CNT Iruñea prezentas por la monato aŭgusto popularan kulturan ciklon
https://irunea.cnt.es/eo/kulturo/augusta-ciklo-de-populara-kulturo/
#CNT #kulturo #liberancakulturo #historio #memoro #musiko #filmo #poezio
Live and recent posts from across the Fediverse tagged #poezio, aggregated by home.social.
CNT Iruñea prezentas por la monato aŭgusto popularan kulturan ciklon
https://irunea.cnt.es/eo/kulturo/augusta-ciklo-de-populara-kulturo/
#CNT #kulturo #liberancakulturo #historio #memoro #musiko #filmo #poezio
It seems the time has come to migrate from #profanity to #poezio as my #xmpp #jabber client.
FInally I had the chance to read the documentation of poezio and I set it up
#Poezio 0.18 has been released ( #XMPP / #XMPPClient / #Slixmpp / #Python / #CPython ) https://poez.io/
Happy to announce the 0.18 release of Poezio, a terminal XMPP messaging client.
This new release brings better compatibility with python 3.15, Message Retraction support, a new way of showing or hiding groupchat presences, and a lot of typing!
A more detailed changelog is available on my blog:
https://blog.mathieui.net/poezio-0-18.html
#poezio #python #slixmpp #XMPP #Jabber
I released yesterday version 0.16 of Poezio, a terminal XMPP client, here is the blog post with a release announcement: https://blog.mathieui.net/poezio-0-16.html
Some nice bugfixes (thanks @ge0rg for testing), and finally handling of message moderation & retraction.
Note: the fact that we very often share version numbers with @profanity is a pure coincidence!
for some reason #profanity makes an c abort when I try to connect to #disroot xmpp server. I thought that it was the server because #disroot hahaha but I noticed that is profanity aborts for some reason. I don't know and honestly I don't want to deep it in for the moment, probably is a good opportunty to try #poezio now that they fixed the omemo dependencies issues.
#Poezio 0.15.1 has been released (#XMPP / #XMPPClient / #Python) https://poez.io/
#poezio #esperanto Mi tradukis la poemon “Mi silentis” de Martin Niemöller.
Kiam la nacisocialistoj arestis la komunistojn, tiam mi silentis: mi ne estis socialisto. Kiam ili enfermis la socialdemokratojn, tiam mi silentis: mi ne estis socialdemokrato. Kiam ili malliberigis la sindikatistojn, tiam mi silentis: mi tute ne estis sindikatisto. Kiam ili arestis min, tiam ne estis iu plu kiu povus protesti.
Mi ĵus publikigis mian unuan Esperantan hajkon.
@[email protected] @[email protected] @[email protected] @[email protected] Gajim's entire design is different from what I'd want for a perfect client. It's acceptable because I hadn't found anything better. This thread has caused someone to tell me about #poezio, though, and that seems to align with my desires much more, so that is what I will be using for a few weeks to see if it tickles me in the right way.
the #poetry event; i am looking for people to sell poetry
la poezia evento, mi serĉas homojn kiuj vendi #poezio n
https://goki.her.jp/shidon/
3/3
...
Tie sole Bel' kaj Brilo,
Ord', Volupto kaj Trankvilo.
Charles Baudelaire
(La floroj de l'malbono)
(Esperantigita de pluraj esperantistoj)
#traduko #esperanto #esperantigita #poezio #poeto #CharlesBaudelaire #Baudelaire #simbolismo #francio #francujo #LaFlorojDeLMalbono #francajPoetoj #lang_eo
La invito por vojaĝo
Filin-fratineto,
Ho sonĝu pri kvieto:
Kunvivi en for' azila!
Kaj ami sen zorgo,
Nur ami ĝis morto
En lando al vi simila!
Tra ĉiela vualo
La sun' per la palo
Revigus min pri la ĉarmoj
De via okulo
Perfida, kun brulo
Mistera, luma tra larmoj.
Tie sole Bel' kaj Brilo,
Ord', Volupto kaj Trankvilo.
La meblojn ĉe l' muro
Briligus poluro
De jaroj en nia ĉambro,
Miksiĝus odoroj
De raraj sud-floroj
Al svaga spiro de l' ambro;
(...)
1/3
Esperanta virtuala biblioteko kun serĉilo:
#libro #biblioteko #esperanto #traduko #romano #poezio #VirtualaBiblioteko #lang_eo
BN : la poemo ankaŭ troviĝas ĉi tie unupaĝe:
https://abouadile9f7b96564.wordpress.com/2024/02/25/la-hararo-charles-baudelaire/
#Poezio #poemo #poeto #literaturo #traduko #lang_eo #LesFleursDuMal #CharlesBaudelaire #FrancaPoezio #simbolismo #arto #artisto #esperanto #LaFlorojDeLMalbon
La hararo (4/4)
Longtempe, ĉiam, ĉiam! Al peza bukl-amaso
Mi ŝutos la rubenon, la perlon, la safiron,
Ke vi neniam surdu al mia am-ekstazo!
Ĉu ne l’ oaz’ revita vi estas, kaj la vazo,
Kie mi longe sorbas la memor-eliksiron?
Charles Baudelaire (1821-1867)
Esperantigita de pluraj tradukintoj sub la redakto de K.KALOCSAY kaj G.WARINGHIEN
#Poezio #poemo #poeto #literaturo #traduko #CharlesBaudelaire #FrancaPoezio #simbolismo #arto #artisto #esperanto #LaFlorojDeLMalbon #LesFleursDuMal
La hararo (3/4)
La kap’ ebri-soifa dronos kun sinforgeso
En ĉi nokt-oceano, kaŝej’ de dua sama;
Mia spirit’ subtila, sub rula ondkareso,
Ja scios vin retrovi, ho fekunda pigreco,
Senfine longaj luloj de nenifar’ balzama!
Ho bluaj haroj! Tendo streĉita el mallumoj!
Spegulas vi lazuron de ĉielrondo vasta;
Sur la lanugaj randoj de bukloserpentumoj
Min arde ebriigas miksaĵo de parfumoj:
Kokosoleo, mosko kaj gudr-odoro drasta.
...
La hararo 2/4
Mi iros, kie arbon kaj homon sukan duŝas
En longan longan svenon la ardo de sunbriloj;
Ho dikaj plektoj, estu la ond’, kiu min puŝas!
En vi, ho mar’ ebona, blindigaj revoj kuŝas
De veloj, de flamflagoj, de mastoj, de remiloj:
Haveno eĥa, kie ektrinkos mia koro
Larĝgute el koloroj, el sonoj, el parfumoj,
Kie la ŝipoj, glitaj, en silko kaj en oro,
Apertas vastajn brakojn brakume al la gloro
De pura ĉiel’ eterne vibranta de ard-lumoj.
...
La antaŭa vivo
2/2
Jen kie mi vivadis volupte, en trankvilo, Meze de la lazuro, de l' ondoj, de l' glorlumoj,
Kaj multaj sklavoj nudaj, saturaj de parfumoj,
Freŝigis mian frunton per palmo-ventumilo,
Kun la unika zorgo: esplori kun fervoro Sekreton doloregan de mia vivlangvoro.
Charles Baudelaire (1821-1867)
Esperantigita de pluraj tradukintoj sub la redakto de K.KALOCSAY kaj G.WARINGHIEN
#esperanto #literaruro #libroj #libro #poezio #CharlesBaudelaire #poemo.#poeto #LaFlorojDelMalbon
LA ANTAŬA VIVO
(Charles Baudelaire)
Mi loĝis longatempe sub portikaro alta, Kiun la mara suno surpentris per mil bruloj,
Kaj kolonegoj rektaj, majestaj de konturoj,
Ŝajnigis en vespero grandega grot' bazalta.
La bildon de l' ĉielo lulante, la ondruloj Miksadis plej mistike kaj kun solen' aparta
Akordojn ĉiopovajn de mar-muzik' ekzalta
Al sunsubir-koloroj rebrilaj en l'okuloj.
...
1/2
#CharlesBaudelaire #Baudelaire #poezio #poeto #poemo #literaturo #franca #esperanto #LaFlorojDelMalbon
☝️
NB: el la franca tiun poemon esperantigis pluraj tradukintoj sub la redakto de K.KALOCSAY kaj G.WARINGHIEN
La tuta libro "la floroj de l'malbon'" de Charles.Baudelaire estas senpage havebla ĉe libro.ee
https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Charles_Baudelaire
https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Charles_Baudelaire
#esperanto #literaruro #libroj #libro #poezio #CharlesBaudelaire #poemo.#poeto
LA ALBATRO (2/2)
#CharlesBaudelaire
Ĉi vojaĝant' flugila inerte nun hezitas. Ĵus nura bel', kaj nune: malbel' komika jam.
Jen, iu ĝian bekon per kurba pip' incitas, Alia ĝin, fluginton, imitas dum la lam'.
Similas la poeto al tiu princ' de l' nuboj, Kiu la ŝtormon ĝuas, kaj ridas je l' pafant',
Kaj kiun, tere, sube, ĉe mokrideg' de buboj,
Malhelpas iri ĝiaj flugiloj de gigant'.
#esperanto #poezio #poemo #poeto #francapoezio #francapoeto #literaturo #traduko #lang_eo
LA ALBATRO
1/2
Kelkfoje, por amuzo, ŝipanoj kapt-akiras Albatrojn, ĉi grandegajn ventbirdojn de la mar',
Kiuj, indiferentaj vojaĝkunuloj, iras
Post ŝip' glitanta super amara abismar'.
Apenaŭ ili estas metitaj ŝipoplanke,
Ĉi reĝoj de l' lazuro, mallerte kaj kun ĝen', Grandajn flugilojn blankajn jen trenas ambaŭflanke,
Kiel remilojn pezajn, kun kompatinda pen'.
...
#poezio #baudelaire #poemo #LaFlorojDelMalbon #esperanto #poeto #albatro #albatroso #lang_eo
Charles #Baudelaire (1821-1867) estas unu el la miaj plej ŝatataj francaj poetoj. Lia plej konata verko estas la #poemaro "la floroj de l'malbon' " eldonita en 1857.
Bonŝance tiu ĉi #libro estis esperantigita de pluraj esperantistoj kaj mi ĵus elŝutis ĝin. Verdire la #traduko al mi tre plaĉas kaj mi decidis iafoje kunhavi ĉi tie poemojn kiujn mi partikulare ŝatas.
Hodiaŭ: la albatro
NB: "Albatroso" laŭ PIV kaj Reta Vortaro, tamen mi kompreneble ne korektis!
👇
#poezio #esperanto #poeto #poemo
Mort', kapitan' maljuna! Jen estas temp' de migro!
Ĉi lando tedas, Morto! La ankron! Ŝvelu velo!
Kaj kvankam kovras maron kaj ĉielon inka nigro,
La kor', vi scias, plenas de radianta belo!
Verŝu venenon vian por nin fortigi braven,
Ĉi fajro havas tian cerbo-bruligan povon,
Ke volas ni en abismon —Infer' aŭ Ĉiel', negrave!—
Ĝis fund' de l' Nekonata plonĝi por trovi novon!
(El la FR esperantigis pluraj tradukintoj sub la redakto de K.KALOCSAY kaj G.WARINGHIEN)
Version en esperanto traduit par ma pomme :
https://esperanto.masto.host/@abouadil/111866404776976793
#poesie #poezio #arto #esperanto #lang_eo #traduction #traduko #tradukprovo #poeto #poete #poeme #prevert #JacquesPrevert
Jen mia persona blogo:
https://abouadile9f7b96564.wordpress.com/
Ĉi tie mi klasifikas miajn fadenojn el Mastodono, fotojn, gravajn ligilojn kaj tekstojn ktp...
#esperanto #blogo #lang_eo #fadenoj #fadeno #retpagxo #retpagho #PersonaBlogo #PersonaRetpagho #PersonaRetpagxo #interreta #arkivoj #arkivo #poezio #traduko #tradukprovo #lingvo #lingvoj #ligiloj #artikoloj #gazetaro #afriko #OrientaAfriko #CentraAfriko #muziko #drogoj #ArtefaritajParadizoj #kulturo #BongoFleva #svahila #kirunda #burundo #tanzanio
Matenmanĝo - Jacques Prévert (1900 -1977)
Li metis la kafon
En la tason
Li metis la lakton
En la kafotason
Li metis la sukeron
En la kafon kun lakto
Per la kulereto
Li turnis
Li trinkis la kafon kun lakto
Kaj li remetis la tason
Sen paroli al mi
Li ekbruligis cigaredon
Li faris rondojn
Kun la fumo
Li metis la cindron
En la cindrujon
Sen paroli al mi
Sen rigardi min
Li ekstaris
Li metis sian ĉapelon sur la kapon
Li surmetis
Sian pluvmantelon
Ĉar pluvis
...
1/2
Je ĉi dato en 1902 naskiĝis Ogden Nash, poeto kaj spritulo, kiu ofte kreis nekutimajn rimojn por sia humuraj mallongaj poemoj. https://eo.wikipedia.org/wiki/Ogden_Nash
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Ogden_Nash_in_Los_Angeles,_1949.jpg
#Datreveno #RobertSouthey #Poezio
Je ĉi dato en 1774 naskiĝis Robert Southey, poeto, membro de la romantika movada en Anglio, kvankam ne tiel populara kiel la aliaj. Li servis kiel poeto laŭreata dum 30 jaroj. https://eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Southey
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Robert_Southey_(4702874).jpg
#Datreveno #RupertBrooke #Poezio
Je ĉi dato en 1887 naskiĝis Rupert Brooke, poeto kaj soldato, kies idealismaj sonetoj pri milito estas bone konata en Britio. Li mortis dum la unua mondmilito, tamen ne pro malamika ago sed pro sepsa infekcio de kulpiko. https://en.wikipedia.org/wiki/Rupert_Brooke
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Rupert_brooke_officer_1914.jpg
#Datreveno #GerardManleyHopkins #Poezio
Je ĉi dato en 1844 naskiĝis Gerard Manley Hopkins, poeto, kies tre originalaj poemoj rompis la kutimajn ritmojn kaj metrojn de angla poezio, do inspirante aliajn sekvi. https://eo.wikipedia.org/wiki/Gerard_Manley_Hopkins
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:GerardManleyHopkins.jpg
#Datreveno #JohnMasefield #Poezio
Je ĉi dato en 1878 naskiĝis John Masefield, poeto kaj aŭtoro, kiu servis kiel poeto laŭreato dum 37 jaroj. Li kuraĝigis la paroladon de poemoj. https://eo.wikipedia.org/wiki/John_Masefield
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:John_Edward_Masefield_in_1916.jpg
#Datreveno #WilliamWordsworth #Poezio
Je ĉi dato en 1770 naskiĝis William Wordsworth, poeto, kiu kun Coleridge, ekestigis la anglan romantikan movadon. https://eo.wikipedia.org/wiki/William_Wordsworth
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Wordsworth_on_Helvellyn_by_Benjamin_Robert_Haydon.jpg
#Datreveno #VasilijĴukovskij #Poezio
Je ĉi dato en 1783 naskiĝis Vasilij Ĵukovskij, poeto, al kiu oni atribuas la enkondukon de romantikismo en Rusion plejparte per tradukaĵoj, kaj pri kiuj kelkaj diris ke ili estas pli bonaj ol la alilingvaj fontoj. https://eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_%C4%B4ukovskij
Bildo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Bryullov_portrait_of_Zhukovsky.jpg
Iu diris
Per iomete kliŝa stilo:
«Vi, pacamanto, kun via lingvo,
Penas forpuŝi maron
Per balailo!»
Kaj, kun kapsvingo,
Li foriris,
Lasis min penti tempmalŝparon.
Li neniam komprenos.
Li pepas, li mem, feble.
Ĉu lasta, monddetrua lukto venos?
Tre eble.
Sed estu mi trovita
Kun balailo spita,
En batalordo,
Droninta, mergita,
Sur tiu mondmarbordo.
Ĉar oni povas morti aĉe, plore,
Aǔ – iom pli honore.
(Marjorie Boulton, 1953)
#esperanto #poezio