#songoj — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #songoj, aggregated by home.social.
-
Antaŭnelonge mi sonĝis pri negranda domo, kies fenestroj montris panoramon de iu loko. Unuflanke estis nur malfermita spaco, kaj aliflanke estis forlasita urbo sur altaĵo malproksime. Poste estis flugado kaj rigardo desupre, nealta ruiniĝanta muro ĉirkaŭ la urbo, duonfunkciantaj teĥnikaĵoj en la urbo mem, eĉ funkcikapabla poŝdiskilo. Tamen ne estis diskoj.
Ne estis klare, ĉu la loko estis virtuala aŭ reala, tamen la sonĝo estis atmosferplena. Malfacilas transdoni senton de la sonĝo.
-
Junulino, kiu kantas finon de mondo
Hodiaŭ mi sonĝis pri junulino, kiu povas flugi, sed ial neniu miris pri tio. Kutime ŝi flugis proksime al tero, tamen ŝi ankaŭ povas flugi alte. Ankaŭ ofte ŝi iris surtere, ĉar ŝi ne volis, ke la kruroj malfortiĝu…
Foje ŝi trovis templon sur la supro de monto. Sur la plafono de la ĉefa ĉambro estis bela pentraĵo de nekonata mondo, kiu mirigis la junulinon, do ŝi esplorrigardis ĝin dum longa tempo. Nur poste ŝi ekvidis kojnoskribaĵojn sur unu muro de tiu ĉambro. Kaj ŝi povis legi ilin! Tio devis fari ŝin singarda, sed ne faris.
La teksto estis kanto, kaj tio tre interesis ŝin. Do post kelka tempo, kiam ŝi memorfiksis la kanton, ŝi kantis ĝin de la komenco ĝis la fino. Tamen kiam ŝi haltis, la kanto ne faris la samon. Ĝi daŭris kaj daŭris ĝis tiam, kiam el nenie aperis krude homformaj magiaj robotoj, batalantaj unu kontraŭ la alia.
Kiel la junulino eksciis, en antikvaj tempoj tiuj robotoj diskutis pri la estonteco de ĉi tiu mondo. Ili ne sukcesis interkonsenti do ili batalis. Dum tiu tempo vivo aperis memstare, kaj pro nekonataj kialoj la robotoj trovis sin endormigitaj kaj senformigitaj.
Nun ili volas krei vivon memstare. Kaj kio atendas tiujn, kiuj jam vivas?..
-
Do mi denove sonĝis pri Iriso. Estis la lasta tago de universitata studado, kaj mi invitis ŝin en mian hejmon. Ŝi diris nek jes, nek ne, malgraŭ ke ni estis koramikoj. Tamen poste ni ambaŭ troviĝis en aŭtobuso. Ŝi subite malaperis, sed reaperis post nelonge. Ĉu ni atingis la hejmon? Mi ne scias.
En la reala mondo ni eĉ ne studis kune en la universitato 😅
-
Hodiaŭ mi sonĝis, ke virino el nia taĉmento logis malamikan vampirinon ĝuste dum la batalo 😸
-
Hodiaŭ mi sonĝis, ke Infero kaj Ĉielo estas korporacioj. Mi kaj virino M. estis gardistoj de dektrijaraĝa filino de la ĉefo de Infero. Diference de M., mi ne havis iujn superpovojn, do mi ne scias, kial mi ankaŭ estis gardisto, tamen ili certe parolis kun mi kiel kun iu konata.
Stranguloj, kiuj verŝajne estas malamikoj, ekaperis. Ni devis kaŝe eskapi el alta konstruaĵo, kiu estis bazo de Infero. Tre alta. Altega! Feliĉe ĝi havis sekretajn liftojn, unu el kiuj ni uzis. Ni amike interparolis dum preskaŭ la tuta malsupriĝo. Ĉu la filino ne sciis pri la danĝero? Eble.
Kiam ni finfine malsupriĝis, amuzis min, ke la malaltaj etaĝoj enhavis nur vendejojn. Ni eliris el la bazo senbatale kaj rapide forveturis. Kio okazis en la bazo post tio? Kien ni veturis? Ĉu ĉio okazas laŭ la plano? Ĉu la filino estas la sola infano de la ĉefo? Rigardu en aliaj sonĝoj! Eble.
-
En antaŭnelonga sonĝo mi, Inanno kaj alia virino marvojaĝis. Estis du kajutoj por tri homoj. Kial ni bezonis du? Mi ne scias, ĉar unu certe sufiĉus…
Iriso ne ĉeestis en la sonĝo, tamen ŝi estis menciita!
-
Antaŭ nelonge mi denove sonĝis pri la knabino, kun kiu mi sidis ĉe la sama tablo en la lernejo. Lastfoje mi vidis ŝin antaŭ dek kvin aŭ dudek jaroj, kiam mi reiris al la oficejo post tagmanĝo.
Mi ne scias, ĉu tio estas komenco de nova sonĝa serio, tamen mi jam sonĝis trifoje, do mi eble bezonas kaŝnomon por ŝi. Hm… Mi nomos ŝin Iriso. Sonas bele!
-
-
Kiel mi jam skribis antaŭe, iufoje mi vidas sonĝojn, en kiuj mi multfoje vestiĝas, ĉar la vestoj malaperas tuj post la fino de la ago. Hodiaŭ mi rimarkis, ke en sonĝoj mi neniam senvestiĝas. Eĉ se mi sonĝas pri seksumo, la vestoj simple ne estas, kiam situacio tion postulas. Strange!
-
Pli da sonĝoj
En la unua hodiaŭa sonĝo mi eksciis, ke en sonĝoj mi ankoraŭ uzas mian malnovan telefonan numeron. Lastfoje mi uzis ĝin en reala mondo antaŭ kelkaj jaroj. Mi eĉ ne memoras kiam. Amuze!
En la dua iuj homsimilaj estaĵoj atakis la domon. Mi ankaŭ povis teleporti min trans mallongaj distancoj. Krom tio ĉi tiu sonĝo ne havis ion ajn interesan.
La mondo de la tria sonĝo iom similis al la mondo de La kronikoj de Ambero, do ekzistis la vera mondo kaj aliaj ombraj mondoj. En tiuj ombraj mondoj vivis la samaj homoj, sed ili ne estis plenaj en iu nekomprenebla senco. Virino el la vera mondo serĉis kaj trovis min, tamen mi tie estis nur ombra versio de vera mi. Ŝi foriras, sed tuj poste min trovis ŝia ombra versio… Tre amuza kaj stranga sonĝo!
-
Hodiaŭ mi volas spekti sonĝon pri io agrabla. Kara cerbo, ĉu vi aŭskultas min? Mi havas grandan liston por vi…
-
Neatendita sonĝo
Hodiaŭ mi sonĝis, ke mi lernas en lernejo. Mi sidis kun la sama knabino, kun kiu mi vere sidis dum tiu tempo. En la sonĝo nia tablo staris malantaŭ la aliajn, sed en la reala mondo ĝi staris en la unua vico. Ankaŭ en la sonĝo alia knabino sidis antaŭ ni. Kaj ili estis mia koramikaro. Duoble interese, ĉar kvankam ili ja estis bonaj knabinoj, tamen dum tiu tempo mi ne tre bone komprenis, kio estas amo kaj tiaj rilatoj. Bedaŭrinde! 😅
La hejmtasko estis krei… iajn aĵojn. Mi ne tre komprenas. Krom la aliajn mi kreis ĉifonpupon kun grandaj okuloj, kiu ankaŭ estis monujo 🤭
Interparolado, bonkora ŝercado kaj kisado ankaŭ ĉeestis, tamen tio estas tute alia rakonto 😛
-
Hodiaŭ mi eksciis, ke gratado de la kato facile eniras sonĝon kaj iĝas parto de ĝi. Tio ankaŭ signifas, ke mi iomete movis la piedojn dum kuro en la sonĝo, ĉar la kato ofte provas kapti piedojn, se ili moviĝas sub litkovrilo 🤭
-
Neatendita sonĝo
En hodiaŭa sonĝo antaŭ longe forgesita patrindiino iĝis diino de volupto per la mistera forto de la lango… Mi ne scias, de kie la sonĝo venis, tamen la sekvaj du sonĝoj estis terursonĝoj 😅
// Redaktita pro federaj problemoj.
-
Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis sonĝon. De unu flanko mi «vekiĝis» en ĝi kun virino. Nu, poste venis la aliaj, kiuj ne ŝatis tion, sed tio ne gravas kaj ankaŭ estis iom amuza. De la alia flanko la sonĝo havis monstrojn, kiuj similis al malvivuloj, sed ne estis. Du grupoj batalis kontraŭ la monstroj, sed ankaŭ insultis unu la alian. Feliĉe, la grupoj trovis decidon. Mi preferus pli da unua parto 🤭
-
Hodiaŭ mi sonĝis, ke mi spektis fantastan sudamerikan filmoserion pri infanoj. Aŭ eble pri gejunuloj, mi ne certas. La ĉefrolulo estis filino de homoj, kiuj iumaniere rilatis al feoj. Tiuj homoj, laŭkutime, nuntempe mankis, do la avo zorgis pri ŝi… 🤔
-
En ĉi tiu semajno mi vidis sonĝon pri Ŭajso, sed mi ne memoras detalojn, ĉar mi ne memorfiksis ilin…
-
Hodiaŭ mi vidis tri sonĝojn, tamen ĝuste nun mi ne havas mensforton por priskriboj 😅
-
Hodiaŭ mi unuafoje sonĝis pri Aliso Seleznovo. Amuze! Lastfoje mi legis pri ŝi en 2019. Ĉiuokaze, mi ne kontraŭus daŭrigon 🤭
-
Hodiaŭ mi sonĝis, ke mi estis en Grand‐Britujo kun mia avinjo. Nek mi, nek ŝi iam estis tie 😅 Kaj mi ne pensis pri Grand‐Britujo hieraŭ. Ĉiuokaze, ni ial promenis en ĝardeno de la reĝino, kiu ankaŭ ĉeestis 🤔
-
De tempo al tempo, sed malofte, mi sonĝas pri la universitato. Antaŭnelonge tio denove okazis. Tiuj sonĝoj preskaŭ ĉiam estas nebonaj. En ili mi neniam sonĝas pri tio, kio vere okazis, sed mi supozas, ke studado en ejo kun multe da homoj vere ne bone funkcias por mi, jes 🤷
-
Du noktojn antaŭe mi sonĝis pri unu el miaj koramikoj. Ŝi estis en tri el kvar sonĝoj, kiujn mi tiam vidis. Ĉu mi jam diris, ke mi ŝatas dormi? Jes, mi diris :blobcatsleep:
-
Alia sonĝo! Hieraŭ mi sonĝis pri ia lernejo, kie mi verŝajne studis. Mi ne certas pri la nivelo de la lernejo, sed ial okazis en ĝi ia kongreso. Ĝi funkciis iom kiel virtuala kongreso, ĉar oni povis iĝi kato! Mi renkontis tie samideanojn @jadedctrl kaj @tennoseremel, kiu estis kato. :gutkato:
Evenutale la kongreso finiĝis kaj ĉiuj disiris, sed mi ankoraŭ devis fari ian taskon por sukcesi je la lernejaj kursoj, sed mi tute ne certis, kian taskon mi devas fari, ĉu mi jam faris ĝin aŭ ne, nek al kiu persono mi devas raporti. ^ ^’
Eventuale mi iris al ia prelego aŭ leciono. En la koridoro multaj studantoj atendis malfermon de la klasĉambro, kaj kelkaj estis tre batalemaj. Iu faris ian ŝercon pri haroj, kaj tio kolerigis alian personon el alia klaso, kaj do la du klasoj interbatalis. La batalo estis kruela, sed dankinde la defendema (malpli agresema) klaso enhavis tre tre grandan kaj fortan ulon, kiu facile superfortis ĉiun en la alia… kaj ankaŭ sanigiston, kiu magie malaperigis ĉiujn terurajn vundojn. Oportune! :gutkato_hura:
Evenutale, mi partoprenis la lecionon, kiu temis pri rakonto de iu travivinto de la dua mondmilito; aŭ eble ne la dua mondmilito (ĉar temis pri sonĝa mondo), sed io simile terura. La instruisto donis al mi malnovajn leterojn kaj fotojn kaj desegnaĵojn; mi legis kaj poste transdonis al studanto sidanta post mi. Nu, mi ne povis legi la germane skribitajn leterojn, sed mi povis legi la ruse skribitajn en la sonĝo! :gutkato_fiera:
Kaj poste mi devis iri ien per urba subtera fervojo, sed tiu havis eble 99 maletaĝojn, kaj ĝi estis timiga, ĉar ŝajnis forlasita kaj apenaŭ funkcianta… mi provis iri al la dua maletaĝo, kaj mi devis reiri al la unua per moviĝanta rulŝtuparo kun truoj… ^ ^’ Nu, fine mi eliris en ia kafejo, kiu samtempe estis vendejo de beligaĵoj, kaj mi sentis min iom kulpa, ĉar mi sciis ke mi jam kelkafoje trairas la kafejon/vendejon, kaj eĉ rekonas kaj rekoniĝas de homoj, sed neniam aĉetis ion tie. Dankinde, mi vekiĝis poste! :gutkato_kafo:
