home.social

#svahilaproverbaro — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #svahilaproverbaro, aggregated by home.social.

fetched live
  1. Svahila proverbo (255)

    Kupotea njia ndiko kuijua njia.

    Perdi sian vojon estas [maniero de] koni sian vojon.

    NB: mi povus ankaŭ traduki tiel "perdiĝante oni konas sian vojon" sed estus pli malproksima al la origina teksto.

    #Swahili
    #Kiswahili
    #MethaliZaKiswahili
    #Esperanto
    #Kiesperanto
    #SvahilaProverbaro
    #lang_eo
    #proverbaro #vojo #perdigxi #scioj #lernado

  2. Svahila proverbo (252)

    Nyumba yangu ni joya, atakaye huingia.

    Mia domo estas [kiel] kokosa karno, kiu volas tiu eniras.

    NB "joya" (prononcita "djoja", ne kiel la samskribita hispana vorto!) estas la karno (la svahila parolantoj diras "viando") interne la kokoso.
    Ĝi kutime estas tre mola do tranĉilo eniras ĝin facile.

    #Swahili
    #Kiswahili
    #MethaliZaKiswahili
    #Esperanto
    #Kiesperanto
    #SvahilaProverbaro
    #lang_eo
    #proverbaro #kokoso #akcepto #bonvenon #domo #gastamo #gastameco

  3. Svahila proverbo (251)

    Msafiri maskini ajapokuwa sultani.

    Vojaĝanto estas malriĉulo eĉ se li estus reĝo.

    (Vojaĝante oni forlasas sian komforton kaj siajn kutimojn, ekz. de nutrado, kaj oni fojfoje devas esti pacienca aŭ eltenema.

    Evidente tio malpli kaj malpli pravas por la vojaĝoj kiel ilin praktikas la plejparto de la okcidentuloj...)

    #Swahili
    #Kiswahili
    #MethaliZaKiswahili
    #Esperanto
    #Kiesperanto
    #SvahilaProverbaro
    #lang_eo
    #proverbaro #vojagxo #regxo #malricxulo

  4. Svahila proverbo (249)

    Mbegu za leo si miti ya kesho.

    Hodiaŭaj semoj ne estas morgaŭaj arboj.

    La italianoj diras:
    Roma non fu construita in un giorno
    (Roma ne estis konstruita unutage)

    #Swahili
    #Kiswahili
    #MethaliZaKiswahili
    #Esperanto
    #Kiesperanto
    #SvahilaProverbaro
    #lang_eo
    #proverbaro #semo #arbo #pacienco #tempo

  5. Svahila proverbo (246)

    Kuku mgeni zawadi ya kunguru.

    Koko for de ĝia hejmo estas donaco por la korvoj.

    NB korvoj en la svahila marbordo estas aparte grandaj kaj agresemaj. Plie, ili ofte atakas grupe.

    #Swahili
    #Kiswahili
    #MethaliZaKiswahili
    #Esperanto
    #Kiesperanto
    #SvahilaProverbaro
    #lang_eo
    #proverbaro #besto #bestoj #korvo #koko #fremda #fremdo

  6. Svahila proverbo (244)

    Mkono utoao ndio upatao.

    Donanta mano estas [ankaŭ] ricevanta mano.

    (Tiu proverbo havas senson proksima al tiu alia: "doni estas ŝpari")

    #Swahili
    #Kiswahili
    #MethaliZaKiswahili
    #Esperanto
    #Kiesperanto
    #SvahilaProverbaro
    #lang_eo
    #proverbaro #dono #helpo #solidareco

  7. Svahila proverbo (239)

    Mwosha hadhamini pepo.

    Balzamisto ne povas certigi paradizon.

    (Atentu kun homoj kiu ŝajnigas havi pli povon ol ili vere posedas)

    #Swahili
    #Kiswahili
    #MethaliZaKiswahili
    #Esperanto
    #Kiesperanto
    #SvahilaProverbaro
    #lang_eo
    #proverbaro #morto #balzamisto #povo #iluzio

  8. Svahila proverbo (235)

    Nimekula asali udogoni, utamu ungali gegoni.

    Mi manĝis mielon kiam mi estis malgranda, bongusto ankoraŭ estas en mia dento.

    [Oni neniam forgesas magion de l'infaneco.]

    #Swahili
    #Kiswahili
    #MethaliZaKiswahili
    #Esperanto
    #Kiesperanto
    #SvahilaProverbaro
    #lang_eo
    #proverbaro #mielo #infaneco #memoro

  9. Svahila proverbo (234)

    Kunguni huponzwa na kukaa tendeguni.

    Litocimoj metas sin en danĝeron restante en la litopiedoj.

    (Ili sin metas en danĝeron ĉar pli aŭ malpli frue ni finas meti bolantan akvon sur ĉiujn litojn por mortigi litocimoj! Alivorte: kutimo mallevigas la singardemon).

    #Swahili
    #Kiswahili
    #MethaliZaKiswahili
    #Esperanto
    #Kiesperanto
    #SvahilaProverbaro
    #lang_eo
    #proverbaro #lito #singardemo #kutimo #cimoj #cimo #litocimo #litocimoj

  10. Svahila proverbo (233)

    Asiyeona nafsiye haoni akionyeshwa.

