home.social

#nekforgesonnekpardonon — Public Fediverse posts

Live and recent posts from across the Fediverse tagged #nekforgesonnekpardonon, aggregated by home.social.

fetched live
  1. La morta poet’

    La malsana kaj tutlibera
    enamiĝinta de la vivo
    en mond’ inversigata.
    Ri kuraĝis pensi
    kaj ĝui de ria plaĉ’
    pro amo al art’.

    La brav- kaj malkvietulo
    rigardis antaŭen,
    preter la barilo.
    Ri nudigis sian animon
    kraĉante sur la
    batojn de la torturo.

    La vital- kaj malrespektemulo
    avidis verki rian vojon
    en malfermitajn fenestrojn.
    Ri estis bird’
    kaj flugis tre alten,
    ĝis la nuboj de sia memor’.

    #PatriciaHeras #CiutatMorta #4F #NekForgesonNekPardonon #esperanto

Share on Mastodon

Enter the server where you have an account.