#priido — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #priido, aggregated by home.social.
-
-
-
-
-
-
Ellenor Bjornsdottir :evdonia_corner_emblem: :neoficiala_flago_de_angllandaj_esperantistoj: @[email protected] ·Ni ne primoku Idistojn, komprenite? Ili tenas siakore la samajn ideojn (mondpac’, lingva justeco) kiel ni.
-
Ellenor Bjornsdottir :evdonia_corner_emblem: :neoficiala_flago_de_angllandaj_esperantistoj: @[email protected] ·CW: Bruliganta vidpunkto pri Ido
Idistoj ŝajnas al mi kvazaŭ ili volas krei kaj disvolvigi lingvon mem poezian, artecan, anstataŭ de krei kaj disvolvigi lingvon internacian, kiu enhavas kapablon esti poezia.
Elekto kiun mi ne volas igi ilin ŝanĝi, sed…
Ajnan provon sistemigi la lingvon (pri landonomoj (la plimulto nun finiĝas per «a» (fakte «ia»), kvazaŭ ili estus adjektivoj kaj ne nomoj, kiuj ili estas), ekz-e) ili repuŝas, kvazaŭ estus minaco de «iĝi kiel tabelo-korelativoj». Ili prizas(!^) etajn neregularecojn, kiuj malfaciligas ilia lingvon. Certe, la tabelvortoj estas, kaj mi agnoskis tio, iel malbela - sed tiel facila, ke, malgraŭ ke ili estas neregula kiam vi komparas ilin kontraŭ la resto de la lingvo, la devigita lernado estas fortege malpliigita.
Ilia lingvo estas neperfekta. Nia lingvo estas neperfekta. Nek nia nek ilia estas pli bona ol la alia. Sed la komunumo aĉas iom.
^ Mi kuraĝis deprunti tiun ĉi vorton el Ido «prizar» ĉar “ŝati” ne havas la signifon, kiun mi serĉas. Eble ĉar mi estas Anglino, kaj al mi «prizi» sonas iom kiel «premii», kaj do havas pli egan signifon ol «ŝati».
-
Ellenor Bjornsdottir :evdonia_corner_emblem: :neoficiala_flago_de_angllandaj_esperantistoj: @[email protected] ·CW: konsterna enhavo; hipoteza mortigo dum fajro
Je la jar’ 2023, iu afiŝis tiun bildon (de papera ŝildo pri sekureco dum fajro) en la Idan diskordgildon. La Esperantigo ĝustas, sed la Idigo efike diras al legantoj «mortiĝu per fajro».
la ĝusta idigo estus «Se esas fairo, quik irez adinfre per ica eskalero til vu atingas la exterajo.»
-
Ellenor Bjornsdottir :evdonia_corner_emblem: :neoficiala_flago_de_angllandaj_esperantistoj: @[email protected] ·CW: Entena Fadeno de Brulemaj Vidpunktoj - La Ursidinara Ido-serio
Mi decidis, ke mi devas krei «entenan fadenon» por miaj afiŝoj pri #Ido.
Se mi ne respondigos tiujn tie ĉi, almenaŭ mi kradvortos miajn afiŝojn temantajn pri Ido per #Ido kaj/aŭ #PriIdo.
Jen list’ de miaj afiŝoj temantaj pri Ido ĝis nun:
‘Hildo pri io.ido.li: https://bv.umbrellix.org/notice/AkCgOjhq4eRP3EmRzE
Kalumnio pri afiksoj kiel radikoj: https://bv.umbrellix.org/notice/AkoaLYYQTVEwobksng
Kolumo el perloj: https://mastodon.top/@ellenor2000/112928061683633832
Ido-kanto sillyaĵoj: https://bv.umbrellix.org/notice/AkjtZvSv10KTGXweG0 https://bv.umbrellix.org/notice/AkqQ8hURKXlbXT2e48
Mi diris na «inferen iru» al Ido-hatistoj: https://bv.umbrellix.org/notice/AkpfcMCqKdd2N0RzRw
«Aŭskultu, esperantist’.»: https://bv.umbrellix.org/notice/Aks39mnt9NvPg9bhxY
Kio okazus, se mi ekus paroli Idon?: https://bv.umbrellix.org/notice/AksT0eFcB5B5M3sZf6
Komplimentoj: https://bv.umbrellix.org/notice/AkssQ8IW6DFIdYU9ZI
Mikra Vortaro nur utilas por rememorigi: https://bv.umbrellix.org/notice/Akt3mfwCo0Tkpw08NE
Kiam la idisto suspektindas: https://bv.umbrellix.org/notice/AkuG8OjOqwNQRz60Jc
Pri elizio en Ido - evoluo de la lingvo: https://bv.umbrellix.org/notice/AkuxGMsrtv5h4CZUwK
-
Ellenor Bjornsdottir :evdonia_corner_emblem: :neoficiala_flago_de_angllandaj_esperantistoj: @[email protected] ·CW: Je la KGD, Kuturaaj komentoj - la Ursidinara Ido-serio
« La finalo -a povas (darfas) supresesar per eliziono, ed esas konsilata uzar ta moyeno por igar la parolado min monotona ed anke plu fluanta; vice dicar : la alerta e joyoza infanti, on dicos tre bone : l’alert e joyoz infanti, e to esas tante plu naturala, ke ta senacenta finali (dezinenci) spontane malaparas (desaparas) en parolado fluanta e poke (kelke) rapida. To esas tute (tote) konforma a la linguala sentimento di la lingui qui posedas acento tonika (di intenseso). » — L. COUTURAT, Progreso, I, 492
En la subnotoj, je l’ 26a paĝ‘.
Mi ne klopodis traduki tion, ĉar ĝi estas en multaj versioj de Ido (malnova, kie troviĝas «mal» kiel Esperanto, kaj nova, kie troviĝas «des» kiel moderna Ido).
Ne tre klaras al mi, kiam Ido ŝanĝis siajn «mal»ojn en «des»ojn. Iu, kiu scias tion, bonvolu respondi al tiu ĉi mesaĝo. Vu darfas respondar en Ido. (Vi rajtas respondi en Ido.)