#la_germana — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #la_germana, aggregated by home.social.
-
@OtapErganiv @tennoseremel En #la_germana "kio" estas unu el la pluroj sencoj de "das", kaj "ke" estas "dass" (antaŭe skribate "daß"). En la sudo de Germanio kaj en Svislando kaj Aŭstrio la elparolo de "das" estas preskaŭ sama kiel tiu de "dass". Mi preskaŭ neniam vere konfuzas ilin en la germana kaj eĉ malpli ofte en Esperanto, sed germane kelkfoje misskribas unu kiel la alian.
Etimologe "dass" devenis "das" kaj havas sian propran skribmanieron ekde la 16-a jarcento:
-
CW: dimanĉo 2023-12-03: Kultura evento de SES pri Pollando & E. Privat en Rapperswil SG
Ĉar la prelegoj estos en #la_germana (kaj kompreneble estos tuj-tradukataj al #Esperanto) la matena parto de la programo eĉ taŭgas ankaŭ al german-parolantoj, kiuj ankoraŭ ne aŭ ne bone regas nian karan lingvon Esperanton.
Ĉiujn detalojn trovu en Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/pola-muzeo-2023.
-
@bpeel Same mi, krom pri "ulmo" mi eble divenus, ke povus esti arbo-speco, ĉar en #la_germana estas "Ulme".
-
ŝajni
📜 #etimologio (laŭ André #Cherpillod):
#fundamenta #Esperanto "ŝajni" ← #la_germana "scheinen" (ŝajni, brili ✨) & #la_jida "שייַנען" (brili ✨, aperi) ← #la_malnovAlta_germana "skînan" (brili ✨) ← #la_hindeŭropa "skai" (brileti💫 ) -
@carbsrule en #la_germana oni povas
"fluchen wie ein Droschenkutscher" sakri kiel fiakro-ĉaristo (taksiisto de antaŭ-motora tempo)
"fluchen wie ein Bierkutscher" sakri kiel biero-ĉaristo (ŝarĝveturilisto de antaŭ-motora tempo)
"schimpfen wie in Rohrspatz" grumbl(ad)i/plendaĉ(ad)i/ĝenparol(ad)i kiel kanemberizo (malgranda (sed eble laŭta?) birdo 🐦)
"schimpfen wie ein Kesselflicker" grumbli/plendaĉi/insulti kiel pot-riparisto (antaŭe tipa profesio de ciganoj)
-
jen
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/ceteraj/jen.htmlanalizo: jen
(E-eca vorteto = primitiva adverbo)#signifo/#uzo de la #vorto: “Jen” servas por altiri la atenton al io, por prezenti ion: “Rigardu ĉi tion!👉”, “Rigardu ĉi tie!👆”, “⚠️🗣️Atentu ĉi tion!”, “👂Aŭskultu ĉi tion!” k.s.
#etimologio (laŭ André #Cherpillod:
#fundamenta #Esperanto "jen" ← #latina "ēn", #la_greka "ἤν" ← #nekonata_deveno
Komparu:
• #la_germana "jener" (tiu)
• #la_hebrea "הֵן" /hen/, "הִנֵּה" /hin.ne/, #la_siriaka "ܗܳܢ" /hon/, #la_akada "enna" (jen) -
hupi
analizo: hup·i
"hup·o"
➖ substantiva "-o"
➕ verb-infinitiva "-i"#signifo de la #vorto:
(ĝenerale:) sonigi 📯hupon
(en Mastodon:) redakti kaj sendi/publikigi ✉️messaĝon💬#etimologio:
#Esperanto "hupi" (← #Eo hupo) ← (laŭ André #Cherpillod) #la_germana "Hupe" (hupo; #onomatopeo, vorto de la fino de la 19a jarcento#En_vortaroj:
PIV: https://vortaro.net/#hupi
ReVo: https://www.reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2f.html?q=hupi
La Simpla Vortaro http://www.simplavortaro.org/vorto/hupi
🔍 serĉilo "Vikia Vortaro": http://kono.be/vivo?esprimo=hupi