#viavento — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #viavento, aggregated by home.social.
-
Dimanĉe finiĝis unu el la plej mojosaj eventoj en Pollando, kiun, videble, partoprenis parto de nia redakcio. Programe, dum vesperoj, Georgo Handzlik kaj Dominika Beza, Saŝa el Verda Banano, SuMi, JoMo, Kajto kaj ne nur. Pri ĉio tio en la postsomera elsendo. Inter ni amiko de nia agado, Jinsu So el Koreio.
Somerajn salutojn el la 43a Pola Esperanto-Kongreso!
Bla bla bla 🙂 -
Iom pri ideo de Ideo, pri Benedykt Dybowski - unu el la pioniroj de la komenca periodo, vizito ĉe la Universitato de Kioto, ĵeto de okulo al la junia Monato, muzike Martin, Gijom', Ale kaj ne nur. Detalojn serĉu en la priskribo. La 197a elsendo de Varsovia Vento jam en la reto.
Agrablan aŭskultadon! https://www.podkasto.net/
Bla bla bla :) -

Sabate, dum la Scienca Pikniko ĉe la Nacia Stadiono en Varsovio. Malgraŭ komence pluva vetero venis amaso da homoj eĉ el aliaj urboj por vidi la plej novajn atingojn de scienco. Robotoj, droneoj, kemiaj kaj fizikaj eksperimentoj, eblo mem produkti paperon, konstrui ion, programi... Ankaŭ nia stando estis konstante vizitita. La fotoj prezentas nur nian aleo-zonon, tamen standoj estis ĉirkaŭ la stadiono laŭ ĉiuj aleoj kaj ankaŭ ene. Mojosa tago!

Sabate, ĉe la Nacia Stadiono en Varsovio, sekvos la 29a Scienca Pikniko, malferma kaj amase vizitata evento, kies celo estas prezenti diversajn flankojn kaj atingojn de la scienco. Inter multaj ekspozicioj eblos renkontiĝi ankaŭ kun Esperanto.
Nia stando, B14, troviĝos en la Familia Zono. Bonvenon, se vi estos proksime.
Informoj - en la pola: - uzu tradukilon:
https://pikniknaukowy.pl/
Filmeto de iam - similos ankaŭ nun:
https://www.youtube.com/watch?v=3hOg-KKr-GY&t -

Energia, humura kaj ĉiam ema paroli ne nur pri evoluo de la movado, sed ankaŭ pri la solvoj. Tiun bildon de Probal Dasgupta mi konservas. Kaj ŝajne ne nur mi. /.../ Dum unu el la renkontiĝoj mi invitis lin koncize rakonti antaŭ mikrofono de Varsovia Vento pri sia esperantistiĝo. /.../ Unu el tiuj, pri kiuj ni ne forgesu.
Foto el la retejo de UEA.
https://www.podkasto.net/arkivejo/probal-dasgupta/ -
Dum la 37-aj Esperanto-Tagoj de Krakovo mankis Roman Dobrzyński. Pasintjare en sama loko li anoncis aperon de sia biografio Romano pri Romano. Lin anstataŭigis ĉi-foje nur filmo pri Esperanto-urbo, pri kiu munte mi kunlaboris.
La biografion mi sukcesis parte registri dum kiam li komencis ĝin verki. Romano pri Romano. Se vi ne aŭskultis mi rekomendas.
https://www.podkasto.net/arkivejo/roman-dobrzynski/#romano -
Inter la rokmuziko de BaRok-Projekto, Supernova kaj 5set5, mikrofonaj renkontiĝoj kun Pascal, Miki kaj Ryusuke, iom pri Monato, Literatura Vivo kaj perfideco de Louis de Beaufront, Federico en librovendejo, la aktualaĵoj kaj ne nur.
La 196a elsendo de Varsovia Vento jam en la reto. Agrablan aŭskultadon!.
Bla bla bla 🙂
https://www.podkasto.net/ -
Ĉi-foje multe da japanaj akcentoj, sonraporto el Malagasio, renkontiĝo kun la jutubisto Raman, aktualaĵoj kaj ne nur. Ĉio en la priskribo. La 195a elsendo de Varsovia Vento jam en la reto.
Agrablan aŭskultadon, bla bla bla :)
https://www.podkasto.net/ -
Lunde (la 27an), inter la 20a kaj 21a laŭ la mezeŭropa tempo (19 - 20 UTC) sekvos E-Magazeno el Tuluzo ĉe Canal Sud FM. Ĉe la telegrama EKC-radioforumo eblos reagi aŭ simple saluti la redakcion.
Rekta transmisio:
http://91.224.148.160:8000/canalsud-live -
Turut tutut! REKLAMO 🙂 Literatura Vivo - se ankoraŭ vi ne malkovris, malkovru tiun interesan kaj senpagan revuon! En la lasta intervjuo kun Sara Spanò!
https://www.literaturavivo.com/ -
La 20an de aprilo, en Nacia Biblioteko en Varsovio, sekvis renkontiĝo kun Jacek Świdziński, aŭtoro de libro-forma komikso "Ideo", kiu rakontas pri la vivo de L.L. Zamenhof kaj historio de Esperanto.
- Ne estas verko por la esperantistoj, kiuj ja konas Eon - klarigis dum prezentado la aŭtoro.
Li fasciniĝis pri ideo de Eo kaj eksentis bezonon pri ĝi rakonti malgraŭ, ke la lingvon li ne konas. Neesperantisto do popularigas Eon!
Fotis Agnieszka (Rudzia)
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto -

