#vintro — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #vintro, aggregated by home.social.
-
-
-
-
-
CW: Neĝhomo, dolĉamara poemo
Falas neĝo! Venis vintro! Ĝojas la infanoj! De divano tra la vitro rigardas ĉambranoj.
El la lito knabo saltas: »Ja ni finatendis!« Kaj subite bone fartas, kiu longe plendis.
Monatoj da pluvo, koto, malvarmo sen belo, kaj finfine puros boto, post ven’ de l’ ekstero.
La infanoj tuj sin vestas, kuras al ĝardenoj; tie ili ĝojas, festas, kun karaj mienoj!
Tuj ekbrilas junaj mensoj per kreemo pura, kaj iĝas per konsekvencoj homo neĝo nura.
Grandajn globojn etaj manoj formas kun rapido, staras baldaŭ neĝtitanoj antaŭ ĉies vido.
Suno iras sian vojon al la horizonto, kaj geknaboj tiun fojon finon de renkonto.
Tago nokton veni lasas, kaj infanoj dormon, nezorge, ke ĉio pasas cedi sian formon.
Sekvan tagon la vetero plenigas per varmo, kaj neĝhomon sen espero lasas korpa larmo.
Al si diras neĝaj homoj: »Ve! Kial ni estas, se post kelkaj nuraj horoj, varmego nin pestas?
»Kial ĵus koninte mondon, ni ĝin lasi devos? Naskiĝinte varman ondon, ĉiuj baldaŭ krevos!
»Aĥ, se venus tempo nia kelkajn tagojn poste, antaŭ fino agonia, ni feliĉus froste.
»Prenu nin, kruela sorto! Ni jam tro degelis! Ĉirkaŭbrakon de la morto vi nin frue pelis!«
Karbopecoj restis kuŝe, akvon trinkis tero, karotoj finestis buŝe, ploris la ĉielo.
Tial planu, homoj karnaj, bone viajn agojn; ne foriras tagoj varmaj ne farante vagojn.
Ne donu al aĵ’ vivecon kaj tujan ripozon. Evitu tragediecon – spektu la prognozon!
(Ĉi-supran tekston vi rajtas kopii, disdoni, kaj ŝanĝi laŭ kondiĉoj de la Permesilo de arto libera.)