neeblis, kaj ĝis nun mi suferis pro la nekapablo elŝuti poŝton…

    Sed! Ĉar Tondrobirdo :thunderbird: havas sian propran API-ŝlosilon oficialan, kaj subtenas eligon al maildir, mi povas vivi plu pace kaj trankvile. :gutkato_teo:

    Altan dankon, Tondrobirdo! Kia elstare dorlotinda birdo! :todoroki_amema: :inami_adoras:

    (Nu, verŝajne neniu jam tradukis Tondrobirdon :flago_esperanto:’en. Kia manko! Sed tio flankas.)

    #lang_eo #retpoŝto #thunderbird #tondrobirdo #lignukso #maildir #getmail

  3. Haaa, kia malkovro! Kia ĝojo! :gutkato_guuu: :taneŝima_ĝojas:

  4. Haaa, kia malkovro! Kia ĝojo! :gutkato_guuu: :taneŝima_ĝojas:

  5. Haaa, kia malkovro! Kia ĝojo! :gutkato_guuu: :taneŝima_ĝojas:

  6. Ekzistas esperanta babilejo ĉe delta.chat (deltaĉat) — libera babilsistemo, kies bazo estas retpoŝto.

    Se vi interesiĝas, instalu la programon de deltaĉat kaj fotu la QR-kodon suban! :gutkato_fotilo:

    Aliĝu al la gufujo! Onidire estas plaĉa medio tie! :gutkato:

    #lang_eo #esperanto #deltachat #deltaĉat #babilado #diskutado #retpoŝto

  7. Belarta Programo de la Tago Nᴿᵒ 497: MU

    Laŭdoj

    Ĉu vi ricevas retpoŝton? Ĉu vi devas aŭ volas ĝin legi? Ĉu vi ricevas ĝin dosierforme laŭ maildir, ekzemple per getmail? :cirnohi:

    Jen via revo, jen via savanto! mu estas belarta program(ar)o kies celoj estas legado, traserĉado, elfiltrado, kaj ordigado de retpoŝto! Ĝi eĉ povas estas motoro de aliaj retpoŝtklientoj, inkluzivante mutt kaj GNU Emacs!

    Pluraj mesaĝpartoj, aldonaj dosieroj? Ĝi elprenos la partojn al apartaj dosieroj!
    Ĉifrita mesaĝo? Ĉifra subskribo? Ne zorgu, ĝi eĉ vokos GPG-on memage!
    Skriptado? Ja kompreneble, vi povas plipotencigi ĝin pere de GNU Guile!
    Neniam perdiĝu vi sub amasego de retpoŝto ree, dum la cetero de via longa kaj ĝojoplena vivo!

    Kia belarta kaj potenca programo!! :cirnolove:

    (Molaj mallaŭdoj)

    Mi iom malŝatas la postulon de datumbazo, ĝian subtenon de Guile, la provizon de servilo, kaj ĝian eblan rolon kiel klientmotoro. Ŝajnas iomete trokapabla kaj potenca, ol vere necesas?

    Ŝajnas al mi, ke plej gravas povi traserĉi retpoŝton (ja eblu fari sendatumbaze), legi ĝin, kaj elpreni plurajn dosierpartojn. Mi preferus ke la aliaj kapbloj estu subtenataj per aparta programo… tio sentus pli eleganteca kaj unikseca al mi.

    Kaj ial, mu view sole akceptas plenajn dosiervojojn…? T.e., ne de via pwd. Nu, sume ĝi ankoraŭ belas ja!

    Utiligo

    Mi ĉefe vokas mu-on per mia dosierfoliumilo, per du .desktop programo-registroj; unu de mu-view (montras retpoŝton en terminalo), kaj unu de mu-extract (elprenas ĉiun mesaĝparton al subdosierujo). Kun dosierfoliumilo kiu subtenas montron de retpoŝto bone, (ekz, Nautilus, Caja, ktp per nautilus-maildir) estas tre bona parigo, miaopinie.

    Mi ankaŭ metis kun ĉi tiu afiŝo la du .desktop dosierojn, se vi volus provi! Simple metu ĉe ~/.local/share/applications/ kaj rulu update-desktop-database.

    Takso

    85⁄89! :cirnolove:

    #lang_eo #esperanto #mu #programo #retpoŝto #unikso #linukso #lignukso