    Tiu kiu ne vidas li mem, li ne vidas [eĉ] kiam li estas montrata.

    En la franca ni diras: la plej blinda estas tiu kiu rifuzas vidi.

    #Swahili
    #Kiswahili
    #MethaliZaKiswahili
    #Esperanto
    #Kiesperanto
    #SvahilaProverbaro
    #lang_eo
    #proverbaro #vido #blindulo #volo #blindo

  11. Svahila proverbo (232)

    Dini ni mali ya roho.

    Religio estas trezoro de l'animo.

    NB mi persone ne havas neniun religion tamen mi havas idealojn. Miaopinie oni povas facile anstataŭigi "religion" por "idealon" en tiu ĉi proverbo. 😊

    #Swahili
    #Kiswahili
    #MethaliZaKiswahili
    #Esperanto
    #Kiesperanto
    #SvahilaProverbaro
    #lang_eo
    #proverbaro #religio #trezoro #mono #animo

  12. Svahila proverbo (230)

    Miwili ndiyo ipakanayo.

    Necesas du manoj por kovri sin per oleo.

    Laŭvorte: [kun] du [manoj] certe oni ĝin aplikas.

    La genio de la svahila permesas diveni la mankantajn vortojn ("manoj" kaj "oleo") dankon al la nominaj klas-akordoj. 🥰

    #Swahili
    #Kiswahili
    #MethaliZaKiswahili
    #Esperanto
    #Kiesperanto
    #SvahilaProverbaro
    #lang_eo
    #proverbaro #oleo #mano #manoj #unueco #solidareco #bantu

  13. Svahila proverbo (217)

    Mwenye kelele hana neno.

    Tiu kiu bruas ne havas vorton.

    Tiu proverbo signifas: tiu kiu multe parolas aŭ multe fanfaronas ne estas fidebla, kaj ankaŭ: tiu kiu multe sinlaŭdas ne estas danĝera (male, estu singardema kun tiu kiu tro silentas.)

    En la franca oni diras "bojanta hundo ne mordas"
    (🐊🐊🐊 chien qui aboie ne mord pas)

    #Swahili
    #Kiswahili
    #MethaliZaKiswahili
    #Esperanto
    #Kiesperanto
    #SvahilaProverbaro
    #lang_eo
    #proverbaro

  14. Svahila proverbo (183)

    Anayekueleza ya wengine atawaeleza wengine ya kwako.

    Tiu kiu parolaĉas pri la aliaj kun vi, li parolaĉos pri vi kun la aliaj.

    #Swahili
    #Kiswahili
    #MethaliZaKiswahili
    #Esperanto
    #Kiesperanto
    #SvahilaProverbaro
    #lang_eo
    #proverbaro

  15. Svahila proverbo (169)

    Chuma kimetawala dunia.

    La metalo reĝas la mondon.

    NB; la metalo povas signifi ĉi tie monon aŭ armilojn.

    Tio ŝajnas pli seniluziiĝa konstato ol proverbo, miaopinie!

    #Swahili
    #Kiswahili
    #MethaliZaKiswahili
    #Esperanto
    #Kiesperanto
    #SvahilaProverbaro
    #lang_eo

  16. Saluton al ĉiuj!
    Mi estas franca esperantisto kaj mi loĝas en orienta Afriko, kie mi studas la bantuajn lingvojn (nune svahila kaj kirundia) kaj mi ankaŭ provas vivi malkreskante.
    Mi ŝatas partigi anekdotojn el mia vivo en Afriko kaj sciigi afrikajn proverbojn.
    Ĉi tiu konto estas nur en la esperanta lingvo, sed mi ankaŭ havas alian konton, ĉefe en la franca: @[email protected]
    Ĝis baldaŭ!

    #esperanto
    #afriko
    #OrientaAfriko
    #svahila
    #Kirundia
    #SvahilaProverbaro
    #BantuajLingvoj

  17. Svahila proverbo (128)

    Halali yako haramu kwa mwenzio.

    Rajtigita ĉe vi, malpermesita ĉe aliulo.

    [rajtigita aŭ malpermesita por la religio aŭ la kutimo]

    #Swahili
    #Kiswahili
    #MethaliZaKiswahili
    #Esperanto
    #Kiesperanto
    #SvahilaProverbaro

  18. Saluton al ĉiuj!
    Mi estas franca esperantisto kaj mi loĝas en orienta Afriko, kie mi studas la bantuajn lingvojn (nune svahila kaj kirundia) kaj mi ankaŭ provas vivi malkreskante.
    Mi ŝatas partigi anekdotojn el mia vivo en Afriko kaj sciigi afrikajn proverbojn.
    Ĉi tiu konto estas nur en la esperanta lingvo, sed mi ankaŭ havas alian konton, ĉefe en la franca: @[email protected]
    Ĝis baldaŭ!

    #esperanto
    #afriko
    #OrientaAfriko
    #svahila
    #Kirundia
    #SvahilaProverbaro
    #BantuajLingvoj

Share on Mastodon

Enter the server where you have an account.