#seksegaleco — Public Fediverse posts
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #seksegaleco, aggregated by home.social.
-
Enketo pri la pronomo »ĝi«: https://framaforms.org/enketo-pri-la-pronomo-gi-1674837849
:gutkato_salutas: Estimataj samideanoj! Antaŭ kelkaj monatoj, mi faris enketon, kiun mi jam reklamis tie ĉi. Nun mi reklamas ĝin unu lastan fojon, ĉar ĝi baldaŭ finiĝos. Eble iuj el vi volus respondi, sed ankoraŭ ne sciis pri ĝi.
La enketo temas pri seks-neŭtrala uzo de la pronomo »ĝi« por homoj. Mi tre bonvenigas ĉiujn respondojn, ĉu ili venas de spertuloj, aŭ ĉu de komencantoj. Ankaŭ ripetoj de ĉi tiu afiŝo kaj diskonigoj de la enketo estas tre bonvenaj.
:gutkato_koro: Grandan dankon al la multaj respondintoj, kaj espereble ankoraŭ iuj respondontoj.
#lang_eo #enketo #Esperanto #ĝi #ĝiismo #gramatiko #lingvo #lingvoevoluo #pronomoj #seksegaleco #seksneŭtraleco
-
Jam pli ol 80 esperantistoj kunhavigis siajn pensojn, sentojn, kaj spertojn pri la homa pronomo »ĝi«! Ĉu ne belus, se la nombro atingus tri ciferojn? Vi povas helpi tion, se vi respondos la enketon!
(Mi ankaŭ povus simple skribi la nombron okume, sed tio ne estus same bela. Se vi partoprenos, eble mi ne devos tion fari!)
#lang_eo #enketo #esperanto #ĝi #ĝiismo #pronomoj #seksegaleco :blobcatwave:
-
Enketo pri la pronomo »ĝi«: https://framaforms.org/enketo-pri-la-pronomo-gi-1674837849
Estimataj samideanoj! Ekde kelka tempo, mi esploras la demandon, ĉu la pronomo »ĝi« povas bone funkcii kiel seks-neŭtrala homa pronomo. Ĝis nun mi ĉerpis informojn ĉefe el libroj, oficialaj informoj, kaj propraj spertoj. Sed mi volus apogi miajn konkludojn ankaŭ per la pensoj, sentoj, kaj opinioj de aliaj esperantistoj.
Tial mi faris enketon, kiun vi trovos ĉe la ligilo supre. Se la temo almenaŭ iom interesas vin, mi petas vin bonvole respondi la tieajn demandojn. Ankaŭ ripetoj (plusendoj) de ĉi tiu afiŝo estas tre bonvenaj, ĉar mi volas atingi kiel eble plej multajn personojn. Grandan dankon pro via helpo!
#lang_eo #Esperanto #ĝi #ĝiismo #gramatiko #pronomoj #seksegaleco #seksneŭtraleco :blobcatheart: