home.social

#vortfarado — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #vortfarado, aggregated by home.social.

  1. @OtapErganiv
    Tiu demando ne havas sencon, oni ĉiam povas trovi plilongan esparantan vorton:

    En flughaveno laboras
    internaciaviadilolinipakaĵdoganistoj
    ili havas ĉefon:
    internaciaviadilolinipakaĵdoganistarestro

    Kaj post maldungo, tiu iĝas:
    eksinternaciaviadilolinipakaĵdoganistarestro

    kaj do li restas hejme kun sia:
    eksinternaciaviadilolinipakaĵdoganistarestroedzino

    kaj post disiĝo de la paro ĉi lasta estos:
    eksinternaciaviadililinipakaĵdoganistarestroeksedzino
    ktp.

    #esperanto #vortfarado

  2. @tennoseremel @filipo

    Ekzistas multe da retpaĝaroj, kiuj uzas vortojn "ensaluti" kaj "elsaluti", ekz-e
    – edukado.net
    – Libera folio
    – lernu!
    – UEA
    – Mia Vivo
    – ktp.

    #vortfarado

  3. @filipo, bonvolu ŝanĝi ĉi tiun vorton sur la retejo jene

    saluti → ensaluti

    Notu ankaŭ vorton "elsaluti".

    #vortfarado

  4. Post ioma prilaborado, mi ĵus finfine publikigis mian eseon: »Kunmetado estas simpla!« Se vi havas senokupan horon kaj iom interesas vin gramatiko de Esperanto, eble vi rigardu, ĉar eble ĝi plaĉos al vi!

    La verko esploras la manieron, per kiu oni kunmetas ideojn en la lingvo internacia. Mi penas montri per ĝi, ke oni ne povas bone priskribi tutan kunmetadon per multaj reguloj, kaj ke tute sufiĉas kelkaj simplaj reguloj gvidataj de racio, per kiuj oni povas ĝuste analizi ĉiun vorton en la lingvo.

    Ĉiu komento pri la enhavo estas tre bonvena, ĉu temas pri laŭdo aŭ kritiko, konsento aŭ malkonsento. Demandoj, proponoj, kaj atentigoj pri eraroj ankaŭ tre valoras. Kontaktu min laŭplaĉe!

    #lang_eo #eseo #esperanto #gramatiko #kunmetado #verkoj #vortfarado :blobcathappy:

  5. Post ioma prilaborado, mi ĵus finfine publikigis mian eseon: »Kunmetado estas simpla!« Se vi havas senokupan horon kaj iom interesas vin gramatiko de Esperanto, eble vi rigardu, ĉar eble ĝi plaĉos al vi!