-
Hieraŭ mi sonĝis pri rivero aŭ eble fendego kun du bordoj, ene de iu murita loko. Sur ambaŭ bordoj estis homoj kaj provizoraj konstruaĵoj. La sola maniero atingi la duan bordon estis per subtera subiro; ial ankaŭ estis tie longa tunelo paralela kun la rivero. :gutkato_pensas:
Sed! Atingi la duan bordon ne estis facile, ĉar mi devis atenti la malican sorĉistinon, kiu senĉese marŝadis ie tie. Mi nur memoras, ke ŝi estis granda kaj maljuna, kaj ke kaptiĝi de ŝi signifus morton aŭ eĉ pli teruran sorton. :gutkato_timsurprizita:
Pro konsilo de iu ĉeestanto, mi decidis provi kuraĝan ruzaĵon: mi kaŝis min post arbo, kiu tie kreskis, kaj per imita voĉo vokis por peti helpon/konsilon de la sorĉistino. Ial la ideo estis, ke ŝi venos sur mian bordon, kaj foriros de la murita loko por iri respondi iun ekster la murita loko (ial, iel – sonĝa logiko). :gutkato_sagaca:
Kaj la plano funkciis! Sed mi ne certas, ĉu ĉio iris bone, ĉar kiam ŝi foriris, ŝi kelkfoje haltis kaj rigardis miadirekte, kvazaŭ ŝi vidus min kaj travidus la ruzaĵon, sed ial tio impresis malpli danĝere en la sonĝo. Kaj mi ankaŭ memoras, ke deposte mi vidis, ke partoj de ŝia korpo estas nudaj ostoj sen karno. Timige! Nu, kaj poste mi vekiĝis… ^ ^’
-
Hodiaŭ mi sonĝis, ke mi veturis tra Japanujo per aŭtobuso. Realmonde mi neniam vizitis ĝin, tamen tio neniam haltigis cerbon antaŭe 🤭
-
# Lernejo de sana homo
Hodiaŭ mi sonĝis tre strangan kaj nekutiman sonĝon, ĉar ĝi rakontis pri lernejo de sana homo, kiel oni diras.
Do komence mi troviĝis hejme kun mia koramiko, kiun mi eĉ ne konis en tiuj tempoj en reala mondo. Neatendite bluhara junulino frapetas fenestron, ĉe kiu mi sidis. Ni bonanime konversaciis, ŝi eĉ kunportis bonegan varman teon… Ĉio por memorigi min, ke mi havas grandan laboron en ĉi tiu lasta lernojaro. Do jes, ni estis samklasanoj en ĉi tiu sonĝo. Mi ankaŭ sciis, ke ŝi ankaŭ laboras kiel virtualulo. En reala mondo virtualuloj ankoraŭ ne ekzistis, kiam mi studis en lernejo… Ĉiuokaze bluhara junulino similis al Hoŝimaĉi Suisej' (japane: 星街すいせい)… 😅
Kelkaj aliaj homoj aperis kaj mi klarigis, kial mi ĉiam ne faras ion ajn pri tiu laboro ĝis finaj tagoj: mi simple tro multe studas kaj forgesas, vere. Do tio ankaŭ signifas, ke mi faris tion multfoje! Kion? Mi parolas bonvenigon antaŭ koncerto kaj ion antaŭ partoj de ĝi. Esti centro de atento eĉ ne plaĉas al mi en reala mondo 😅
Mi eĉ ne sciis, pri kio mi devas prepari paroladon… Ĉiuokaze ni venis en lernejon, kie mi eksciis, ke mi ankaŭ kantis angle en fino de pasintjara koncerto. Mi ne scipovas kanti! 😅
Ŝajnas, ke en ĉi tiu sonĝo ĉio tio plaĉis al mi. Iom da aliaj eventoj okazis, tamen plej grava temo de sonĝo estis vera amikeco inter homoj, kiun mi ne povas priskribi, ĉar mi volas dormi… 😅 Ĉiuokaze sonĝo estis tre nekutima, ĉar kutime miaj sonĝoj pri lernejo estas malagrablaj. Nia klaso en reala mondo estis nek malbona, nek sufiĉe amikeca 🤷
-
Hodiaŭ mi sonĝis, ke mi troviĝis en virtuala mondo de bitludo kaj mi volis ekscii, ĉu neludebla rolulo, kiun kontrolis artefarita intelekto, estas bildigita sub jupo… Kaj respondo estas jes 🤭
-
-
# Iom pli da flugado
Do mi denove sonĝis pri flugado, tamen ĉi-foje mi sonĝis, ke me ludis virtualrealan bitludon, en kiu mi ja flugis. Kaj tie mi flugis pli libere, ol kiam mi simple flugas en sonĝoj. Amuze!
-
En la hodiaŭa sonĝo knabino opiniis min anĝelo, ĉar mi povis flugi iomete… :blobcatgiggle: