#orelringoj — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #orelringoj, aggregated by home.social.
-
Hieraŭ mi vidis homon kun internaj orelringoj. Temas pri orelringoj, kiuj anstataŭ pendi de eta truo en via orelo, tute eniĝas tiun molan parton de via orelo kaj kreas grandan truon en ĝi. Oni kredeble povus trameti du fingrojn tra la truo; tiel granda ĝi estis!
Mi neniam povis kompreni, kial homoj tion faras. Sed mi supozas, ke simple temas pri stila prefero… mia unua penso estas, ke havi tiel grandajn truojn en la oreloj povas esti danĝera, kaj la truigo devas esti multe dolora. Sed eble ne…? Ĉu iu havas aliajn sentojn aŭ spertojn pri ili?
#lang_eo #demandoj #orelringoj #vivo :blobcatnotlikethis: