#tekstaro — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #tekstaro, aggregated by home.social.
-
Ĉu vi kutimas viziti la Tekstaron regule? Ĉu vi kulposentas pri viaj hazardaj serĉoj bagatelaj, kiuj penigas la servilon?
Ne plu vin riproĉu, ne plu vi suferu! Eblas savi vian animon: Oni povas elŝuti la tekstaron mem!
Multoble plirapidas traserĉi la tekstaron per onia propra komputilo, kaj kromefike ne penigas la oficialan servilon!
Kaj flanke, la libroj/gazetoj ktp estas en tutlegeblaj formoj; do estas nemalbona fonto de iuj klasikaj bitlibroj! :gutkato_hihias: