home.social

#sojkazeo — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #sojkazeo, aggregated by home.social.

fetched live
  1. Ni prenis »silkan firman« sojkazeon, ĉar mi pensis, ke eble ĝi konvenus por salato, kian mi kutime faras. Malferminte la pakon mi trovis, ke ĝi ne konvenas, kaj devis eluzi ĝin alimaniere. :gutkato_pensas:

    Ĉar mi scias, ke el silka sojkazeo oni fojfoje faras kremojn kaj ŝmiraĵojn, mi decidis fari deserton el ĝi. Mi dispremis duonon de la bloko per forko, kaj aldonis kakaon, sukeron, kaj cinamon. :gutkato_sciencisto:

    Jen la rezulto! Ĉu ĝi estis bongusta? Ne! Ĝi estis manĝebla, sed nek agrabla, nek interesa. Iom dolĉa, iom amara, kaj plejparte sengusta. Eble mi devis fari ion salan el ĝi… aŭ eble siropo estus pli bona dolĉigaĵo? Ĉiuokaze, malsukceso estas grava parto de lernado! Do jen, mi fiere prezentas mian malsukceson al vi! (Sed fine mi ĝi ja estis manĝebla, do ĉu vere temis pri malsukceso?) :gutkato_hihias:

    #lang_eo #kuirado #sojkazeo #vivo