home.social

#verkado — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #verkado, aggregated by home.social.

  1. Ŝajnas, ke oni povas malŝarĝi sian koron per verkado. Eble mi devus scii tion, kiel memnomita verkisto, sed mi simile ofte trovas pezajn sentojn pli ĝenaj, ol helpaj, kaj eble plej ofte ili ne multe rolas en mia verkado. Vortoj estas stranga afero. Nu, ĉio estas stranga afero, eble. Malfacile kompreni kion ajn en la mondo. :gutkato_ridas_nervume:

    #lang_eo #verkado #vivo

  2. Ŝajnas, ke oni povas malŝarĝi sian koron per verkado. Eble mi devus scii tion, kiel memnomita verkisto, sed mi simile ofte trovas pezajn sentojn pli ĝenaj, ol helpaj, kaj eble plej ofte ili ne multe rolas en mia verkado. Vortoj estas stranga afero. Nu, ĉio estas stranga afero, eble. Malfacile kompreni kion ajn en la mondo. :gutkato_ridas_nervume:

    #lang_eo #verkado #vivo

  3. "Global Voices serĉas volontulajn tradukistojn, provlegantojn kaj lingvajn redaktistojn por Esperanto
    Lingua, kie ni tradukas artikolojn de Global Voices en Esperanton!" —@globalvoices

    eo.globalvoices.org/2023/11/39

    #verkado #ĵurnalismo #tradukado #redaktado

  4. :gutkato_ideo: Fojfoje mi ekhavas tre bonan ideon pri io, kion mi povus verki. (Ekzemple rakonto, aŭ eĉ rakontaro.) Sed baldaŭ aperas multaj konkurantaj ideoj pri tio, pri kio ĝi devus precize temi, kiuj personoj devus roli en ĝi, kiel ili povus nomiĝi, kaj kiel la intrigo povus disvolviĝi… kaj tiam mi ne kapablas elekti inter la abundo de elektebloj, kaj mi ne scias, kiel daŭrigi. Rezulte, anstataŭ verki, mi ofte nur pene pripensas ĉiujn eblojn, ĝis mi laciĝas, kaj mi verkas nenion. :gutkato_dormas:

    Eble mi devus »malpli pripensi kaj simple verki«, kaj tiel spertiĝi kaj lertiĝi je verkado, kaj eble tio helpus min pli facile venki aŭ eviti ĉi tiajn obstinojn ose. Sed tio neniel helpas min venki la obstinojn, kiuj blokas min nun. Kion fari?

    #lang_eo #arto #skribado #verkado #vivo :gutkato_pensegas:

  5. :gutkato_ideo: Fojfoje mi ekhavas tre bonan ideon pri io, kion mi povus verki. (Ekzemple rakonto, aŭ eĉ rakontaro.) Sed baldaŭ aperas multaj konkurantaj ideoj pri tio, pri kio ĝi devus precize temi, kiuj personoj devus roli en ĝi, kiel ili povus nomiĝi, kaj kiel la intrigo povus disvolviĝi… kaj tiam mi ne kapablas elekti inter la abundo de elektebloj, kaj mi ne scias, kiel daŭrigi. Rezulte, anstataŭ verki, mi ofte nur pene pripensas ĉiujn eblojn, ĝis mi laciĝas, kaj mi verkas nenion. :gutkato_dormas:

    Eble mi devus »malpli pripensi kaj simple verki«, kaj tiel spertiĝi kaj lertiĝi je verkado, kaj eble tio helpus min pli facile venki aŭ eviti ĉi tiajn obstinojn ose. Sed tio neniel helpas min venki la obstinojn, kiuj blokas min nun. Kion fari?

    #lang_eo #arto #skribado #verkado #vivo :gutkato_pensegas:

  6. Vi povas verki en Esperanto kiel en ajna alia lingvo. Poezio, romanoj, rakontoj... la limoj estas nur en via kapo!

    Ĉu vi jam provis verki ion en Esperanto?

    #esperanto #lingvo #verkado

  7. @persi
    Saluton, #sciencfikcio kaj #verkado plaĉas al mi, tial mi verkis sciencfikcian libron.
    Kison😗