home.social

#aruso — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #aruso, aggregated by home.social.

  1. VIZITO de niaj AMBASADOROJ en #RUMONGE

    Antaŭ la #UniversalaKongreso en #Aruŝo Kornelia kaj Irmi vizitis la Esperanto-centron en Rumonge, kiu estas nia BAVELO-partnero jam de kvin jaroj.
    Dum la venonta BAVELO seminario en #Karlsruhe Kornelia raportos pri sia vojaĝo kaj la vizito de la centro.
    Vivu la esperanta kunlaboro de BAVELO kaj Rumonge!

    #esperanto #Africa #Burundi #international

  2. #ARUŜO - FINO de la UNIVERSALA KONGRESO

    raporto de Kornelja

    La raportantino ne multe raportis ĉar ŝi estis tro okupitaj per ekskursoj, aŭdado de prelegoj kaj babilado en granda rondo familia.

    Sabate okazis la Solena Fermo de la unua Universala Kongreso en Afriko, kun deziroj pri baldaŭa reveno al tiu kontinento.

    En la mondon venis nova sento,
    tra la mondo iras forta voko ...

    Sur la foto estas LKK-anoj kaj helpantoj

    #Africa #esperanto #UK #politics