home.social

#poeto — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #poeto, aggregated by home.social.

fetched live
  1. La antaŭa vivo
    2/2

    Jen kie mi vivadis volupte, en trankvilo, Meze de la lazuro, de l' ondoj, de l' glorlumoj,
    Kaj multaj sklavoj nudaj, saturaj de parfumoj,

    Freŝigis mian frunton per palmo-ventumilo,
    Kun la unika zorgo: esplori kun fervoro Sekreton doloregan de mia vivlangvoro.

    Charles Baudelaire (1821-1867)

    Esperantigita de pluraj tradukintoj sub la redakto de K.KALOCSAY kaj G.WARINGHIEN

    #esperanto #literaruro #libroj #libro #poezio #CharlesBaudelaire #poemo.#poeto #LaFlorojDelMalbon

  2. La antaŭa vivo

  3. LA ANTAŬA VIVO
    (Charles Baudelaire)

    Mi loĝis longatempe sub portikaro alta, Kiun la mara suno surpentris per mil bruloj,
    Kaj kolonegoj rektaj, majestaj de konturoj,
    Ŝajnigis en vespero grandega grot' bazalta.

    La bildon de l' ĉielo lulante, la ondruloj Miksadis plej mistike kaj kun solen' aparta
    Akordojn ĉiopovajn de mar-muzik' ekzalta
    Al sunsubir-koloroj rebrilaj en l'okuloj.
    ...
    1/2

    #CharlesBaudelaire #Baudelaire #poezio #poeto #poemo #literaturo #franca #esperanto #LaFlorojDelMalbon

  4. LA ANTAŬA VIVO

  5. ☝️
    NB: el la franca tiun poemon esperantigis pluraj tradukintoj sub la redakto de K.KALOCSAY kaj G.WARINGHIEN

    La tuta libro "la floroj de l'malbon'" de Charles.Baudelaire estas senpage havebla ĉe libro.ee

    eo.m.wikipedia.org/wiki/Charle
    eo.m.wikipedia.org/wiki/Charle

    #esperanto #literaruro #libroj #libro #poezio #CharlesBaudelaire #poemo.#poeto

  6. ☝️

  7. LA ALBATRO (2/2)
    #CharlesBaudelaire

    Ĉi vojaĝant' flugila inerte nun hezitas. Ĵus nura bel', kaj nune: malbel' komika jam.
    Jen, iu ĝian bekon per kurba pip' incitas, Alia ĝin, fluginton, imitas dum la lam'.

    Similas la poeto al tiu princ' de l' nuboj, Kiu la ŝtormon ĝuas, kaj ridas je l' pafant',
    Kaj kiun, tere, sube, ĉe mokrideg' de buboj,
    Malhelpas iri ĝiaj flugiloj de gigant'.

    #esperanto #poezio #poemo #poeto #francapoezio #francapoeto #literaturo #traduko #lang_eo

  8. LA ALBATRO (2/2)

  9. LA ALBATRO

    1/2

    Kelkfoje, por amuzo, ŝipanoj kapt-akiras Albatrojn, ĉi grandegajn ventbirdojn de la mar',
    Kiuj, indiferentaj vojaĝkunuloj, iras
    Post ŝip' glitanta super amara abismar'.

    Apenaŭ ili estas metitaj ŝipoplanke,
    Ĉi reĝoj de l' lazuro, mallerte kaj kun ĝen', Grandajn flugilojn blankajn jen trenas ambaŭflanke,
    Kiel remilojn pezajn, kun kompatinda pen'.
    ...

    #poezio #baudelaire #poemo #LaFlorojDelMalbon #esperanto #poeto #albatro #albatroso #lang_eo

  10. LA ALBATRO

  11. Charles #Baudelaire (1821-1867) estas unu el la miaj plej ŝatataj francaj poetoj. Lia plej konata verko estas la #poemaro "la floroj de l'malbon' " eldonita en 1857.

    Bonŝance tiu ĉi #libro estis esperantigita de pluraj esperantistoj kaj mi ĵus elŝutis ĝin. Verdire la #traduko al mi tre plaĉas kaj mi decidis iafoje kunhavi ĉi tie poemojn kiujn mi partikulare ŝatas.
    Hodiaŭ: la albatro
    NB: "Albatroso" laŭ PIV kaj Reta Vortaro, tamen mi kompreneble ne korektis!
    👇
    #poezio #esperanto #poeto #poemo

  12. Charles #Baudelaire (1821-1867) estas unu el la miaj plej ŝatataj francaj poetoj. Lia plej konata verko estas la #poemaro "la floroj de l'malbon' " eldonita en 1857.

    Bonŝance tiu ĉi #libro estis esperantigita de pluraj esperantistoj kaj mi ĵus elŝutis ĝin. Verdire la #traduko al mi tre plaĉas kaj mi decidis iafoje kunhavi ĉi tie poemojn kiujn mi partikulare ŝatas.
    Hodiaŭ: la albatro
    NB: "Albatroso" laŭ PIV kaj Reta Vortaro, tamen mi kompreneble ne korektis!
    👇
    #poezio #esperanto #poeto #poemo

  13. Charles #Baudelaire (1821-1867) estas unu el la miaj plej ŝatataj francaj poetoj. Lia plej konata verko estas la #poemaro "la floroj de l'malbon' " eldonita en 1857.