Fotis Agnieszka (Rudzia) -
Turut tutut! REKLAMO 🙂
Fascina numero, kiu atestas pri kvalito de Monato, nun libere elŝutebla el la telegrama arkivejo! Legu tre interesan artikolon pri la homo, kies vizaĝo sur la kovrilo,
https://www.monato.be/2024/013516.php
bla bla bla 🙂
La arkivejo: https://t.me/monato_arkivo -

En nia memoro, por ĉiam.
Dankon!
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto -
En nia memoro, por ĉiam.
Dankon!
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto -
En la mondon venis nova sento... La 194a elsendo de Varsovia Vento! Sur la fotoj Preston kaj Laura. Detaloj en la priskribo. Agrablan aŭskultadon, bla bla bla :)
https://www.podkasto.net/

Registrita lunde rekta programo de Esperanto-Magazino ĉe Canal Sud, en kiu Marion intervjulis Flo pri klopodado solvi diversajn problemojn de Vinilkosmo, laŭ anonco jam en la reto. Se neniam vi aŭskultis la programo ĉiam estas parte en la franca por ke la lokaj aŭskultantoj de la FM radio-stacio komprenu pri kio temas.
#viavento #esperanto #lang_eo
https://toulouse.occeo.net/esperanto-magazino-n379/ -
Morgaŭ, lunde, inter la 20a kaj 21a laŭ la mezeŭropa tempo (19 - 20 UTC) sekvos E-Ekspreso el Tuluzo ĉe Canal Sud FM. Dum la rekta programo Flo rakontos i.a. pri la lastaj malfacilaĵoj ĉe Vinilkosmo.
Ĉe la telegrama EKC-radioforumo eblos demandi - plej bonas antaŭ ol la programo komenciĝos.
#viavento #esperanto #lang_eo
Ligiloj:
Rekta transmisio: http://91.224.148.160:8000/canalsud-live
Esperanto-Magazino: https://toulouse.occeo.net/eo/radio/
La telegrama grupo: https://t.me/+vyq24aio7NkwZWQ8 -
Aŭguste 2027 okazos en Gdansk, Monda Skolta Ĵamboreo. Skolta E-Ligo planas partopreni en ĝi per inform-budo. Krome la organizantoj invitis por plia ago: partopreni en la programo mem de la evento per ateliero pri Eo. Granda defio! Ĉu iu el vi pretas helpi? Ne gravas se vi estas skolt(estr)o aŭ ne, gravas ke vi emus labori dum 10 tagoj, kaj prezenti Eon por pli ol 38 000 gejunuloj el pli ol 150 landoj kaj teritorioj. Turnu al [email protected]
#viavento #esperanto #lang_eo -
Unu, el miaj plej ŝatataj tekstoj en Esperanto. Samon mi povas diri pri la komponisto. Filmeto el la 2a JES en Burgo kie laste, ankaŭ dum la JES sed la 16a, la artisto denove aperis sur la scenejo. La sekva nova komponaĵo de li koncerte baldaŭ, en la 194a elsendo. Tempo pasas tamen valora muziko ŝajnas eterna. Aŭskultu kaj ĝuu.
Gijom Armide - Amo kaj asfalto.
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
https://www.youtube.com/watch?v=ZLNNhu1LyUg
https://www.podkasto.net/arkivejo/intervjuo-kun-gijom-armide/ -
Grava kaj bona novaĵo! La katalogo de Vinilkosmo iom post iom revenas en la muzikajn platformojn post subskribo de kontrakto kun la nova bita distribuanto (Booster Music).
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto -
Grava kaj bona novaĵo! La katalogo de Vinilkosmo iom post iom revenas en la muzikajn platformojn post subskribo de kontrakto kun la nova bita distribuanto (Booster Music).
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto -
Varsovia Vento kun Darek daŭre en Japanio. Paralele al la turismaj impresoj la sekva renkontiĝo en la sekva loko. Ĉu vi scias aŭ supozas kie kaj kun kiu? 🙂 Cetere... Ĉu por labori pri la 194a elsendo en la provizora studio vere ni bezonas seĝojn?
Bla bla bla

Blovo de Varsovia Vento kun Darek en Japanio. La unuaj mikrofonaj renkontiĝoj jam en la redakcia diktafono. Ĉu vi supozas kun kiu kaj pri kio? Bla bla bla :)
Mencio pri la vojaĝo de Darek en priparolo de Monato.
https://www.podkasto.net/
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto -
La 193a elsendo de Varsovia Vento, en kiu i.a. mikrofonaj renkontiĝoj kun Bruĉjo Kasini kaj Delfeno kun Briardo el Mezbakita kaj ne nur, jam en la reto. Krome vi aŭdos pri la Amsterdama kaldrono laŭ Federico Gobbo, pri la februara Monato kaj pri la aliaj revuoj. La muzikan flankon plikolorigas i.a. angulojn de Kimo kaj Gijom', prezentado de la nova albumo de Vojaĝo.
Agrablan aŭskultadon! Bla bla bla

Realigita de neesperantistinoj fikcia, mallonga filmo en Esperanto pri fasciniĝo de infano pri pasemaj sunradioj, kiuj determinas la ritmon de vivo en imagita Himalia, gajnis du prestiĝajn premiojn de Kebekia festivalo Pleins Écrans. Esperanton oni uzis por montri, ke fasciniĝo fukcias super influo de iu ajn nacia kaj lingva kulturo. Interese, ĉu ankaŭ vi taksos ĝin iel eksterordinara?
La filmo libere spekteblas ĉe Arte:
https://www.arte.tv/fr/videos/128695-000-A/himalia/

La 192a elsendo de Varsovia Vento, en kiu i.a. mikrofonaj renkontiĝoj kun Gijom' Armide, Gabrjelo - kunordiganto de volontuloj ĉe TEJO kaj kun Hanne kaj Paul de Ilegala Homatako, jam en la reto. Krome kiel ĉiam vi aŭdos mojosan esperantistan muzikon, sonbildojn de la Internacia Vespero, aktualaĵojn kaj priparolon de la januara Monato.
Agrablan aŭskultadon! Bla bla bla
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
https://www.podkasto.net/ -
Malgraŭ, ke ne estis facile krei la programon dum daŭro de la Junulara E-Semajno, la 191a elsendo jam ekde meznokto en la reto. Ankoraŭ daŭros iom ĝis kiam mi trovos tempon ĝis fino prilabori la priskribon, sed ĝi aŭskulteblas jam kaj elŝuteblas, kio plej gravas. Feliĉan Novan Jaron, karaj! Bla bla bla 🙂
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
https://www.podkasto.net/ -
La 190a elsendo de Varsovia Vento, en kiu rememoro pri Roman Dobrzyński, mikrofona renkontiĝo kun Jinsu So el Koreio, Frico kaj kongolandanoj dum la IJK pri Kuri por Kongo, rememoro pri Alberta Casey, Zofia pri la Pola Kongreso, Kasia Ĥo pri la unua albumo de Kris Fredi, kaj ne nur, jam en la reto.
Agrablan aŭskultadon kaj ĉion la plej bonan okaze de Zamenhofa Festo! Bla bla bla
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
https://www.podkasto.net/ -
El la 189a elsendo Kasia Ĥo rakontis pri la nova albumo de Kaj Tiel Plu, Je la kvara. Tiujn, al kiuj plaĉas muziko de la kataluna teamo, mi invitas viziti ĵus kreitan subpaĝon de la grupo ĉe Varsovia Vento. Krom registrita en 2018 intervjuo vi trovos tie ankaŭ ampleksan fragmenton de la koncerto kaj filmetojn faritajn dum ĝi.
Agrablan aŭskultadon, bla bla bla :)
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
https://www.podkasto.net/arkivejo/kaj-tiel-plu/ -
En la mondon venis nova sento... La 189a elsendo de Varsovia Vento aŭskulteblas jam kaj elŝuteblas kiel ĉiam, senpage!
Enhavon de la programo vi trovos en la priskribo. Turnu atenton pri la ligiloj. Kun koraj salutoj el nia provizora studio, nome de la tuta redakcio, agrablan aŭskultadon, bla bla bla 🙂
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
https://www.podkasto.net/ -
La 188a elsendo de Varsovia Vento aŭskulteblas jam kaj elŝuteblas el la ĉefa retejo. Detalojn pri la enhavo vi trovos en la priskribo. Sur la fotoj Maciej Stanisław Zięba, kiu rakontas pri la afrika filozofio, kaj la organiza teamo de Roskilde Festivalo kun Agnieszka (Rudzia).
Agrablan aŭskultadon, bla bla bla!
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
https://www.podkasto.net/ -
Dum multaj jaroj Esperantujo fasciniĝis pri ekzisto de Bona Espero. Plena de infanoj kaj geknaboj orfejo en Brazilo iĝis modelo de loko, kie ĉiutage oni parolas en Esperanto.
Eble ne ĉiuj rimarkis, ke en nia retejo ekzistas plilarĝigo de la historio fare de gesinjoroj Grattapaglia mem, surbaze de la libro de Roman Dobrzyński "Bona Espero - Idealo kaj Realo". Kontrolu - vi ne bedaŭros!
#viavento #esperanto #lang_eo #podkasto
https://www.podkasto.net/arkivejo/bona-espero-idealo-kaj-realo/