#siropo — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #siropo, aggregated by home.social.
-
Hodiaŭ mi ordigis kaj apartigis ankaŭ miajn kalsonojn kaj ŝtrumpetojn. Ŝajnas, ke mi havas surprize multajn kalsonojn, sed surprize malmultajn ŝtrumpetojn. Al kelkaj mankas paranoj; espereble mi povos ilin retrovi. :gutkato_grandiga_vitro:
Krome, mi ekpretigis cepan siropon. Oni devas nur tranĉi cepon je radoj, meti ĝin en bovlon, kaj ŝuti sukeron inter la tavolojn. Poste oni lasas la bovlon en malvarmujo, kaj je la venonta tago, oni povas elpreni kuleron da siropo. Bona helpanto kontraŭ malvarmumo! :gutkato_kontenta: